David Dougherty's articles

  • Mi ĵus skribis Esperantlingvan softvaron---provu ĝin!

    - 12 years ago - 4 comments
    Mi ĵus finis mian unuan softvaron en Esperanto, kaj ĝi estas vorto-ludo. Mi faris ĝin kiel projekto por lerni pri komputila programado. "ANTAŬPLENUMU LA RAKONTON -- VORTO-LUDO EN ESPERANTO" estas la titolo de la programo. Tio ĉi ludo estas tre facila ludo, bazita sur "Mad Libs", kiu estas populara anglalingva ludo en Usono. La komputilo postulas de vi vortojn de specifaj tipoj, kaj metas ilin en rakonton aŭ poemon poste. Ĉar vi unue ne scias pri la rakonto aŭ poemo kaj nur poste lernas, la…

  • Ĉu ĉiuj komplimentoj vere estas bonaj?

    - 15 Feb 2011 - 2 comments
    Hodiaŭ, en mia laboro, mi ricevis komplimenton. Mi ne plu laboras en la publika biblioteko. Mi nun laboras tute pere de la telefono kaj komputilo. Mia nova laboro (ekde julio) estas ĉe la telefonlinio por la informcentro de la kantona registaro. Hodiaŭ, mi ricevis telefonvokon el virino, kiu bezonis ricevi manĝaĵon. Mi klarigis al ŝi, kiel paroli kun sociala laboranto por ricevi referencon al la loka manĝaĵujo (food bank), por ricevi senpagan manĝaĵon. Mi donis al ŝi la informojn, kiu…

  • Advantaĝo de Esperanto, kaj Gravaj Demandoj

    - 06 Dec 2010 - 6 comments
    Hieraŭ mi vere ekkomprenis aferon, pri kiu mi ne pensis dum tre longa tempo. Mi ankaŭ denove ekpensis pri kelkaj gravaj demandoj. Kiajn motivojn oni havas por lerni novan lingvon kaj kulturon? Kaj kiam oni eklernas, kion oni trovas? Ĉu ĉiam estas bona afero fari tion? Aŭ ĉu la vivo estus pli facila kaj plaĉa, se oni restas nur en sia propra kulturo kaj kutimaj vivcirkonstancoj? Kiam oni lernas alian kulturon kaj lingvon, ĉu oni ĉiam estas kontenta kun la rezulto? Jam antaŭe mi estis kon…

  • Stultaj Homoj V: Ĉu homoj ne havas sencon pri dececo?

    - 21 May 2010 - 4 comments
    Ĉi-ĵaŭde mi spertis ion preskaŭ nekredeblan en la biblioteko, kie mi laboras. Iu homo faris nedecan krimon, en publika biblioteko, tagmeze! Mi ekaboris je la 12.30-a posttagmeze, kaj tiun posttagmezon, unu gasto en la biblioteko venis al mi kaj diris, "La viro kiu uzas komputilon numero dudek rigardas infanan pornografion." Fek! Mi devis trovi la ĉefinon de la bibilioteko. Mi diris al ŝi kaj al la asistentĉefino ankaŭ. La asistentĉefino evidente estis jam aŭdinta similan rakonton aparte…

  • Nordien -- Hahahahahahahahahahahah!

    - 14 May 2010 - 11 comments
    Kane je forstanen meg? Eg gebruke Nordien, en kunstmakte germanig sprak. Nordien ere skon ent perfekt sprak. Naturig, als eg gebruke Nordien, eg kane neet mer gebruken Esperanto, ent min Esperanto-frendar nun skal haden min. De veld ere veri enfak -- eg kane neet unterholden Esperanto ent Nordien bej de sam tid. Het skul eren velekt egendig lernen germanig sprak, va skul helpen meg forstanen Svenska, Danska, ent Norvegska, ent aktiviren min brin. Min brin ere neet grot nog doen da ent…

  • Back in Armenia

    - 15 Oct 2009 - 4 comments
    It's always good to go back to a familiar place. Wednesday night I arrived in Yerevan for the second time. The driver who was sent to pick me up was a guy I remembered even. He had been a driver on one of my tours last year, and the guide of that same tour, Gevorg Babayan, called him on his cell phone once we were on the road. He called to greet me and welcome me again. It was night time, and we drove from Zvartnots Airport into Yerevan. There was a casino strip with signs in Armenian. A low-…

  • Mia 21-jaraĝa Kato Forpasis Ĉi-Frumatene

    - 14 Sep 2009 - 6 comments
    Mi ege malĝojas. Ĝis nun, Scruffy ĉiam fartis bone. Li estis tre dulĉa kaj bela kato. Ni unue kunportis lin hejmen en la aŭtumno de 1989, kiam li ankoraŭ estis katido kaj tre malgranda. En la lastaj kelkaj jaroj li havis kelkajn sanproblemojn, sed li ankoraŭ fartis tre bone entute. Li havis kelkajn problemojn, kiel kun la renoj kaj tiroido, sed tiuj problemoj ne estis tre grandaj ĝis nun. Lia fratino Muffin forpasis en 2003 pro tiroido-problemo. Pro la tiroido-problemo Scruffy ofte kaj mult…

  • Stultaj Homoj IV "Mi estas lernantino!!"

