VINILKOSMO "Esperanto-Muzik-Prod."'s articles

Archives

  • Evoluo de VINILKOSMO en 2015: 1D tuŝ (1D touch)

    - 08 Jun 2015 - 1 comment
    Antaŭ la malinteresiĝo kiun homoj nun havas por la KD-formato, VINILKOSMO vidis sin, dum la unuaj 6 monatoj de 2015, devigata ĉesigi la fizikan eldonadon de KDoj kaj ekde nun ĉiuj novaj eldonotaj albumoj aperos nur en bita formato. Du novaj albumoj aperis jam sub tiu formo la 10an de junio 2015 (Amindaj kaj Solotronik, kaj sekve JoMo). Kompreneble dum restos KDoj de la antaŭaj eldonoj en la stokejo de Vinilkosmo, ili daŭre estos mendeblaj tra nia reta diskoservo ĉe www.vinilkosmo.com…

  • 1D tuŝ (1D touch)

    - 08 Jun 2015
    (Esperanto) VINILKOSMO "Esperanto-Muzik-Prod." ĉe 1D tuŝ 100% sendependa muziko. (Pliaj klarigoj sekvos en pli kompleta artikolo ĉi tie en nia blogo) fr.ulule.com/1d-touch (Français) VINILKOSMO sur 1D touch Plus d'infos à suivre, en attendant allez sur : fr.ulule.com/1d-touch Eblas vidi la videon kun subtitoloj en la angla kaj hispana (por tio agordu ĝin malsupre ĉe "parametres" de Youtube) More informations about 1D touch (english) : Plus d'infos sur 1D touch ici (…

  • Amindaj preparas duan albumon aperontan bitformate ĉe Vinilkosmo.

    - 31 May 2015
    Tiu ĉi filmo prezentas la historion de Amindaj el Contramaestre en Kubo. Filmo realigita de Amindaj en 2014 okaze de la registrado de la dua albumo " Amindaj amas vin ". La albumo lestos disponebla en la elŝutejo de Vinilkosmo ekde meze de junio 2015 ĉe www.vinilkosmo-mp3.com Ekde 2015 Vinikosmo decidis ĉesigi la fizikan eldonadon de KDoj pro la malintereso kiun homoj nun havas por la KD-formato. " Amindaj amas vin " estas la unua albumo de la ekde nun nura eldonado bitforma (MP3,…

  • Kiel verki kanton ?

    - 18 May 2015
    Liven Dek klarigas kiel verki kanton.

  • Malou, nevino kaj kantistino de Zhou-Mack-Mafuila

    - 15 May 2015
    La 8an de majo 2015 forpasis Malou en parizo, ŝi estis la nevino kaj kantistino de Zhou-Mack-Mafuila .. kiu partoprenis en la registrado de la albumo " Originoj " (kaj ankaŭ en la muzikvideo " Internacia amo ") kiel Koristino. Ŝia entombigo okazos la 16an de Majo je la 14 a 45 en la tombejo de Pantin (en Parizo) La tuta teamo de Vinilkosmo kaj EUROKKA kondolencas Zhou-Mack Mafuila kaj lian familion. Intervjuo de Zhou-Mack Mafuila , kaj ekzercado kun Malou kaj Manacé

  • "2a Muzika konkurso" lanĉita de la revuo KONTAKTO

    - 11 May 2015
    Post la pasintjara unua sukcesa realigo, la revuo Kontakto , TEJO kun apogo de UEA relanĉas la 2ª Muzikan Konkurson de Kontakto ! Kun la celo plenigi la truon, kiun lasis la forlaso de la branĉo " Muziko " el la Belartaj Konkursoj de UEA kaj premii la talentojn de niaj artistoj. Ĉi-jare la konkurso estas dividita en tri kategorioj: Kanto de la Jaro, Premio de la publiko kaj Nova Talento La regularo estis akualigita por ĉi tiu 2ª konkurso. La premio " Albumo de la jaro " e…

  • Forpasis Bernard Stollman la fondinto de ESP-Disk'

