Group: Programs and programming (Esperanto)


Ekrankopioj


Paŭl
By Paŭl
25 Oct 2007 - 2 comments - 1 561 visits- Permalink   |   Translate title into English

Mi havas demandon pri ekrankopioj en Vindozo. Kiel oni faras la plej bonajn ekrankopiojn? Mi ĝis nun frapis la klavon "PrntScrn", poste malfermis programon kiel LaGimpon aŭ Paint, tie kopiis la bildon kaj poste konservis ĝin kiel JPG. Mia grafikisto tamen diris, ke ĉiam la kvalito estis tro malbona (la literoj apenaŭ estis legeblaj) kaj finfine ni decidis simple foti la ekranon per cifereca fotilo.

Kiu estas la bona metodo?

Dankon al ĉiuj pro via helpo!
Comments
 Jan Popelka
Jan Popelka
Bonvolu provi PrintKey2000 Ĝi povas ekrankopi eĉ parto de la ekrano (kadron, fenestron ktp.) kaj tute aŭtomate konservi ĝin en selektita formato (gif ofte plej taŭgas).

Ahaaa, per angla interfaco komenti eblas, per esperanta ne! Kia malegaleco!!! :-)
16 years ago.
Paŭl has replied to Jan Popelka
Mi provos PrintKey2000, dankon!
Pri la respondado: mi suspektas, ke la kvanto da komentoj en Esperanto larĝe superis tiun de la komentoj en la angla, kaj pro tio Bush sendis kelkajn CIA-agentojn al Ipernity por saboti nin :-)
16 years ago.

You must be a member of this group to reply to this topic. (Join?)