    - 09 Sep 2009 - 3 comments
    Ĉi-matene venis nigrula virino al mi en la biblioteko. Ŝi petis de mi, ke mi donu al ŝi la numeron de ŝia biblioteka membreckarto, ŝajne por ke ŝi povus uzi niajn komputilojn. Mi demandis de ŝi montri al mi identigilon. Ŝi diris ke ŝi ne havis tion. Ŝi diris, "Mi estas nur lernantino." Mi diris, "Do, bone mi devos konfirmi kelkajn informerojn kun vi." Mi demandis de ŝi ŝian nomon. Ŝi respondis skribe! Ŝi skribis tion surpapere. Mi demandis de ŝi la adreson. Se mi nun korekte memoras, la a…

  • Kanabo kreskas apud mia Laborejo! Tial...Stultaj Homoj!)

    - 16 Aug 2009 - 4 comments
    Do, se vi jam legis miajn antaŭajn skribaĵojn pri mia laborejo, eble ni nun havas klarigon por kial mia laborejo strangas. Nu, antaŭ unu semajno proksimume, kiam mi laboris en la publika biblioteko, gasto venis al mi. Strangan vizaĝesprimon li havis, Unue mi ektimetis, eble li koleriĝis kaj havis problemon. Li metis la manon en la poŝon. Kiam la mano reaperis, mi rimarkis ke ĝi havis folieton en ĝi. Li rigardis direkte al mi, ankoraŭ tre serioze. Post unu aŭ du sekundoj, li ekridis. Li d…

  • Stultaj Homoj, Parto 3

    - 07 Aug 2009 - 5 comments
    Daŭrigante la ideon, kiun mi komencis kun miaj antaŭaj blogeroj kun la sama nomo, hodiaŭ mi dufoje sukcesis trovi absurdaĵojn en la ĉiutaga vivo, en mia komunikado kun homoj. Hodiaŭ mi devis konduki mian patrinon al la malsanulejo, por ricevi operacion (tio estas ja aparta rakonto, kaj ne por tie ĉi). Ŝi ja fartas tre bone. Kiam ni ĉi-matene atendis, mi aŭdis virinon kiu sidis antaŭ mi. Ŝi parolis en ŝian poŝtelefonon, pri iu familiano kiu estis ĵus ricevinta operacion sukcese kaj rekubriĝi…

  • Esperanto en la Virtuala Mondo, Parto 2

    - 26 Jul 2009 - 4 comments
    Mi decidis realiĝi al Dua Vivo. Kial? En antaŭa blogero mi klarigis kial mi ne ŝatis ĝin. Fakte mi estas adiktemulo al videoludoj kaj similaj aferoj. Mi ŝategas tiajn aferojn. La problemo kun Dua Vivo estas ke mi lastafoje ne uzis ĝin en praktika, taŭga maniero, kaj mi ne vizitis la proprajn lokojn. Mi trovis ke: 1. Homoj agadas en DV strange, kaj ne kiel en la vera vivo. Kiel ekzemplo, mi renkontis kun virino, kun kiu mi longe parolis. Ŝi eĉ prenis min ĝis la stratosferon en ŝia spac…

  • Stultaj Homoj, Parto 2

    - 13 Jul 2009 - 3 comments
    Wheaton Library
    (LA STULTULARO, KIE MI LABORAS) Hodiaŭ mi havis gaston en la biblioteko kie mi laboras, kiun mi inkludos en mia listo de "plej stultaj". Dum longa tempo mi jam opiniis ke grando kvanto da homoj emas laŭvole esti stultaj, sed nun jen ekstrema ekzemplo. Mia biblioteko ofertas ne nur librojn. Ni ankaŭ havas kompaktdiskojn, vidbendojn, kaj DVD-ojn. Tre ofta problemo, kiun ni havas estas ke homoj pruntoprenas diskojn, kaj forgesas remeti ĝin en la skatolojn, kiam ili redonas ĝin. Ni ne ensk…

  • Stultaj Homoj--kaj kie estas Jesuo Kristo, kiam mi bezonas lin?

