(LA STULTULARO, KIE MI LABORAS)

Hodiaŭ mi havis gaston en la biblioteko kie mi laboras, kiun mi inkludos en mia listo de "plej stultaj". Dum longa tempo mi jam opiniis ke grando kvanto da homoj emas laŭvole esti stultaj, sed nun jen ekstrema ekzemplo.

Mia biblioteko ofertas ne nur librojn. Ni ankaŭ havas kompaktdiskojn, vidbendojn, kaj DVD-ojn. Tre ofta problemo, kiun ni havas estas ke homoj pruntoprenas diskojn, kaj forgesas remeti ĝin en la skatolojn, kiam ili redonas ĝin. Ni ne enskandas tiajn materialojn, ĉar ili ne estas plene pretaj doni al aliaj homoj. Pro tio, se oni atendas tro longe, oni devos pagi, ĉar ni postulas monon kiam materialoj realvenas al la biblioteko malfrue. Se materialo ankoraŭ mankas post kelkaj semajnoj, oni ricevas skribitan leteron kiu klarigas kiom oni devos pagi pro la malfruado, kaj pri kelkaj aliaj potenciaj problemoj. En kazoj kiam diskoj ktp mankas en la skatolo, mia kolaborantino Karen ankaŭ vokas ilin telefone por peti ke ili returnu la materialojn kiuj mankas.

Hodiaŭ ni trovis ke unu DVD mankis. Ni prenis iom da tempo por trovi la virinon kiu estis redoninta la malplenan skatolon al ni. Ni klarigis al ŝi pri la problemo, dum kiam ŝi ankoraŭ estis en la biblioteko. Kiam tio eblas, estas bonega maniero solvi la problemon antaŭ ĝi pligrandiĝas. Ŝi prenis la skatolon por plenumi ĝin. Poste ŝi venis al mi, redonis la malplenan skatolon al mi, kaj diris, "Dankon, sed mi redonos ĝin al vi. Mi atendos mian avertoleteron!" Stultega virinaĉo.