    - 29 Apr 2015
    Bernard Stollman ​ la fondinto de la avangarda usona sendependa diskeldonejo ESP-Disk' forpasis la 20an de Aprilo je aĝo de 85 jaroj. La unua eldono de ESP-Disk' estis la esperanto-albumo " Ni Kantu en Esperanto " de Albert Ayler aperinta en la komenco de la 60aj jaroj. Jen artikolo pri Bernard Stollman verkita en la angla de lia frato Steve Stollman news.espdisk.com/archives/1414 Legu pli pri Bernard Stollman en la gazeto " LA Times " ĉe www.latimes.com/local/o…

  • Penis Canina, grinckoro - krusto el Rusio

    - 16 Mar 2015
    Grinckoro, nojzkoro, nojzgrinco, krusto el Rusio Penis Canina estis fondita fare de tri kamaradoj el Ivanovo - Maks , Vovoboy (Vladimir) kaj Lidger (Aleksej). Ĉiuj tri ŝatis nojzon kaj grincon kaj interisiĝis pri diversaj lingvoj, ĉio ĉi difinis estontan muzikstilon de la bando kaj ties ideon kanti en diversaj fremdaj kaj planlingvoj. La unua provludo okazis 19 junion 2013. Maks drumis, Vovoboy kaj Lidger de provludo al provludo vice provis kanti, basumi kaj g…

  • La albumo "Emocioj" disponebla elŝute ĉe VK-mp3.com

    - 12 Mar 2015
    La albumo " Emocioj ", omaĝo de Joëlle Rabu al Veselin Damjanov ekde nun disponeblas elŝute ĉe Vinilkosmo-mp3.com ĉu en du malsamaj partoj A kaj B , ĉu en unu sola kompleta albumo PARTO A Veselin Damjanvov Sep titoloj kantitaj de Veselin Damjanov en la Parto A de la albumo Emocioj elŝutebla ĉi tie : Aŭskultu Veselin Damjanov PARTO B Joëlle Rabu…

  • Novaĵoj el "SUBGRUNDUJO"

    - 16 Feb 2015
    Novaĵoj el Subgrundujo Nia kunlaboranto kaj amiko Vladimir Kontraŭ el Rusio, fakulo pri subgrunda kaj anarkipunka muziko en esperanto, informas pri novaj esperanto-projektoj el diversaj landoj, kiuj meritas nian atenton. vk.com/hejhula MALIMPLIKI (Tokio) Temas pri ina d-bata/krusta punk-bando el Tokio. Malimpliki estis kreita de 3 knabinoj inter kiuj estas kantistino…

  • Emocioj - Veselin Damjanov kaj Joëlle Rabu, nova KD en la Vinilkosmo katalogo

    - 02 Feb 2015
    VESELIN DAMJANOV kaj JOËLLE RABU Ekde la 2a de fébruaro 2015 VINILKOSMO distribuas pere de sia katalogo la KD albumo Emocioj eldonita en Kanado. Jen estas kompilaĵo de kantoj en esperanto ĉerpitaj el du vinildiskoj kaj kasedoj, elĉerpitaj de pli ol du jardekoj, kiuj nepre vekos memorojn por iuj kaj rakontos grandan historion por aliaj. Estas dank'al la iniciato de la kanada produktanto Wally G. du Temple kaj lia kunlaboro kun Joëlle Rabu , memlerninta…

  • Kompil' 1D-MezPirineoj / Compil 1D-MidiPyrenees

    - 16 Jan 2015
    Esperanto: La FLIM (Federacio de la Sendependaj Eldonejoj de MezPirineoj) donas al vi siajn bondezirojn por 2015 pere de tiu ĉi Kompil' 1D-MezPirineoj. Estis longa laboro, kaj estas tre bela kompilo (inter kiu aperas du esperanto-titoloj) Vi povas aŭskulti kaj elŝuti ĝin senpage ĉi tie : Ni kalkulas je vi por kundividi ĉi tiun ligon . Estas ege grave !!! Pli ol neniam ni restu federaciitaj Flo ! Vinilkosmo / FLIM Français : La FLIM (Fédération des Labels Indépendants de Midi-Pyr…

  • "SUPERBAZARO", 2a album' de Martin & la talpoj alvenas !!!

