Group: Socialismo


pri laborista asocio


Jakvo
By Jakvo
12 Apr 2013 - 3 comments - 263 visits- Permalink   |   Translate title into English

Antaŭ kelkaj tagoj mi ricevis informon pri iu laborista asocio, el kiu kelkaj membroj eksiĝis ĉar ili havis problemon kun iu membro kiu laŭŝajne havas ekstremdekstrajn simpatiojn.
Mi tre bone konas tiun laboristan asocion kaj ĉar mi daŭre posedas ĝian statuton, mi - kvankam mi preskaŭ parkeras la statuton - relegis ĝin por trovi iun eron kiu devigas la membrojn pensi laŭ certa kanvaso.
Jes, estas ĝenerale sciata ke la nunaj gvidantoj faras ĉion por ke ĉiu membro pensas komunista. Evidente tute malĝusta agado de la gvidantoj, ĉar - kaj tion ili ne scias pro manko da spertoj en laborista medio - laboristoj havas la kutimon postuli sian liberecon. Ekzemple , libereco de esprimado (kiu ne estas respektata en tiu asocio, sed oni aplikadas Stalinsiman kutimon bŭŝŝnuri tiun kiu aŭdacas havi propran opinion), libereco de penso, libereco de agado, libereco de voĉdoni, libereco studi kaj esplori, libereco de esti kiun oni estas.

Hazarde - kiam hazardo u ajn ekzistas - mi konas sufiĉe bone la maltaŭgulon, kiu pro evoluo en sia vivo kaj precipe pro la malbonegaj spertoj kiujn li havis kun la tiama "komunismo el Orienta Eŭropo" esploras nun ĉe la alia flanko (kiu laŭ mia opinio estas malbona flanko por laboristoj) ĉu eble tie la partipolitika koncepto estas pli favora ol ĉe la stalinistoj kaj komunistoj el iama satelitaj ŝatoj de USSR.
Laŭ mia etiko kiel socialisto - kaj kredu ke mi estas sufiĉe radikala en mia penso - ĉiu homo havas la rajton pensi, esplori, studi kio estas plej bona por la laborista afero, eĉ en angulo kiu ĝenerale estas indikita kiel kontraŭ-laborista.
Anstataŭ firme kaj klare komenci diskuton kun la persono, kiu nun iom perdiĝas en la ekstremdekstra medio, oni faras al si la aferon facilan kaj postulas eksiĝon de tiu "kamarado".
Do, li ne havas la eblon defendi sin, li ne havas la rajton erari, li ne povas esplori, kaj pensi pri kio estas bona por laboristoj kaj la laborista lukto.
Mi estis regule en Orienta Eŭropo dum kongresoj kaj ĉiam kiel eble plej multe diskutis kun homoj kiuj suferis la "komunismon el Orienta Eŭropo". Jes, mi senproblemoj povas diri suferis, ĉar - eble mi faris malbonan elekton - sed el 10 personoj kun kiu mi diskutis 6-7 povis nur rakonti malbone pri la tiama "komunisma" sistemo, kiu forprenis de ili la rajton vojaĝi kien ili volis, malebligis al aliaj politikaj konceptoj prezenti sin kiel serioza kandidato dum balotado, kaj mi eĉ aŭdis ke oni instigis homojn fiparoli pri aliaj homoj kiam tiuj ne sekvas la regularon de la "komunista" sistemo.
Ofte mi devis aŭdi kiam homoj el tiuj landoj diris:"Estas facile ludi komuniston en la Okcident-Eŭropaj landoj, kie la butikoj estas plenaj kun manĝo, kie ĉiuj havas la rajton vojaĝi kien ili volas kaj kie oni ne metas vin en malliberejo pro kritiko al la registaro.

Tiu "Komunismo" pri kiu mi parolis feliĉe malaperis. Bedaŭrinde la Komunistoj el Okcidenta Eŭropo daŭre ne kuraĝas paroli pri la teruraĵoj kiuj okazis sub regado de Stalin kaj la aliaj demagogoj kiuj tenis la popolon en feran manon.