    - 05 Jun 2009 - 12 comments
    Football Helmet
    Mi ja laboras kun la publiko. Pli precize mi laboras en publika biblioteko. Plejparte respektas homoj nin kaj la bibliotekon, sed nature ekzistas kelkaj kiuj ne respektas nin. Hodiaŭ venis vere kelkaj frenezuloj, ĉiuj dum la sama tago, kaj mi aŭdis kelkaj nekredeblajn stultaĵojn de ili. Ĉi-posttagmeze, eble je la 16.00a, venis strangaspektanta homo al mi. Dum preskaŭ 10 minutoj li demandadis pri strangaj aferoj, kiuj havis nenian klaran signifon aŭ sintenon. Li diris al mi, ke li venis ĉa…

  • Sankta Luiso!

    - 21 May 2009 - 5 comments
    En 12 horoj mi flugos al Sankta Luiso, en la mezo de Usono, por la unua fojo en mia vivo. Mi tie partoprenas en la usona nacia kongreso por Esperanto. Ankaŭ estos mia unua Esperanto-kongreso. Ĝis nun mi estis nur renkontinta Esperantojn private aŭ en malgrandaj grupoj, kune kun mia klubo tie ĉi en mia urbo, kaj kiam mi vizitis Armenion.

  • Genocido Memoria Tago por Armenoj

    - 24 Apr 2009 - 10 comments
    Hodiaŭ, la 24a de aprilo, estas la Tago por la Memoro de la Armena Genocido. Antaŭ iom da tempo mi ricevis tekstmesaĝon el unu amiko en Armenio. Li demandis de mi, se nia prezidanto Barack Obama, jam parolis pri tiu ĉi temo hodiaŭ. Mi nur trovis skribaĵon de la blankdoma media oficejo: http://www.whitehouse.gov/the_press_office/Statement-of-President-Barack-Obama-on-Armenian-Remembrance-Day/ En lia skribaĵo elektis Obama liajn vortojn en tre pripensema maniero. Li evitis la vorton "…

  • Esperanto en la Virtuala Mondo

    - 10 Apr 2009 - 6 comments
    Jen mi (en la blanka ĉemizo), dansante kun Esperantistoj en Dua Vivo En la lastaj semajnoj, mi havis la ŝancon esplori Duan Vivon. Mi kutime interesegiĝas pri la interreto, kaj pri komputiloj ĝenerale, kaj ekde mia infano-tempo mi tre ĝojis videoludumi ktp. Ekde eble unu jaroj antaŭe mi deziris ludi en la virtuala mondo de Dua Vivo, sed nur ekde unu monato antaŭe mi kapablas fari tion. Mi tuj kreis avataron, kaj preskaŭ ĉiuvespere mi esploradas ĝin. Antaŭ kelkaj tagoj mi ekkonsciis pri k…

  • Nova konstruita lingvo

    - 06 Apr 2009 - 15 comments
    Mi ĵus malkovris novan provon krei konstruitan lingvon. Ĝi aspektas al mi tre interesa, precipe ĉar la vortoj venas el multaj diversaj lingvoj, precipe la araba, la hinda, la rusa, kaj la araba. Ĝi nomiĝas Lingwa de Planeta. Por mi ĝi estas tre interesa, ĉar mi rekonas multajn vortojn (ĝi evidente adoptis eĉ kelkajn el la japana). Maldekstre je la hejmpaĝo vi povas sendi la paĝon al tradukilo por legi ĝin en Esperanto. Jen la ligilo al la retpaĝo: www.lingwadeplaneta.info/en/index.shtml…

  • Kiel plej bone helpi al minoritataj kaj mortantaj lingvoj?

    - 30 Mar 2009 - 10 comments
    Mi ĵus eble esprimis tre kompleksan demandon, kaj ĉi-vespere mi ne esperas paroli pri ĉiu ebla respondo, sed mi nur volis doni al vi kelkajn pensindaĵojn. En la lastaj kelkaj jaroj, mi aŭdis kaj legis multon pri Esperanto kaj la demando de se Esperanto povas helpi al minoritataj kaj mortantaj lingvoj aŭ ne. Laŭ mia opinio, nature se oni lernas Esperanton, oni ne minacas tiajn lingvojn. Aliflanke, ĉu Esperanto vere helpas al ili, kiel lingvo kaj kiel movado? Foje, Esperantistoj konsciigas k…

27 articles in total