VESELIN DAMJANOV kaj JOËLLE RABU



Ekde la 2a de fébruaro 2015 VINILKOSMO distribuas pere de sia katalogo la KD albumo Emocioj eldonita en Kanado.

Jen estas kompilaĵo de kantoj en esperanto ĉerpitaj el du vinildiskoj kaj kasedoj, elĉerpitaj de pli ol du jardekoj, kiuj nepre vekos memorojn por iuj kaj rakontos grandan historion por aliaj.

Estas dank'al la iniciato de la kanada produktanto Wally G. du Temple kaj lia kunlaboro kun Joëlle Rabu, memlerninta kantistino dotita de escepta voĉo, ke ni rajtas havi tion kio estas antaŭ ĉio omaĝo al Veselin Damjanov, sed ne nur.

KD-albumo "EMOCIOJ"

"Ario de Figaro" - Veselin Damjanov


"La valso patrina" - Joëlle Rabu


La KD-albumo estas momente disponebla nur fizike, ĝi mendeblas en la diskoservo de VINILKOSMO ĉe :