Group: Socialismo


La internacia, ĉu ĝi perdis sian signifon


Jakvo
By Jakvo
19 Aug 2013 - 15 comments - 618 visits- Permalink   |   Translate title into English

Kiam mi estis juna, kaj pli ĝis antaŭ kelkaj jaroj, kiam aŭdiĝis "La Internacio", homoj ekstaris el respekto por la signifo de la vortoj, la signifo de la kanto en sino de la laborista lukto.
Antaŭ tago mi spektis filmon, homoj kantas La Internacio-n, sed neniu ekstaris. Mirigas min kaj ankaŭ iom maltrankviligas min. Ĉu mi maljuniĝas kaj ĉu mi eraras ke respekto por la plej grava laborista kanto estas nur simpla bagatelo por aliaj homoj, kvazaŭ oni kantas iun nacian himnon?
Ĉu la Internacio perdis vere sian signifon kaj ĉu, kiam oni kantas ĝin, homoj agadas kvazaŭ estas iu folklora kanto kiu amuziĝas?
Estas strange, sed kiam mi aŭdas La internacio-n, mi daŭre havas anserhaŭton, mi daŭre sentas min parto de grupo kiu luktis por havi siajn rajtojn.
Por mi La internacio ne estas iu kanteto kiun oni kantas por amuziĝi, sed la vortoj daŭre tuŝas min rekte en koro.

En la mondon venos nova sento, diras la mi nenion, sed Leviĝu el mizer dronanta restas la kanto de tiuj grupi al kiu mi apartenas, la laboristoj socialistoj.
15 comments - The latest ones
 Jakvo
Jakvo
kara Tjeri, la murdisto Stalin faris pli ol misuzi "La Internacio" ĉu ne. Tamen iu speco da komunistoj daŭre surgenuas antaŭ la stalinisma / maŭisma tabernaklo, kiel la katoliko antaŭ la piedoj de la papo.
Por mi La Internacio ne havas ion komunan kun la Rusa revolucio kiu estis malsukcesa jam dum tempo de Lenin, sed la kanto de la revolucio de la laboristaro.
Plaĉas tamen la traduko en Esperanto de la ruso J. Zilberfarb. Jen ĝi
eo.wikisource.org/wiki/La_Internacio

la dua traduko estas laŭ mia scio (mi povas erari do korektu min se necesas) la teksto de la Rusa Internacio.

La Belga Komunista Partio rompis ĉiujn ligojn kun la Rusa komunismo post 1956. Bedaŭrinde ek de tiam la partio ankaŭ perdis amason da membroj, kiu nur montras ke homoj pli ŝatas la krima gvidanto ol la ideo. Mi ĉiam havis aman/malaman senton pri komunismo. Mi ŝategis la diskutojn siatempe en sino de la komunsita partio (sekcio Antverpeno), sed kiam oni komencas bleki pri la sankta Marx kaj la "gvidantoj" Lenin, Stalin, ktp, ktp mi forkuris.
Aliflanke ni havas en Belgio la "Partio de la laboro", kiu en komenca periodo estis propaganda grupo pri Maŭ (imagu ke tio eblas) dum la jaroj ĝi evoluis al pli aŭtenta komunismo kaj nun ĝi donas al mi eblon voĉdoni en la dezerto de dekstraj ĝis ekstremdekstraj partioj kiuj restas en Belgio.
Dum la Unua de Majo, la social-demokratoj kutime kantas La Internacio kaj tiam ili tenas rozon en mano. Sed, kaj tio frapas min ĉiam, ili unue lasas forigi la dornojn de la tigo. Ili ja volas havi la belecon de la laboristaro sed ne plu volas senti la doloron de la batalo pri kiu ili scias nenion plu.
10 years ago.
 Jakvo
Jakvo
strange, nu ja mi ne scipovas la francan, malgraŭ fakto ke mi dum jaroj estis membro de la franca asocio SAT, kie oni en diskutejo prefere uzas la francan anstataŭ Esperanton. Mi ricevis siatempe la esperanto-tekston de La Internacio en Britio dum SATEB kongreso. Mi ne povas imagi ke Britoj preferas tradukon el la franca:-)
10 years ago.
 Jakvo
Jakvo
La laŭ kutime duona vero de la rakonto vi ja faras sed kiel ĉiam vi adaptas al propra gloro al vi kutima. La Internacio estas pli ol nur Eŭgene Pottier.
10 years ago.
 Jakvo
Jakvo
Kion vi faras ne estas revolucio . Vi lasis vin defendi de kolegoj. Ili devis fari vian batalon. Mi ĉiam faris tiun de la grupo post diskuto kaj interkonsento. Vi havas nur vortojn kaj finita.
Vi havas nur vortojn de aliaj, unutendencajn. Vi certe scias kio estas lukti en eta angulo kun nur kelkaj kiuj faras nenion krom babili.

