Mi decidis realiĝi al Dua Vivo. Kial? En antaŭa blogero mi klarigis kial mi ne ŝatis ĝin.

Fakte mi estas adiktemulo al videoludoj kaj similaj aferoj. Mi ŝategas tiajn aferojn. La problemo kun Dua Vivo estas ke mi lastafoje ne uzis ĝin en praktika, taŭga maniero, kaj mi ne vizitis la proprajn lokojn. Mi trovis ke:

1. Homoj agadas en DV strange, kaj ne kiel en la vera vivo. Kiel ekzemplo, mi renkontis kun virino, kun kiu mi longe parolis. Ŝi eĉ prenis min ĝis la stratosferon en ŝia spacŝipo (ne mi ne zorgas). Kaj ne, ni nek faris nek parolis ian maldecan. Ni iom amikiĝis. La venontan tagon ŝi forigis min el ŝia amikaro, ĉar ŝi ne volis esti malfida al ŝia DV-a edzo (kaj ne, ŝi ne edziĝas en la vera vivo nun).

2. Duono de la homoj al kiuj mi parolis aŭ tekstbabilis ne respondis al mi. Alia granda parto da ili respondis kun fivortoj por kialoj kiujn mi ne komprenas. Ŝajnis al mi ke homoj ne devas agadi dece kiam ili kaŝiĝas malantaŭ de avataro.

3. Kiam vi eble jam rimarkis, kelkaj homoj prenas Duan Vivon tro serioze.



Aliflanke, kaj pli grave:

1. La baza ideo de Dua Vivo tre plaĉas al mi principe. Nun mi scias kiel eviti nedezirindajn homojn.

2. Mi devas konfesi ke mi foje pasis multon da tempo kun Dua Vivo. Sed mi rimarkis kio okazas kiam homoj prenas la aferon tro serioze. Mi ne devas esti tiel.

3. Mi povas uzi Duan Vivon por helpi al Esperanto kaj al mia lokala Esperanto-klubo. Mi ĵus ekluis apartamenton kaj spacon por mia Esperanto-klubo. La kosto de tio vere estas malalta.

4. Miaj kontaktoj kun Esperantistoj en Dua Vivo ĉiam estis bonaj kaj mi tiel renkontiĝis kun sufiĉe multaj. La unuan fojon ke mi uzis Duan Vivon, la lando kiun Esperantistoj tuj malaperis. Pro tio ne multo okazis dum iom da tempo kaj nun la situacio ege pli bonas.

5. Se iu afero en Dua Vivo ne plaĉas al vi, vi mem povas ŝanĝi ĝin!

Ĉu mi ne mojosas kun mia apartamento, sunokulvitroj dumnoke kaj mia Trabant? :)