Antaŭ la malinteresiĝo kiun homoj nun havas por la KD-formato, VINILKOSMO vidis sin, dum la unuaj 6 monatoj de 2015, devigata ĉesigi la fizikan eldonadon de KDoj kaj ekde nun ĉiuj novaj eldonotaj albumoj aperos nur en bita formato.
Du novaj albumoj aperis jam sub tiu formo la 10an de junio 2015 (Amindaj kaj Solotronik, kaj sekve JoMo).
Kompreneble dum restos KDoj de la antaŭaj eldonoj en la stokejo de Vinilkosmo, ili daŭre estos mendeblaj tra nia reta diskoservo ĉe www.vinilkosmo.com

La bita formato disvolviĝas laŭ du manieroj :
- Elŝute kiel kutime ĉe www.vinilkosmo-mp3.com (MP3 kaj OGG) kaj ĉe 1d-midipyrenees.com/fr kaj cd1d.com/fr/structure/vinilkosmo-esperanto-muzik-prod (Senperda formato FLAC)

- Elsendflue ĉe 1D tuŝ (1D touch) kaj tio estas la novaĵo por Vinilkosmo

La alia elsendflua platformo
Pri kio temas ?
1D touch (1D tuŝ), estas la unua elsendflua platformo (retejo) dediĉita al la sendependa kulturkreado lanĉita ekde la 19a de majo 2015 pere de svarmfinancad-kampanjo (homamasfinancado) ĉe "Ulule" por konstrui la koron de komunumo de uzantoj kaj daŭrigi kun-konstruante ĝian historion helpe de muzik-pasiuloj, de novigaj modeloj kaj de enhavoj ne formatitaj.

Ekde la 19a de majo ĝis la 10a de julio, la publiko povas subteni, rekte kaj individue por unuafoje, tiun ĉi netipan projekton kiu provas reinventi novajn kundividajn regulojn de la valoro en la bita erao por la subteno de la artistoj kaj sendependaj produktistoj.

Disvolvita laŭ diskreta kaj kolektiva maniero de jam du jaroj en Francio kune kun la sendependaj eldonejoj, bibliotekoj, lokaj instancoj, privataj partneroj, ĉiuj atentaj al la kultura diverseco, tiu ĉi platformo baziĝas laŭ alternativa ekonomia kaj noviga modelo (BtBtC) : partneraj strukturoj de la projekto subskribas abonojn por donaci ilin al siaj membroj kaj tiel malkovrigi al ili novajn artistojn. Tiu ĉi nova kaj originaleca kontribuo estas dispartigita laŭ travidebla maniero por la diversaj rajtoposedantoj laŭ la difinitaj reguloj inter ĉiuj aktoroj de la kreiva ĉeno.

La kutima elsendfluo (Streaming ĉe Deezer kaj Spotify ekzemple) pagas la kreantajn artistojn maljustege kaj malmultege.
Estas kun la celo proponi novajn alternativajn kaj justajn solvojn ke inter junio 2013 kaj decembro 2014, 1D tuŝ eksperimentis ĉe siaj partneroj en la regiono de Lyon (en Francio) tiun novan modelon de platformo. Kaj la unuaj rezultoj estis tre promesplenaj (100 oble supera al la aktualaj klasikaj platformoj, kaj starigo de komunumo de 20 000 membroj).

Riĉa el tiu sperto, kun entuziasmo VINILKOSMO invitas vin kundividi en tiu disvolviĝanta komunumo sian esperanto-katalogon disponeblan ĉe 1D tuŝ elsendflue, sed ne nur tion, vi ankaŭ aliros kaj profitos pri la tuta ampleksa muzik-enhavo de la sendependaj eldonejoj kun la plej bunteca diverseco kiu famigis ilin. (tio estas 50 000 artistoj, 1000 000 muzik-titoloj, el 7000 sendependaj eldonejoj, inter kiuj VINILKOSMO)
Pliaj klarigoj troviĝas en la retejo en la franca, eblas vidi la videon kun subtitoloj en la hispana kaj baldaŭ en la angla (por tio agordu ĝin malsupre ĉe "parametres" de Youtube). : youtu.be/rVwaXwiMUl8

Kiel subteni, aliĝi kaj tiel aliri al interalie la disponebla Vinilkosmo-katalogo ?
Por subteni kaj aliĝi al la kampanjo bonvolu aliri tien ĉi kaj kontribui al la svarmfinancado : fr.ulule.com/1d-touch
kaj iĝu Aŭdo-aktivisto !