Novaĵoj el Subgrundujo

Nia kunlaboranto kaj amiko Vladimir Kontraŭ el Rusio, fakulo pri subgrunda kaj anarkipunka muziko en esperanto, informas pri novaj esperanto-projektoj el diversaj landoj, kiuj meritas nian atenton.



MALIMPLIKI (Tokio)
Temas pri ina d-bata/krusta punk-bando el Tokio.
Malimpliki estis kreita de 3 knabinoj inter kiuj estas kantistino de "Unarm" kaj basistino de "Gipsy Liply". La unua koncerto okazis la 13n de majo 2013, kaj nun ili ofte koncertas en Tokio, ankaŭ en koncertoj "Libera Punk Rezisto" kiujn organizadas Voĉo Protesta (http://protesta.sanpal.co.jp/).
La unua 7cola albumeto (EP) nomiĝas "Elasta". Ĝi estas eldonita de la subgrunda eldonejo "Acclaim Collective".

Koncertvideo videblas ĉi tie:
www.youtube.com/watch?v=112G0gYwmwc

Retejo de la eldonejo por mendi la albumeton:
acclaimcollective.blogspot.ru/2013/11/acclaim-upcoming-releases-malimpliki-ep.html

MALESPERO (Brazilo)
malfacilas trovi informojn pri ili. ili ne estas esperantistoj.
Unu el membroj, kiu starigis la bandon estas esperantisto, sed li jam forlasis la bandon. Ili daŭrigas kantante en la portugala kaj nur la esperanta nomo restis.

REZISTANCO (Rusio)
Rezistanco estas rusa punkbando.
Antaŭe ili baziĝis en Moskva regiono, sed nun nova membraro loĝas en Jaroslavla regiono.
Ili fine de la pasinta jaro eldonis novan albumeton (EP) titolitan "Miloj de Hiroŝimoj" (Тысячи Хиросим) ĉe bandkamp, en kiu estas 3 esperanto-kantoj (2 el kiuj estas kovroversioj).
La kantisto Diagen ŝajnas esti la plej ada aktivulo de la esperanto-kora movado en Rusio
La albumeto aŭskulteblas ĉi tie :
rezistancopunx.bandcamp.com/album/ep

Jen la VK paĝo de Diagen kie li estas kontaktebla :
vk.com/diagen


FIKIĜU (Brazilo)
Estas nojzkora/nojzpunka flanka projekto de Cleber Padagor, kiu faras pli konatan nozkor-projekton nome Porraloka.
Fikiĝu havas demon titolitan Atako sona ĉe Bandkamp.
Ĉiuj trakoj estas en esperanto, sed bedaŭrinde kun abundaj gramatikaj eraroj.
La demo aŭskulteblas ĉi tie:
fikigxu.bandcamp.com/album/atako-sona