Group: Socialismo


Ekstrem dekstro en Eŭropo


Jakvo
By Jakvo
14 Apr 2014 - 5 comments - 482 visits- Permalink   |   Translate title into English

La 25-an de majo, Eŭropo amase voĉdonos. Laŭ prognozoj Eŭropo sekvas la ekzemplon de Francio kaj amase voĉdonos ekstrem-dekstro. Kio estas la kialo laŭ vi.
Kial laboristoj, kiuj reprezentas la plejmultecon inter la elektbrutaro pensas ke ekstrem -dekstro alportas iun solvon al la malegaleco de riĉeso en la mondo?

Ankaŭ la 25-an de majo, Belgio voĉdonos por novaj registaroj, nacia, regiona, federacia. Estas jam certa ke la ekstremflandra partio NVA (Vlaams Blok pli bone vestita) estos la plej granda partio de Flandrio. Feliĉe la valona parto (franclingva) elektos maldekstron (Social-demokrata) kio denove zorgos ke la lando dum monatoj ne havos registaron.

Tamen la komunistoj (antaŭe Maŭistoj) havas bonan prognozon kaj por la unua fojo en 60 jaroj, komunistoj havos denove reprezentantojn en la registaro. Feliĉe la komunistoj en Belgio jam dum jaroj forlasis la sloganojn kiel uzataj en SAT. Ne plu estas "kamaradoj kaj klasbatalo" sed la retoriko okazas uzante modernajn vortojn, kiuj ja ankaŭ alvokas junajn homojn.
Sed la granda problemo restas. Flandrio estos bastiono de ekstremistoj de dekstro. Protektantoj de grandkapitalo kaj la povo. Kaj tio plej verŝajne estas la modelo kiel Eŭropo voĉdonas?
Comments
 Jakvo
Jakvo
Antaŭ kelkaj horoj mi partoprenis la manifestacion de la Unua de Majo en Antverpeno kaj mi iris - pro manko de grupo da anarĥiistoj - kun la komunsitoj.
La komunistoj el Belgio/Flandrio ne plu uzas la arkaikaj vortoj , "kamarado", klasbatalo" klasoj" . Ili faris bonan analizon pri la ekonomio kaj , jes evidente parto de la analizo estas bazita je la ideoj de Marx, sed ankaŭ pri aliaj politikaj kaj ekonomiaj filozofoj.
Mi sekvas la agadojn de la nuna komunista partio, sed kiel mi ĉiam faras per kritika observado. Mi ne estas persono kiu ligas mian vivon al unu grupo, al unu tendenco. Mi estas maldekstrulo, laboristo, sed libera homo kiuj klopodas analizi aferojn antaŭ ol subteni ĝin. La blinda sekvado de sloganistoj mi jam mallernis antaŭ dekoj da jaroj, feliĉe.
10 years ago.
 Jakvo
Jakvo
Ĉu vi mem pensas ke havas sencon respondi al la demandoj de vi Dieter? Se jes mi klopodas trovi samvalora stulta respondo ol la demando estas.
Mi ne povas eviti ke la komunista partio en Belgio ne restas kiel la Svisoj en la 19-a jarcento kun iliaj ideoj kaj vortouzo.
10 years ago.
 Jakvo
Jakvo
Ĉiuj donas al si titolon laŭ bontrovo, anarĥiisto, komunisto, socialisto, faŝisto sed mi neniam interkonatiĝis kun anarĥiisto kiu uzas perforton aŭ armilojn.
Dum multaj jaroj mi prizorgis la revuon de la liberecanoj/anarĥiistoj ene de SAT kaj ne unu el la anoj favoris al perforton aŭ armitan batalon. La prizorgado de la revuo instruis min multe kaj mia intereso por la anarĥiismo kreskis multe en tiu tempo. Mi komencis pli studi pri anarĥiismo kaj konvinkiĝas ke ĝi estas - laŭ mi - la plej bona vivkoncepto kiu ekzistas. Homoj ne devas ligi sin la unutendenca idiologio aŭ postkuri flagojn kaj simbolojn, sed lerni memstare pensi kaj fari analizon pri la situacio.

La balotado en Belgio kaŭzis ke granda plejmulto de la Flandroj voĉdonis por ekstremdekstro (kun kravato) NVA (ekstrem-naciisma) Vidu ankaŭ kiel voĉdonis la "klasbatalantojn" el Francio. Homoj sekvas tiujn kiuj plej laŭte hurlas, la demagogoj. Memstare pensado ne plu apartenas al iliaj kapabloj.
9 years ago. Edited 9 years ago.
 Jakvo
Jakvo
Barbara Pietrzak havas opinion. feliĉe kaj bone ke ŝi havas. Sed ĉu sia opinio estas la absoluta vero? Estas kiel ĉiam nur opinio de individuo, neniu pli.
9 years ago.
 Jakvo
Jakvo
Anarĥiismo, Dieter estas politika koncepto, kiel ekzemple komunismo aŭ socialismo. Homoj povas ekzemple, same kiel vi, nomi sin komunisto, sed tio estas nur titolo atribuata de vi mem kaj pro tio ĝi havas nur tian valoron.
Inter memdeklaritaj komunistoj, socialistoj kaj anarĥiistoj troviĝas homoj kiuj uzis perforton, ekzemple Stalin, Maŭ, Poll Pot, ktp, ktp. Evidente, tiu homoj ne estas komunistoj, sed ili apartenas al politika partio kiu nomas sin komunista.
Kiam vi ne sukcesas dividi malsamecon inter iu kiu ornamas sin per titolo kiun li ne meritas kaj honesta persono kiu studas komunismon, vi retas perdita en via propra koto.
De kie B Pietrzak prenas la rajton kompari perfortulojn kun anarĥiismo. Ĉu eble ŝi malkapablas pensi? Mi ne povas juĝi ŝin, ĉar mi ne konas ŝin. Tamen sub via influo, mi povus havi malbonan aŭ malĝustan ideon pri tiu virino.
9 years ago.

You must be a member of this group to reply to this topic. (Join?)