Mi ĉiam luktis por komunaj aferoj ne por la unutendenca afero de iu politika grupo. Laboristoj, sed tion vi neniam sukcesas kompreni , ne estas politika grupo. Vi eĉ ne komprenas en via totalisma penso kio estas libereco de homoj. Legu iom pli en La Kapitalo kaj endormiĝu.

La anarki-individuista filozofo Henri Ner.skribis responde al la frazo 'Kion vi, komprenas per la nomo individuismo'? Per individuismo mi nomas la moralan doktrinon, kiu sin apogante sur neniu dogmo, sur neniu tradicio, sur neniu ekstera volo, alvokas nur al la individua konscienco".
Individua penso ne signifas ke iu izoliĝas, sed ofte ke li pensas memstare. Ke li aŭ ŝi ne bezonas tabernaklon antaŭ kiu li aŭ ŝi devas surgenui.
Kial mi skribas tion? Vi iu ajn restas kaptita en via unutendenca penso, en via doktrino. La vortoj estas perditaj. Kial mi fakte restas en ĉi tiu diskutejo? Ĝi ne rilatas pri socialismo sed pri doktrino de Levi.
10 years ago. Edited 10 years ago.
 Jakvo
Jakvo
Mi jam ofte spertis ke vi ne kapablas kompreni min kaj kutime vi en via stulteco ridindigas min por savi vian propran stutecon.
10 years ago.
 Jakvo
Jakvo
La sinjoro inĝeniero kiu malestimas la (nur simpla) laboristo. O ja mi kutimas al tiu speco kiuj parolas pri klasoj kaj ŝatas dividi homojn laŭ iliaj preferoj. Vi estas la sinjoro intelektulo kaj aliaj estas nur rubaĵo sen diplomo kaj titolo. Mi scias kial vi ŝategas la klasojn.
10 years ago. Edited 10 years ago.
 Jakvo
Jakvo
Jes vi scias ĉion kaj mi scias nenion. Vi estas la granda pensanto kaj mi la idioto. Mi konas vian specon. Estu feliĉa.
Kiam mi diras ke nun komunistoj regas SAT kaj ke ili detruas la asocion ne estas klaĉo sed reala fakto. Daŭrigu mensogi kaj mi daŭrigas defefendi min. La komunistoj forpŭis min el SAT kaj vi subtenis tion plene aŭ ankaŭ eblas. Vi ne plu scias kion vi faras???
10 years ago. Edited 10 years ago.
 Jakvo
Jakvo
Jes Petro vi estas sankta kaj mi diablo. Vi ĉiam pravas kaj vi ĉiam scias ĉion plej bone kaj vi estas la granda kaj evidente nur vi scias ĉion kaj vi ĉiam pravas kaj pravas kaj pravas. Ĉu vi nun estas kontenta aŭ ĉu vi denove eniras vian kloakon?
Vi estas la persono kune kun via familio kiu detruas SAT. La Internacio vi eĉ ne komprenis laŭ via agado kaj konduto. Vi apartenas al la totalisma flanko de la franca komunismo. Ĉu vi nun estas tute kontenta aŭ ĉu vi volas daŭrigi. Sankta Petro la granda, jes estas vi ĉu bone?
10 years ago. Edited 10 years ago.
 Jakvo
Jakvo
Egon Krenz nepre devas legi revuojn de laboristoj kaj progresemuloj kaj tiam li lernos ke la progresemuloj dise en la mondo malamas la politikon de Merkel same multe kaj profunde ol siatempe la irlandanoj la politikon de Thatcher.
