Group: Programs and programming (Esperanto)


Atingi dokumentojn linukse kaj vindoze (solvita)


Paŭl
By Paŭl
05 Feb 2008 - 3 comments - 1 733 visits- Permalink   |   Translate title into English

Mi regule ŝaltas inter Linukso (Mandriva - KDE) kaj Vindozo (XP Pro) en sama komputilo. Estus praktike, ke iujn OpenOffice-dokumentojn mi povus legi kaj prilabori kaj el Vindozo kaj el Linukso. Ĉu entute tio estas ebla?

Dankon pro helpo!
Comments
 Jan Popelka
Jan Popelka
Jes, Linuksa parto de durdisko el Vindozo estas atingebla ekzemple per Ext2Fsd ext2fsd.sourceforge.net, kiun mi sukcese provis. Vindoza (NTFS dosiersistemo) parto el Linukso atingeblas ekzemple per ntfs-g3, kiun mi ankaŭ sukcese ekfunkciigis. Bv. demandi se vi bezonos pli detalajn informojn pri tiuj iloj...
16 years ago.
Paŭl has replied to Jan Popelka
Dankon pro la rapida respondo. Ĉu el la vortoj "sukcesis funkciigi" mi komprenas, ke tio ne estas simpla? Mi estas Linuksulo nur de antaŭhieraŭ ... ;-)
16 years ago.
Paŭl has replied to Jan Popelka
Mi intertempe eltrovis, ke mia versio de Mandriva jam havas ntfs-g3, kaj ke ĝi aŭtomate muntas la vindozajn diskojn ankaŭ. Ili troviĝas en /media, kaj estas facile legeblaj.
16 years ago.

You must be a member of this group to reply to this topic. (Join?)