Group: Programs and programming (Esperanto)


Transiro al Mandriva 2008: novaj ĉapelaj problemoj (solvita)


Paŭl
By Paŭl
30 Apr 2008 - 1 comment - 961 visits- Permalink   |   Translate title into English

Mi ĵus transiris de Mandriva Flash (tre kompakta sistemo) al la plena Mandriva 2008. Ekuzante Flash siatempe, mi miris ke la tajpado de chapeloj eblis sen iu aparta instalo au flikajho. Tajpante ^c, tuj aperis la ĝusta litero. Nun, post transiro al pli potenca sistemo Mandriva 2008, mi atendis la saman facilan sistemon, sed ne. ^e ja donas ê, sed ^c ne donas la ghustan signon.

Tamen en /usr/share/X11/locale/en_US.UTF-8/Compose ja troviĝas linioj kiel

: "ĉ" ccircumflex
: "Ĉ" Ccircumflex

Sed ekzistas aliaj "Compose", en kiu tiuj linioj ne aperas (30-a da ili). Kiel certiĝi, ke la sistemo uzas tiun en en_US.UTF-8?

Dankon!

P.S. Mi provizore solvis la problemon per .Xmodmap, sed mi tamen scivolas, kial la supra sistemo ne funkcias. Mi preferus uzi tiun, ĉar tiu maniero jam "troviĝas en miaj fingroj"!

The topic of this discussion has been edited by Paŭl 16 years ago.

Comments
 Paŭl
Paŭl
Mi mem trovis la solvon, en la bonaj paĝoj de Bertilo:
Necesas komandi al GTK,
ke ĝi ne uzu siajn proprajn klavarorutinojn, sed tiujn de la
ĝenerala sistemo. Por fari tion, vi aldonu la jenajn liniojn en
via dosiero “.bash_profile” (kiu troviĝu en la hejma
dosierujo):


GTK_IM_MODULE=xim
export GTK_IM_MODULE
16 years ago.

You must be a member of this group to reply to this topic. (Join?)