Articles by Bernardo
About...
Vortaroj, terminologio, historio de la Esperanto-Movado, satiro, infanoj, ceteraĵoj, vd. la indekson.
Bernardo
Archives
-
Lailo, ecilo, tielilo
- 24 Jul 2011La reta gramatiko PMEG ofte estis - laŭ la recenzintoj - aŭ kritikata aŭ laŭdata pro siaj elinternaj gramatikaj terminoj, kiuj evitas la formojn bazitajn sur la latina. Tamen la aŭtoro de PMEG, Bertil Wennergren, kompreneble ne estis la unua, kiu aplikis tian sistemon ...
-
Lupoj hurlas, strigoj ululas, ŝafoj beas
- 21 Jul 2011Bizara diskut-grupo estas " Tradukado ". Ĝi volas esti "forumo por profesiaj kaj neprofesiaj tradukistoj, kiuj uzas Esperanton kiel fontolingvon au cellingvon". Bona ideo, sed kion pri la realo? ...
-
La Esperanto-Sveda de Nylén - ĉu bitigenda kaj bitigebla?
- 17 Jul 2011 - 5 commentsKaGu raportas pri siaj spertoj fari el la vortaro Esperanto-Sveda de Paul Nylén komputile legeblan tekston kaj petas pri konsiloj kaj spertoj. Ĉu iu povas helpi al li? ...
-
La Fundamento ĉemane
- 16 Jul 2011 - 1 commentDe tempo al tempo mi jam raportis pri la Apudmeta Inventaro de la Fundamenta Vorttrezoro (AI). Pro demandoj de kelkaj kolegoj jen la ekzemplo de man- kun klarigoj ...
-
Rhodes rete - Jozefo kaj la akvovendisto
- 15 Jul 2011 - 1 commentLa vortaro angla-esperanta de Joseph Rhodes fine estas rete konsultebla . Aperinta en 1908, ĝi malfermis la serion de la antaŭmilitaj grandaj vortaroj. Tre detala por la epoko unuflanke, surprize "moderna", sed ankaŭ kortuŝe deknaŭ-jarcenta aliflanke ...
-
Verstoj, pudoj kaj desatinoj
- 14 Jul 2011 - 8 commentsVerstoj kaj pudoj estas historiaj rusaj mezur-unuoj, jen de distanco, jen de pezo. Ambaŭ el RE 1889. Dum versto fariĝis fundamenta, pudo (preskaŭ) perdiĝis kiel rusismo survoje al MV 1889 ⇒ UV 1893. ...
-
Vespero ĉe doktoro Z.
- 12 Jul 2011Rakontinte jam iom pri la Granda Vortaro Germana-Esperanta ( GVGE 1894 ) de Zamenhof, mi atentigis pri la germana, arkaa eĉ jam en 1894. Pli proksima rigardo konfirmas: Kiun ajn fonton li uzis kiel bazo, ĝi ĉiukaze ne plu estis aktuala germana de la 1890-aj jaroj.
-
... per unu talero pli aŭ malpli ...
- 11 Jul 2011 - 4 commentsEn 1894 aperis la unua kajero de la Granda Vortaro Germana-Esperanta ( GVGE ) de Zamenhof en Odeso. Ĝi restis torso de A ĝis Ablativ kaj tamen multe malkaŝas pri Zamenhof kiel vortaristo ...
-
Verax, nia plej grava terminaro fru-epoka
- 09 Jul 2011 - 1 commentPro komento de Desespero en nia diskuteto pri laniario , mi relegis la franc-lingvan enkondukon al VTT 1907 kaj parte tradukis ĝin al Esperanto. Kvankam ekzistas pli fruaj terminaroj, tiu de Verax probable estis la plej influ-hava, kiu bone resumis la tiaman staton ...
-
Nia plej enigma hundo: laniario
- 06 Jul 2011 - 2 commentsKiam mi finis la tekston pri la maljunaj hundoj , mi ne plu havis tempon esploreti ankoraŭ pri laniario , kiun mi ne komprenis. Nu, jen miaj eltrovoj, kiuj eble same surprizas vin, kiel ili mirigis min ...
-
Maljunaj hundoj
- 04 Jul 2011 - 3 commentsBlazio afable reatentigis pri la hundo-artikolo de Petro , mi ĵus iom okulumis al koreaj hundoj . Do ekinteresis min la maljunaj hundoj, preskaŭ naŭdek-jaraj, de mia amiko Christaller, Germana-Esperanta, 1923 . ...
-
Zako kaj zamindaro
- 03 Jul 2011Maidi dankinde atentigis pri retejo , kie oni povas senkoste elŝuti Esperanto-vortarojn en formo de pdf, nome Esperanto al kataluna , pola, portugala kaj precipe la dudirektan korean de Li Hajpin (1917-1997). Ili estas aparte ampleksaj, interesaj kaj nepre havindaj ...
-
Ne fidu la brasikon en via legomujo ...
- 03 Jul 2011... ĝi povus ataki kaj ekmordi vin. Se vi ne kredas, rigardu la filmeton en la spaco de Philip David - ĉarma, bela stultaĵo ie inter "Spac-ŝipo Entrepreno" kaj "Angoroj" - aaahhhhh !!
-
20 pfenigoj por la petitlinio
- 02 Jul 2011Ni jam vidis , ke en la unua kajero de la unua esperanta gazeto de septembro 1889 ni trovas la vorton petit- kaj do scias, kiel kaj kie ĝi fariĝis esperanta vorto. Sed kion ĝi signifas precize kaj kia estas ĝia antaŭ-esperanta historio? ...
-
Prospekto
- 25 Jun 2011 - 2 commentsIon tute alian mi serĉis en " La Esperantisto ", malfermis la unuan paĝon de l' unua numero de la 1-a de septembro 1889, eklegis kaj stumblis je la unua vorto: Prospekt - Prospectus - Prospekto. ...
-
Esperanto ĉe Google books
- 21 Jun 2011Mi jam atentigis pri la skanaĵoj de malnovaj Esperanto-gazetoj fare de IEMW (Vieno). Multajn pliajn skanis New York Public Library por Guglo-libroj, i.a. la Oficialan Gazeton Esperantistan , Britan , Amerikan kaj Filipinan Esperantiston. Sed ...
-
Najtingalo kaj azenoj
- 19 Jun 2011 - 3 commentsDesespero klarigis al ni , ke nia unua son-imitaĵo tin-tin-tin ("La Ombro" de Andersen en Dua Libro 1888, § 17) estas rus-devena. Kion pri aliaj onomatopeoj en Andersen-tradukoj? ...
Jump to top
RSS feed- Latest articles - Subscribe to the latest articles of Bernardo
- ipernity © 2007-2024
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter