Group: Franclingvaj muzikoj tradukitaj al Esperanto


Jezebel (Edith Piaf kaj Mireille Mathieu)


Andy Անդրանիկ
09 Sep 2010 - 1 comment - 698 visits- Permalink   |   Translate title into English

Jezebel... Jezebel...
mian koron bruligis vi, demon'
miajn larmojn sekigis vi, anĝel'
Estis vi, Jezebel, estis vi.
Tiuj larmoj ŝprucas de ĝoj',
Jezebel, estis vi... Jezebel, estis vi...

Sed malaperis la am'.
Ĉio forfalis sur mia viv',
tramplita, tretita, kaj mia koro for,
Jezebel... sed pro vi,
la teron rondirus mi,
Ĝis la inferfundo irus mi.
Kie vi? Jezebel, kie vi?

La memor' laŭ supoz' en velk'
estas vivanta estaĵ'
kun vibranta okul' de mortintoj de l' pasint'
Sed mia kor' krevas je obsed'.
ĝi batas ree
ĝis la fund' de mi mem,
tiu amata vort',
Via nom'...
Jezebel... Jezebel...

Sed malaperis la am'.
Ĉio forfalis sur mia viv',
tramplita, tretita, kaj mia koro for,
Jezebel... sed pro vi,
la teron rondirus mi,
Ĝis la inferfundo irus mi.
kriante,
tag' kaj nokt',
sen ĉesad'
Jezebel... Jezebel...
JEZEBEL...
Comments
 Vitoresperanto
Vitoresperanto
Bonega versio! Jen la ligilo por aŭdi la muzikon: http://www.youtube.com/watch?v=AcpUN8bkxIA
13 years ago.

You must be a member of this group to reply to this topic. (Join?)