Group: Franclingvaj muzikoj tradukitaj al Esperanto


kanzono de Guy Béart


Roland Platteau
04 Oct 2011 - 1 comment - 479 visits- Permalink   |   Translate title into English

Jen esperantigo de unu el sukcesaĵoj de la franca kantisto Guy Béart eo.wikipedia.org/wiki/Guy_Béart

"Les grands principes" (1965), aŭskultebla tie : www.youtube.com/watch?v=wpkHNhcDKLE


Liberiĝas ja nun la knabinoj
Kaj proklamas siajn grandprincipojn
Poste faras kiel la patrin',
Pro la grandaj sentoj de l'kor'.

Ankaŭ ŝi parolis per ŝablonoj
Min tedis kun siaj grandprincipoj
Poste agadis iel ajn
Pro la grandaj sentoj de l'kor'.

Ŝi ŝatis vivi kun la kunuloj
Ĉiam honore al grandprincipoj,
Sed kun ĵaluz' gvatadis min,
Pro la grandaj sentoj de l'kor'.

Kun Filipo ŝi iris en muzeoj
Ĉiam honore al grandprincipoj,
Sed diboĉadis kun Hektor'
Pro la grandaj sentoj de l'kor'.

Ŝi flegis min dum mia malsanoj
Ĉiam honore al grandprincipoj,
Poste bonfartan min lasis for,
Pro la grandaj sentoj de l'kor'.

Edziniĝis kun alia viro,
Ĉiam honore al grandprincipo,
Sed garnata de amorant'
Pro la grandaj sentoj de l'kor'.

Nepre iam mi ŝin mortigos
Ĉiam honore al grandprincipo,
Sed tion faros kun elegant'
Pro la grandaj sentoj de l'kor'.

Sur la tombon mi portos tulipojn
Ĉiam honore al grandprincipoj,
Sed abunde fluos mia plor', pajno,
Pro la grandaj sentoj de l'kor'.


Esperantigis Roland Platteau 3/10/2011
Comments
 Vitoresperanto
Vitoresperanto
Dankon Roland! Mi ŝatis! Sed jen sugesto: En la komunumo pri versioj el la portugala lingvo, mi enmetas la videon kun la teksto en mian blogon kaj poste la ligilon de tiu blogero en ĉi tiun komunumon. Mi pensas ke tiel iĝas pli facila vidi la videon kaj la tekston... se vi ne scias enmeti videon en vian blogon mi povas helpi...
12 years ago.

You must be a member of this group to reply to this topic. (Join?)