Group: Socialismo


Baza enspezo - Ĉu realigebla.


Jakvo
By Jakvo
02 Jan 2013 - 6 comments - 1 248 visits- Permalink   |   Translate title into English

Frank revekis min rilate temo pri kiu mi preskaŭ forgesis, la Baza Enspezo. Mi legis pri ĝi unuan fojon en komenco de la 80-aj jaroj en la revuo "Vlaams Markxistis Tijdschrift" Revuo kiu estis malferma al ĉiuj homoj kiuj havas ideojn, kiuj povas plibonigi la vivon/sorton de homoj.
La tiama verkanto proponis tiam - do antaŭ 30 jaroj - garantiita enzpezo por ĉiuj homoj de 1000 eŭroj (40.000 bef).
Li havis nur argumentojn por, sed la debato tro rapide mortis kaj la ideo malaperis (en Belgie). Antaŭ 10 jaroj aperis politikisto kiu gvidis la liberalan partion Vivant (intertempe malaperis ĝi) Kaj li denove parolis pri Baza Enspezo kaj la mankanta mono por ebligi la BE estis pere de drasta plialtigo de imposto al varoj BTW/TVA Mi ne scias kiamaniere klarigi en Esperanto.

Ankaŭ tiu projekto mortis senhonoran morton ĝis en 2012 fondiĝis la "Het Belgisch Netwerk voor het Basisinkomen" (la Belga reto por la Baza Enspezo)
Mi volas uzi la ideojn de ĉi tiu reto por partopreni debaton pri BE kaj espereble ni havos fine ideon kiu povas helpi socialistojn kiuj volas subteni novan projekton.

Ĉi momento vivas en Belgio pli ol 10% da homoj kiuj vivas en malriĉo, do kiuj havas enspezon kiu ne sufiĉas por havi decan vivon.
6 comments - The latest ones
 Jakvo
Jakvo
Nur pensoj: ĉu eblas ke pere de BE oni povas sen problemoj redividi la laborojn tiel ke ĉiuj povas havi decan laboron.
Ĉu la BE permesas la rajton je pigreco?
En Belgio oni parolis iom da tempo pri impoŝto al maŝinoj kiuj donas/dividas monon ĉe bankoj. Do impoŝto al bankaŭtomatoj. Bedaŭrinde la ideoj malaperis kiel ĝi aperis rapide kaj senbrue.
Mi iom timas k ela ideo de BE estas preskaŭ indenta al anarĥiismo. Brila ideo sed por efektivigi ĝin oni bezonas homoj kiuj scias ke socio signifas "rajtoj sed ankaŭ devoj". La socio ne funkcias plejparte pro tiuj kiuj nur prenas la rajtojn kaj fajfas pri la devoj.
Kiel diris siatempe Kurisu Kei kiam mi vizitis lin; en socio kun nur homoj de bona volo, ni ne devas malpurigi nin per politika demagogio.
11 years ago.
 Jakvo
Jakvo
Do Soros faris movojn, agadojn por gajni monon. Tute ne rilatis do pri baza enspezo, sed mi scias ke vi komprenas - nu almenaŭ mi komprenas tion - kio estas baza enspezo. Kion vi sentus kiam vi faris ĉi tie seriozan demandon kaj kelkaj idiotoj komencis reagi kiel vi ĉiam reagas?
Ĉu vi ne devas iri tondi la herbon en ĝardeno de via desktra naciista amiko Silfer? Ho jes li kaj la kliko de Civitoj jam plurfoje promesis komenci prosezon kontraŭ mi - la dioj komprenas kial. Sed ĝis nun la idioto kaj liaj sklavaro ne faris ion pri kio ili promesas.
Tiel longe ke vi estas membro de Civito mi ne povas koncideri vin maldekstrulo, ĉar neniu maldekstrulo subtenas kaj agadas en asocio kiu estas malsociala, naciista, kaj maltolerema.
Jen mi sentas bone nun.
11 years ago.
 Jakvo
Jakvo
Dieter, vi estas amuza knabo. Baza enspezo aŭtomate limigas ĉe la flanko de riĉuloj, sed via maniero diskuti estas hilara.
11 years ago.
 Roland Platteau
Roland Platteau
Nu, mi vidas, ke de 4 jaroj la temo ne plu estas pridiskutata, dum ĝi estas interesa, kaj pli kaj pli diskutatas kaj eĉ nun proponatas (aŭ ŝajnigas ! ....) de politikistoj.

Sed ĝuste, okaze de tio oni onstatas, ke ... multaj dekstruloj, parto de la mastraro, financistoj, dekstraj registaroj (la finna) estas por ĝi !!
Ĉu tio ne tiklas al vi la orelon ? hm ...

Fakte en Francio iu bone komprenis la veran naturon de tiu propono, kaj kial ĝi tiom plaĉas al la kapitalistaro !
Bernard Friot ( eo.wikipedia.org/wiki/Dumviva_salajro eo.wikipedia.org/wiki/Dumviva_salajro ),
kiu proponas tute alian skemon : la dumviva salajro, tio tute ne estas la sama afero ! kaj ja estas revolucia, kaj klasbatala, kaj ja kondukus al socialisma socio,male al la "baza rento" kiun li nomas "la savrado de kapitalismo", kaj rimedo por entrudi la UBER-igon de la socio, kaj malpero de la dungokontraktoj, kaj la plena labora leĝaro ! tion li bone klarigas en siaj prelegoj.
Kiu en la maldekstra esperantujo povus kaj volontus subtitoligi Esperantlingve kelkajn el lia filmetoj ? Aux esperantigi unu el la broŝuroj de lia asocio, mi provis, sed ŝajnas ke la eldonoj de MAS ne interesiĝas pri la temo kaj rifuzas sub silentado kaj pretekstoj, eldoni ĝin. SAT diskutos pri tiu projekto. Ni esperu !
6 years ago. Edited 6 years ago.
 Roland Platteau
Roland Platteau
pri Bernard Friot artikolo aperis en s-ulo.
Kaj la libron publikiĝis ĉe Mas
4 years ago.
 Roland Platteau
Roland Platteau
mortintas Ipernity
2 years ago.

You must be a member of this group to reply to this topic. (Join?)