Group: Franclingvaj muzikoj tradukitaj al Esperanto


La foule - Edith Piaf


Andy Անդրանիկ
08 Sep 2010 - 386 visits- Permalink   |   Translate title into English

Tradukis: Andy Hernández

L'urbon vidas mi en fest' kaj deliro
sufokita sub la sun' kaj sub la ĝoj'
Mi aŭdas en la muzik' la kriojn, la ridojn
kiuj krevas kaj saltas ĉirkaŭ mi

Perdita inter la puŝanta amaso
ŝokita, forlasita, restas mi
kiam tuj, mi turnas min, li retroiras,
kaj la amas' venas, forĵetas min ĉe lia brak'...

Puŝitaj de l'amaso kiu nin portas,
nin trenas,
premitaj unu kontraŭ alia
nuran korpon formas ni.

kaj l'amas' sen pen'
nin puŝas, ambaŭ enĉenitaj
kaj solaj lasas nin
feliĉaj, ebriaj kaj ĝojaj.

Trenitaj de la amaso kiu sin ligas
en danc'
jen freneza farandol'
niaj manoj en plektiĝ'

kaj kelkfoje en flug'
Niaj du korpoj leviĝas
kaj refalas ni du
feliĉaj, ebriaj, kaj en ĝoj'...

Kaj la ĝoj' ŝprucas per ĝia rideto
min transpasas kaj saltas en mia fund'
sed tuj krias mi inter la ridoj
kiam l'amas' venas kaj forprenas lin el mia brak'

Puŝitaj de la amaso kiu nin portas,
nin trenas,
malproksimigas nin,
luktas mi en rezist',
sed la son' de lia voĉ',
dronas en la rid' de l' ceter',
kaj mi krias je dolor', furioz', koler'
kaj ploras mi

Puŝita de l'amas' kiu sin ĵetas
kaj en danc'
jen freneza farandol',
mi estas portita for,
mi premas la pugnon je malben' de l'amas' kiu min ŝtelas,
la hom' kiun donis ĝi,
kiun mi ne retrovos plu...

You must be a member of this group to reply to this topic. (Join?)