Nun oni petas eksiĝon de kamarado kiu serĉas tegmenton sub kiu li esperas havi pli bonan vivon. Jes, mi jam skribis al li por diri ke mi pensas ke li sekvas malĝustan vojon, sed kiel socialisto mi donas al li la rajton esti kiun li volas esti. Mi estas kontraŭbatalanto de la Stalinismo kiel ĝi regas nun en tiu laborista asocio kaj kie homoj kiuj ne pensas laŭ la kanvaso de la gvidaj komunistoj estas bŭŝnurita. Jam jarojn mi kontraŭbatalas firme kaj konvinke la ekstremdekstro pri kiu mia lando kaj precipe mia regiono suferegas (eĉ mia propra urbo kie mi vivas :-(. Sed mi ne povas fari pli, mi kiel socialsito ne rajtas fari pli ol diskuti kun tiuj homoj . Mia etiko kiel socialsito n edonas al mi la eblon bŭŝnuri tiujn homojn aŭ malliberigi ilin. Tion mi lasas kun granda amara sento al la Stalinistoj kaj demagojoj de ekstremdekstro kiu laŭ mi estas la sama speco de kretenoj.

The topic of this discussion has been edited by Jakvo 7 months ago.

Comments
 Jakvo
Jakvo
@ Devon Labour. Vi bonvolu legu kaj studu la statuton de la iama laborista asocio kaj tiam vi komprenas, ke ĉiu membro rajtas pensi libere, esprimiĝi libere (krom mi) aparteni al politika partio laŭ prefero. Sufiĉas krii klaso kaj klasbatalo por esti favora membro. Sed por mi la afero estas alia. Mi kontaktis la personon denove kaj petas klarigojn.
Peranto kolektas monon kaj por cetero estas membro kiel la multaj membroj kiuj siatempe voĉdonis por FN en Francio aŭ aliaj ekstremdekstraj partioj en diversaj landoj de Eŭropo.
Ne komplikigu la cerbon per pensado ke laborista asocio aŭtomate estas maldekstra, progresema, aŭ komunista. Laborista asocio estas asocio kiu grupiĝas laboristoj, eĉ kiam la gvida familo estas zelota komunista. La statuto restas la statuto kaj la Plenum-Komitato de la asocio ne povas agadi kontraŭ laboristo kiu havas aliajn ideojn ol tiun kiun membroj de la asocio preferas en nuna tempo.

Kiam la membroj antaŭ 8-9 jaroj estis preta diskuti statutŝanĝon proponitan de Djemil Kessous kaj mi, la asocio havis nun bazon por interveni, sed la zelotaro ne povis vivi sen iliajn sloganajn vortojn klaso kaj klasbatalo.

@ Dieter Rooke. Iru fiki la ekstremdekstran gvidanton, grandmogolo de la Civito, Joĉjo Silfer.
11 years ago.
 Jakvo
Jakvo
Post la afero Jesus de las Heras estis decidita ke en SAT rasismo estas traktata per perdo de membreco de SAT. Kial tio okazis mi ne scias, sed tiu decido pri kiu oni vocdonis, kaj al kiuj ĉiuj jese respondis krom Dieter Rooke kiu, por savi la demokrataion decidis sindeteni (komprenu kiu povas) la regulo estas akceptita.

Kelkaj jarojn poste mi referencis al tiu decido kaj montriĝis ke eĉ ne ekzistas ŝliparo pri tiu decido.
Mi volis forlasi SAT en 2004 kiam Jesus de las Heras havis la rajton propagandi pri faŝismo kaj tio kun subteno de la komunistoj Stan Keable kaj Vilhelmo Lutermano. Kiam fine la K.K. decidis ke JDLH devas esti forigita kiel membro de SAT, multaj membroj de SAT forlasis la asocion, inter kiu la esperantisto de la jaro Michel Duc Goninas.
SAT ĉiam havis problemojn trakti la erojn rasismo, faŝismo, ekstremdekstro.
Denove mi devas diri, kiam la amikoj ne nepre volis havi klasbatalon en statuto de SAT kaj akceptis la proponon de Djemil Kessous kaj mi, la statuto estis multe pli klare rilate aferoj rasismo, faŝismo. Nun la P.K. ne havas la eblon ekŝiĝi Bela Kovasc pro kaduka statuto kiu ja krias klasbatalo sed ne traktas la esencon de la moderna tempo.

Hodiaŭ dum la festotago de entombiĝo de M Thatcher (kostoj pli ol 11 milionoj da eŭroj) mi ja komprenas ke precipe la britoj tenas sin al la vortoj klasbatalo kaj klasoj. Sed en asocio kun eĉ ne 500 membroj oni estu modesta kaj traktas la verajn problemojn
Ne la vortoj klaso /klasbtalao gravas sed la agado kaj konduto kaj tiun oni ne reguligas per Marksistaj vortoj.

