Group: Franclingvaj muzikoj tradukitaj al Esperanto


esperantigo de "ça va ! " kanzono de Jacques Brel


Roland Platteau
14 Dec 2010 - 1 comment - 701 visits- Permalink   |   Translate title into English

Bone !
(Jacques Brel)

{Antaŭparolo:}
Iam l’Diabl’ venis sur ter’, Iam l’Diabl’ venis sur ter’
Kontroli siajn interesojn, ĉion vidis l’Diabl’, ĉion aŭdis
Kaj ĉion vidinta, ĉion aŭdinta, li reiris tien, en la hejm’.
Kaj tie estis aranĝita granda festeno, kaj fine de l’festeno, li levis sin la Diabl’, li eldiris paroladon, kaj nome jen kion li diris.
Li diris :

Estas sur ter’ en ĉiuj lokoj
Ardfajraj lumigiloj , bone !
Homoj ludas kiel fokoj
Kun danĝeraj mortigiloj, bone !
Eltrakiĝas vagonaroj
Ĉar la homoj aktivulaj
Metas bombojn kun fervoroj
Jen mortoj la nebanalaj
Ili mortas bona solvo
Sen konfeso sen absolvo, bone !

Ĉio glate aĉetiĝas
Virto, honor’ kaj ĝis sanktec’, bone !
Kaj ŝtatoj kaŝe fariĝas
Akcikompania negoc’, bone !
strebas riĉaj al dolaroj
El landoj forte plorintaj
Eŭrop’ diras l’avaruloj
En salon’ plenfestonita
Igas morti pro malsato
Kaj de l’mono iĝas sato, bone !


Tiom homoj eluzitas
ke plenigis la kapojn griz’
Kaj oni eĉ ne plu kantas
En ĉiuj stratoj de Pariz’. Bone !
Kuraĝaj diritas stultaj
Kaj poetoj naivuloj
Sed abundas la gazetaj
Fotoj ĉie de l’fiuloj.
Ke suferas honestuloj,
Kaj ridas malhonestulojn.
Bone, bone, bone, bone !!



esperantigis Roland Platteau 5-8/8/2006
Comments
 Vitoresperanto
Vitoresperanto
por aŭdi la muzikon en la franca: http://www.youtube.com/watch?v=oI0Q3dFnJ5o
13 years ago.

You must be a member of this group to reply to this topic. (Join?)