En socialismo ne okazu mortpunoj sed jes dum la regado de la memdeklaritaj komunistoj el Orienta Eŭropo, dum la tempo de Stalin, Maŭ Pol Pott ktp, ktp, ktp. Ni nepre ne forgesu tion kaj nepre ni malakceptu ke tiuj homoj uzu la vorton en ilia buŝo.
10 years ago.
 Jakvo
Jakvo
Pete Seeger montras al ni ke ankaŭ Usonanoj povas esti maldekstruloj. Li estis en malliberejo pro siaj komunistaj simpatioj, sed neniam ŝanĝis sian konduton.
Interesa; Pete diris ke klasbatalo nur ekzistas kiam la homoj luktas por iliaj rajtoj. Sloganoj kaj eternaj diskutoj pri la sekso de anĝelo li ne koncideris parton de la batalo :-)
10 years ago. Edited 10 years ago.
 Jakvo
Jakvo
Feliĉe ke vi perfekte regas la francan Dieter. Vi tuj komprenas la sloganojn, ĉu?
10 years ago. Edited 10 years ago.
 Jakvo
Jakvo
Kiam mi legas la tekston de la nederlanda "La Internacia" mi ne legas sloganojn sed alvokojn. Pete Seeger havas alian kanton "worried man blues" en kiu li diras kio estas la ĉiama sorto de la "proleto'.
Mi esperas ke vi kapablas la anglan, la lingvo en kiu Seegers kantas. Nepre aŭskultu al li kaj vi komprenas ke via diro pri sloganoj estas stulta diro.
Seegers forlasis komunistan partion kiam li komprenas la farco kiu okazis en la Orientaj Eŭropaj landoj kie regis diktatoroj kaj lakeoj de diktatoroj kiuj subpremis la laboristojn kaj intelektulojn.
Mi opinias ke homoj kiel Pete Seegers kaj Woodie Gutrie fortege kontribuis al la konsciigo de la laboristaro, multe pli ol komunistaj partioj aŭ tiel nomataj laboristaj asocioj en Esperantio
10 years ago. Edited 10 years ago.
 Jakvo
Jakvo
Multaj homoj esperis ke Obama alportus alian politikon. Bedaŭrinde pro la strukturo de la politika sistemo li povis ŝanĝi malmulte.
Vi klare ne konas Pete Seeger. Vi estas membro de UEA sed tio ne signifas ke vi estas reakciulo. Tamen vi estas reakciulo pro via ligiteco al reakcia politika partio kiu volas teni homojn en antaŭa jarcento.
10 years ago.
 Jakvo
Jakvo
Kiam komunistoj sukcesas preni distancon de la sloganoj kaj faroj de la diktatoraj reĝimoj kiu makulis la komunsiman idearon, la partio povas esti avangarda, sed mi havas la senton, almenaŭ kiam mi estis membro de la komunista asocio SAT, ke tiun paŝon multaj komunistoj ne jam faris. Ili restas sin ligi al la sloganoj de antaŭa jarcento, same kiel la ekstremdekstruloj foje ne detenas sin krii "Sieg Heil!"
10 years ago.
 Jakvo
Jakvo
Vivu la kriantoj, ili solvis tuj ĉiujn problemojn!!!
10 years ago.

You must be a member of this group to reply to this topic. (Join?)