SAT povas esti modela asocio, kiam eblus fari diskuton en ĝi. Sed kiam oni diras ion kiu ne plaĉas al la ideoj de la familio Markovo kaj la cerbolavanto Petro Levi, oni blokas vian liberecon esprimiĝi.
Mi plurfoje devis konstati ke en SAT ne eblas diskuti. Certa grupo kiu aperis ek de la kongreso en Parizo (ili manĝis aparte de la proletaro, ili havis apartajn kunsidojn ktp) estas grupo kiu simple detruas la laboristan idearon de la asocio kaj plene komunistigi ĝin. Tio estas ege negativa tendenco kiu certe estos la morto de la asocio.
Kiel Ed prave diris; SAT iĝis senutila asocio.

Feliĉe kaj prave unu diktatoro en Orienta Eŭropo ne estas same terura ol alian sed ĉiuj estas diktatoroj kaj mi preferas demokratan sistemon en kiu ĉiuj havas la rajton havi opinion kaj povas fari erarojn. Totalismo kiel mi spertis en SAT estas humuliga konduto kiu malsanigas homojn kaj detruas ilin. Mi estas kontraŭ la kapitalismo de Reagan/Thatcher, sed mi povas libere diri tion en publiko sen ke oni malliberigas min.
Ĉe Walstreet en Nov Jorko mi diskutis kun la manifestantoj kontraŭ la kapitalismo de monstergajnoj. Neniu policisto faris demandojn nek malliberigis min. En Ĉinio artistoj devas ege singarde agadi aŭ ili riskas dumjaroj da malliberigo pro opinio. Do la elekto estas la kolera aŭ la pesto. Mi vocdonas por la sano sed neniu prezentas ĝin, certe ne SAT kiu plene politikiĝis kaj per tio iĝis senutila asocio, honto por la idearo de Lanti.
11 years ago. Edited 11 years ago.
 Jakvo
Jakvo
Kara Riŝo,
mi ja devas fari korekton al via mesaĝo. Kreŝo Barkoviĉ neniam estis maldungita el SAT. Malgraŭ la protestoj de multaj francaj “kamaradoj” pri kiu eĉ estas kelkaj kiuj forlasis SAT ĉar mi rifuzis maldungi Kreŝon. Kelkaj aliaj francoj fondis la Eldon-kooperativon por eviti ke la mono, la gajno de la eldonoj estu uzataj por pagi la salajron de Kreŝo. Ili eĉ ne hontas pri tio. Jen la kamaradeco de SAT. Mi estas nur maldekstrulo sed ne ligita al partipolitiko. Mi ne devas fari kion la politika sekretario diras kaj ordonas al mi, sed iras propran vojon ĉiam demandante mi mem; “estas tion kion mi faras honesta? Ĉu kion mi faras akordiĝas kun la etiko de maldekstrulo?
Kiam vi ne kredas min, vi rekte direktu vin al Kreŝo mem. Kiam vi ne havas lian adreson mi volonte sendos ĝin al vi pere de privata mesaĝo. Vi nur devas peti kaj mi sendas.

Mi daŭre ne estas diplomato sed absolute honesta persono kaj tial diplomatecon mi lasas al la mensoguloj kaj manipulantoj de la vero.

Eble estas via percepto de faktoj ke mi verŝas oleon sur la fajro, sed evidente vi ne legis la privatajn mesaĝojn kiujn mi devis engluti pro fakto ke mi laboris por SAT kaj kredu min ke mi laboris, tage kaj nokte kaj tion dum jaroj.
Estas facile kritiki min nun, sed mi memoras kiam mi petis vian helpon kiel korektanto de la revuoj, vi ne havis tempon. Nu mi ĉiam havis tempon por SAT malgraŭ mia aĉa karaktero.

SAT ne plu estas laborista asocio sed simple asocio en kiu regas la komunistojn.
Ĉiam estis la fortaj/ malfortaj konfliktoj inter la Frakcioj kaj tio estas normala. Sed kie estas la Paca Frakcio nun? Kio pri Liberecana Frakcio kies revuo mi prizorgis ĝis mi estis elektita kiel prezidanto de P.K. kaj mi konsideris tion malhonesta direkte al kamaradoj kun aliaj ideoj ke la prezidanto de la asocio profiligis sin kiel anarkiisto.
La Francaj komunistoj en SAT mortdorlotas homojn por havi ilin ĉe ilia flanko. Ili agadas kiel la ekstrem-katolikoj en Flandrio. Kaj fakte ili estas sama kiel la katolikoj. Kiu ne estas por mi estas kontraŭ mi kaj do malamiko!