    - 25 Nov 2014
    Esperanto: " Superbazaro " la dua albumo de Martin & la talpoj de longe atendata aperos oficiale sur KD la 6an de decembro 2014. Bela objekto laŭ formato "diĵipak'", kun libreto 12paĝa speciale bone flegita de profesia grafistino. Belega sono kun pure pop-roko, pop-folko kaj roko laŭ la tre persona stilverkado de Martin Wiese. Jen mojosega donaco por viaj jarfinfestoj ! Ek al " SUPERBAZARO " ! La nova albumo m…

  • Apero hodiaŭ la 11a de novembro: la KD "Sen elizi'" de Ĵak Le Puil

    - 11 Nov 2014
    Apero hodiaŭ la 11a de novembro Sen elizi', 6a albumo kaj dua KD de Ĵak Le Puil Kanzono - kun saporaj kaj pikaj tekstoj Jen la dua KD ĉe Vinilkosmo: Sen elizi’ , kun muzika akompano de JoMo kun siaj gitaro kaj balalajko; Pjer Buvje kun sia kontrabaso; Jean-Claude Patalano kun siaj aldo- kaj soprano-saksofonoj, klarneto, kaj transversa fluto; Yo kun sia drumo. kaj Serĝo Sir' kun siaj grafikaĵoj Ĵus a…

  • Du novaj albumoj aperas por Novembro antaŭ la jarfino !!!

    - 31 Oct 2014
    Apero la 1a de novembro KARMA, mejloŝtona albumo de Jim Petit mondmuziko - Sledgitaro - Ŝveb-progesiva muziko Jim Petit aparta artisto, sledgitaristo kaj esperantisto el alzaco en Francio proponas apartan albumon kun sonoj maloftaj en esperantio kiuj venas el mondmuzika mondo sed ankaŭ kiuj kunfandiĝas kun aktualaj elektraj sonoj kaj simfoniaj... Imagu Ravi Shankar kaj Pink Floyd kune .. jen Jim Peti t kun sia KARMA.…

  • Lanĉo de la presado de la albumo "Sen elizi'" de Ĵak le Puil

    - 25 Oct 2014
    Lundo 27a/10/14 estos lanĉita la presado de la albumo de "Sen elezi'" de Ĵak Le Puil aperonta kadre de la promeskampanjo de Vinilkosmo; La disko aperos la 11a de novembro 2014; Jam gustumu kion Ĵak preparis en la studio de Vinilkosmo kune kun famaj muzikistoj.. Studiosesio kaj intervjuo en Donneville Vinilkosmo/Studio de la Trappe.

  • Registrado de "budegoj" (okcitanaj sakflutoj) por la albumo "JoMo okcitanas!"

    - 25 Oct 2014
    Fotoj de la registrosesio de "budegoj" (okcitanaj sakflutoj) por la albumo "JoMo okcitanas !" Vidi fine de la fotoalbumo (3a kaj 4a paĝo) ĉe : www.ipernity.com/doc/vinilkosmo/album/710297

  • Programme du FAM#8 - 10, 11 et 12 /10/2014 au METRONUM - Toulouse

    - 25 Sep 2014
    La 8me édition du FAM Le F.A.M.(Forum Des Alternatives pour la Musique) #08 Du 10 au 12 Octobre 2014 / Metronum (Toulouse) Pour sa 8ème édition du FAM , la FLIM a décidé de resserrer son programme sur un weekend du 10 au 12 octobre 2014. Tout se passera au Metronum , nouvelle scène des musiques actuelles à Toulouse, où la FLIM a son bureau depuis février 2014. La plupart des évènements seront gratuits! Cette année, la programmation fait la part belle aux nouvea…

396 articles in total