Mi ĵus finis mian unuan softvaron en Esperanto, kaj ĝi estas vorto-ludo. Mi faris ĝin kiel projekto por lerni pri komputila programado.

"ANTAŬPLENUMU LA RAKONTON -- VORTO-LUDO EN ESPERANTO" estas la titolo de la programo. Tio ĉi ludo estas tre facila ludo, bazita sur "Mad Libs", kiu estas populara anglalingva ludo en Usono. La komputilo postulas de vi vortojn de specifaj tipoj, kaj metas ilin en rakonton aŭ
poemon poste. Ĉar vi unue ne scias pri la rakonto aŭ poemo kaj nur poste lernas, la rezultoj estas tre amuzaj.

Mi distribuas tiun ĉi programon sub la kondiĉoj de la Krea Komunaĵo (Creative Commons, CC), kun la elementoj "Atribuite-Nekomerce-Samkondiĉe" (CC-BY-NC-SA). Tiu signifas ke vi rajtas uzi, kopii, kaj ŝanĝi tiun ĉi programon laŭvole kaj senpage, sed bonvolu doni krediton al la verkisto, kaj permisi aliajn homojn ankaŭ vidi la kodon kaj ŝanĝi ĝin (en la tradicio de malfermita kodo.) Rezultoj de ŝanĝado de la verko estas disdoneblaj nur laŭ la sama permesilo kiel tiu de la baza verko. Vi ne rajtas vendi por mono nek tiun ĉi programon,nek programon kiun vi verkas bazita sur ĝi. La plena kondiĉoj troveblas en la jena retpaĝo: http://creativecommons.org/licenses/by-nc-sa/3.0/deed.eo .

Vi povas elŝuti la programon el la jena loko kaj konservi ĝin en via komputilo:

http://daviddougherty.net/programs/antauplenumu.py

Tiu ĉi progamo estis skribata en la komputila lingvo Python, kaj estas uzebla en ĉiu tipo de komputilo (Vindozo, Makintoŝo, kaj Linukso), se Python jam instaliĝas. Multaj verzioj de Linukso (precipe Ubuntu) jam havas Python, kaj mi aŭdis ke MAC OS nun havas ĝin ankaŭ jam instalita (almenaŭ Verzio X). Mi skribis la programon en Python 2.7, kaj eble ĝi funkcios tre bone ankaŭ kun aliaj verzioj de Python 2, sed vi NE uzu Python 3-on. Se vi ankoraŭ ne havas Python-on, vi povas senpage kaj facile akiri ĝin tie ĉi:

http://python.org/download/releases/2.7.2/#id5

Kiam mi uzas Python-on en Windows XP, mi elŝutis la 4-an opcion "Windows x86 MSI Installer", kaj tio instalis Python-on en la Windows-komputilo perfekte kaj tre facile.

En Ubuntu-Linukso, mi musklakas dufoje sur la dosiero por komencigi la programon, kaj mi elektas la opcion "Run in Terminal" (Komencigi la programon en la Terminalo). En Vindozo, se Python jam instaliĝis, vi nur devas musklaki dufoje sur la dosiero kaj la programo memstare komenciĝos.

Por rigardi la kodon de la programo, vi nur devas uzi tekstredaktilon kaj malfermi la dosieron de la programo por vidi kaj ŝanĝi ĝin. Python IDE en Windows ankaŭ povas fari tion.

La sola alia demando estas: Kiel vidi la ĉapelitajn literojn, kiam vi uzas la programon? En Linukso, almenaŭ Ubuntu-Linukso, ili aperos aŭtomate. En Windows, mi ne sukcesis trovi manieron montri Esperanto-literojn en la terminalo. Eble kelkaj da vi scias kiel fari tion. Vere ne tiom gravas...la programo permesas al vi elekti inter ĉapelitaj literoj (tio postulas Unicode-on), aŭ la h-sistemo, aŭ la x-sistemo. Kiam vi uzas la programon, elektu tion kio plej taŭgas por via sistemo kaj deziro.

Mi invitas vin provi la programon kaj bonvenas viajn komentojn!

Dave