Group: Socialismo


SAT kongreso en Dinano


Jakvo
By Jakvo
01 Sep 2013 - 5 comments - 760 visits- Permalink   |   Translate title into English

Mi jam aliĝis kaj VI?
Por defendi la demokration kaj liberecon de esprimo, aliĝu al SAT kongreso en Dinano. Aŭ por esti inter kelkaj amikoj kaj amuziĝi, sen lasu vin malliberigi de la fanatikuloj, ĉar ankaŭ tio eblas.
Por diskuti pri socialismo. Por diskuti pri la rajto havi alian opinion.
Estu certe ke estos bona kongreso, bone organizita de bonkoraj homoj.
Aliĝu al kongreso de la espero.
Comments
 Jakvo
Jakvo
Mi estis devigata forlasi SAT ĉar oni malebligis min esprimiĝi. Tio apartenas al la totalisma agado kiel ĝi ekzistis en tempo de Stalin, Maŭ, Pol Pott kaj ceteraj diktatoroj. Mi estis prezidanto de Plenum-Komitato de SAT kaj la Markovoj kun subteno de vi malebligis min komuniki kun la membroj dum preskaŭ plenan semajnon. Ciuj familianoj atakis min krom la patro Markov kiu ne subtenas tiun totalismon. Mi devas atendi ĝis la imperiestro Vinko Markovo revenis de vojaĝo ĉar nur li povis denove doni al mi la rajton paroli publike.(laŭ la klano) Tiamaniere funkcias SAT sub gvidado de la familio Markovo / Levi kaj mi ĵuras je propraj okuloj kaj tiuj de mia patrino ke tiel okazas kaj ne alie. Kaj Petro Levi povas bleki tiel, kiel li volas, mi diras la veron kaj neniu alia ol la vero. Mi ne havas intencon ataki SAT sed jes diras la veron pri kio okazis.
Mi partoprenos SAT kongreso en Dinano kaj jam aliĝis, ĉar mi volas renkonti kelkajn amikojn kaj por turismi en bela regiono de Bretonio. Dum kunsidoj mi eble eĉ ne rajtas eniri la salonon, tio dependas de la humoro de la familio Markovo, plej verŝajne? Eble ili jam nun komencas krei teroriojn de frenezo kiel ili kutimas.
10 years ago. Edited 10 years ago.
 Jakvo
Jakvo
Kara Roland, rilatas pri Dinan Cotes -dArmor, Bretagne, France. Belega regiono kaj bela loko. Certe valora tursima regiono laŭ mi. La organizado estas en manoj de kompetentaj homoj kiuj jam havas sperton pri organizi kongreson.
33 km for de Saint- Malo, kiam vi volas viziti la regionon per via boato :-)
10 years ago.
 Jakvo
Jakvo
Mi scias pri maro nur, ke akvo estas malseka. Neniu konon mi havas pri boatoj. Ja tamen mi povas sidi dum horoj ĉe Schelde en Antverpeno por rigardi al la ŝipoj kiuj pasas.
10 years ago.
 Jakvo
Jakvo
Plej verŝajne la trinkado de biero multe influos la rapidecon de la vejlado Tjeri?
10 years ago.
 Jakvo
Jakvo
trinki bieron kostas ne nur monon sed ankaŭ tempon, sed forprenas soifon :-)
10 years ago.

You must be a member of this group to reply to this topic. (Join?)