En SAT kongreso en Parizo jam montriĝis ke anonciĝis problemoj, kiam ni la ordinaruloj en SAT devis konstati ke grupo da aktivuloj (jes plejmulte komunistoj) ne metis sin ĉe tablo kun la “kamaradoj” sed nepre volis manĝi en aparta salono. Ili ne devis batali por matene havi pli ol unu bulkon aŭ ne devis plendi pri la malbona kvalito de la manĝo. Kaj estis tiu ne diplomata prezidanto kiu devis zorgi ke restis trankvilo en la kongreso dum la komunistoj festis sian manĝon en aparta salono.

Montriĝis kaj tion mi scias nur de antaŭ kelkaj tagoj, ke la Markovoj jam kontrolis miajn mesaĝojn jam longe antaŭ mi malkovris tion. Kial? Ĉar mi laboris tro peza por la asocio? Aŭ kion mi faris tro por ke mi estu punata kaj forigita el la asocio. Kie troviĝas la ”socialismo ene de tiuj agadoj?

Vito faris la eraron bloki mesaĝon de mi kiun mi reage sendis en la nederlanda, al ĉiam la samaj francoj kiuj altrudas al la membrojn ilian imperiistan francan lingvon. Ĉar li ne elturniĝis el la mesaĝo kaj ne komprenis ĝin, li simple blokis ĝin kiel flandroj estas kutimaj de la franc-parolantoj en la lando kie mi loĝas.

SAT uzas sistemojn de totalismo kaj diktatoreco, kaj vi ne povas nei tion.
Denove estas alia krizo en SAT. Krizo kiu kaŭzas ke denove pluraj homoj forlasas SAT. Ke iu peranto de SAT eksiĝis malgraŭ membreco de dekoj da jaroj. Li ne havas la ĝustajn ideojn. Ne la samaj kiel mi havas sed aliaj ne ĝustaj. Totalismo regas SAT. La asocio kiu iam estis laborista asocio nun ne plu havas ekzisto-kialon.

La temo ja estas perfekte por diskuti en listo kiu rilatas socialismo, ĉar ĝi montras ke ekzistas laborista asocio kiu estas plene putrigita kaj pri la basa socialisma idearo de tiu asocio restas neniu plu.

Mi estas 3 foje sinsekve akceptita de la membroj kiel prezidanto. Estas nur pro la agadoj de la Markovoj kaj kun helpo de Levi ke oni malebligis ke mi plu agadu en SAT .
La “novaj francaj kamaradoj” solvus ĉiujn problemojn. Oni ne plu bezonis min. Ili kreus ek de nun la revuojn. Nek Sennacieca Revuo, nek Sennaciulo plu aperas. La agado de la komunistoj ŝajne ne estas la solvo por la asocio. La ne diplomata kreteno produktis kaj laboris kaj neniam malebligis iun esprimiĝi. Dum la tempo ke mi prizorgis Sennaciulo la membroj havis akurate ĉiun duan monaton la revuon, eĉ sen ke vi perdis tempon korekti. Mi ne volas paroli kiel mi devis batali por ke la korektantoj faris ilian laboron. Ĉiam denove mi devis petegi, preskaŭ surgenuigi por ke ili farus laboron, kvazaŭ ili estas suĉinfanoj kiuj ne memstare povas labori.

Baldaŭ estas la Unua de Majo mi ne jam vidis novan Sennaciulon ĉi jare. Nek en la reto nek en la postkesto de FEL kie mi nun povas legi Sennaciulo kiam mi emas kaj kiam ĝi iam aperos.

Havu belan festotagon. Estu bona Unua de Majo en kiu laboristoj povas festi ke ili liberigis sin de dogmoj, subpremoj kaj ekspluatadoj. Restas multe da laboro por fari. Kiam ni vidas nun ke laboristoj kiuj dum jaroj estas socialistoj nun serĉas ŝirmilon sub tegmento de ekstremismo de dekstro kaj maldekstro.
Estas festotago, sed iom amara festotago, kiam mi vidas kio okazas en Eŭropo kaj kun la laboristoj kiuj volas havi la liberecon por kiu ili batalis kaj la multaj batalantoj antaŭ ili.

maldiplomate via Jakvo
11 years ago. Edited 11 years ago.

You must be a member of this group to reply to this topic. (Join?)