Group: Programs and programming (Esperanto)


Klavararanĝoj (fr+eo, ru+uk) fonetike laŭ ĉeĥa


Jan Popelka
25 Mar 2008 - 841 visits- Permalink   |   Translate title into English

Mi kreis proprajn klavararanĝojn por la rusa+ukraina kaj por la franca+esperanto, kiuj fonetike respektas la ĉeĥan klavararanĝon aldonante literojn kiujn ĉeĥa ne havas al espereble taŭgaj klavoj. Mi volonte publikigus ilin tamen mi preskaŭ certas, ke neniu krom mi bezonas ilin kaj scipovus uzi ilin. Temas pri Vindozaj klavararanĝoj kreitaj per MS Keyboard Layout Creator. Por Linukso mi ankaŭ iel sukcesis krei samajn aranĝojn, tamen nune ili estas iomete malĵusaj.

Malmultaj ĉeĥoj estas ĉi tie, sed eble iu povus konsili al mi lokon, kie publikigi la dosierojn, se tio indas (mi dirus ke ne).

You must be a member of this group to reply to this topic. (Join?)