Articles by VINILKOSMO "Esperanto-Muzik-Prod."

Archives

  • Artikolo pri FESTO 2012 en la Ondo de Esperanto

    - 01 Oct 2012
    FESTO 2012 iĝis la plej grava ĉi-jara muzika evento en Esperantujo kun koncertoj de Zhou-Mack Mafuila, “Espo Despo”, Gijom, “Dolĉamar” (jes, kun "ĉ"!), Jonny M, du lokaj grupoj kaj kun spektaklo de la Pariza trupo “Kvak”. Legu pli detale en la riĉe ilustrita artikolo de Flo Martorell, aperinta en la oktobra kajero de La Ondo de Esperanto kaj en la novaĵretejo La Balta Ondo. http://sezonoj.ru/2012/09/festo/

  • Nova kanto en esperanto kaj kataluna de Piŝamandurjes 2012

    - 19 Sep 2012
    " Tempiĝas temp' " Nova kanto en esperanto kaj kataluna de Piŝamandurjes (Pixamandurries) 2012 Tiu ĉi kanto aperos tre baldaŭ en du kompiloj en Rusio " Shit not bombs " kaj " Esperanto Ribele ".

  • La dua albumo de la kolekto ĴomArtaĵoj, "La arĝenta albumo" ĵus aperis ĉe Vinilkosmo-elŝutejo

    - 15 Aug 2012
    ĴomArtaĵoj – La arĝenta albumo estas la dua albumo el serio de tri planataj. Ĝi enhavas 10 malnovajn, rekantitajn kaj tute rearanĝitajn kantojn kaj du novajn, neniam antaŭe registritajn kantojn. Ĉiuj kantoj estas studie registritaj inter la jaroj 2011-2012. ĴomArt uzas multe pli de sia propra tekniko de gitarludado por pli ritmigi kaj modernigi la kanto-aranĝojn. La registrado estas pure akustika kaj la intenco estas krei la saman varman kaj intiman etoson kiun on…

  • Jam venonta semajno startos FESTO 2012 - kun riĉa arta programo !

    - 05 Aug 2012
    FESTO 2012 - definitiva arta programo Iru ĉe tiu ĉi ligo por aliĝi tuj : http://festo2012.esperanto-jeunes.org/ Rememorigo pri la arta programo: - Vendrede 17/08/12: Interkona vespero. - Sabate 18/08, 21a h: Zhou-Mack Mafuila , afrika regeo, Kinshasa / Paris . - Dimanĉe 19/08, 21a h , unua parto: Espo Despo , roka kaj mondmuzika miksaĵo, Bosnio / Usono / Danio.…

  • Informletero de Vinilkosmo n-ro 35 de junio 2012

    - 11 Jun 2012
    I nformletero de Vinilkosmo n-ro 35 de junio 2012 pri aktuala esperanto-muziko preparita por vi Se vi preferas legi laŭ formato HTML enrete, simple alklaku ĉi tie : www.vinilkosmo.com/?newsletter=35&lge=e «»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«» Kara leganto De unu trimestro novaĵoj aperas ĉiu monate, produktaĵoj, festoj kaj venontaj kulturaj aranĝoj kaj projektoj en preparo, somero anoncas sin varma kaj eventoriĉa! La albumoj " Originoj "…

  • JoMo ekzameniĝos en la KER- Ekzamen-sesio la 9an de Junio 2012 -

    - 06 Jun 2012 - 2 comments
    La 9a de junio okazos KER-ekzamen sesio oragnizita de Edukado.net .. www.edukado.net/ekzamenoj/ker Temas pri ekzameno de UEA kaj ITK okazonta samtempe en 29 urboj el 17 klandoj en Ameriko, Eŭropo kaj Azio. JoMo ekzameniĝos en Tuluzo ! Sukceson JoMo ! kaj por pli da detaloj pri la ekzameno vidu la klarigojn de Katalin Kovats :

  • "ĈU PLU EKZISTAS AMO ?" nova albumo de MANŬEL

    - 31 May 2012
    Manŭel la itala kantisto ĵus eldonis « ĈU PLU EKZISTAS AMO ? » sian duan KD-albumon . Unuafoje prezentita en 2011 per sia unua albumo, ‘ Duonvoĉe… tutkore ’ (VKKD104), Manŭel estas certe netipa artisto kiu tamen akiris la aprobon de la esperantistoj; sufiĉas nur legi la recenzojn en la faka gazetaro. Kaj nun li proponas al ni duan albumon. O ni pensus ke emerita elektrona inĝeniero kaj memlerninta muzikisto, kaj kiu cetere operaciiĝis je la vo…

  • Varbkompilo #6 ĵus aperis ĉe cd1d kun 3 esperanto-muzikoj

    - 29 May 2012
    Vi povas aŭskulti la varbkompilon #6 ĉe cd1d-radio : cd1d.com/radio.php?release_group=201573 kun interalie 3 esperanto-kantoj el 2 malsamaj albumoj ( HHK2 kaj Originoj de Zhou-Mack Mafuila) Ĝi ankaŭ elŝuteblas senpage ĉe : Sortie de la compil cd1d #6 avec entre autres 3 titres reggae et hip-hop en espéranto: http://www.scoop.it/t/labels-cd1d

  • Informletero de Vinilkosmo n-ro 34 majo 2012

    - 09 May 2012
    Informletero de Vinilkosmo n-ro 34 majo 2012 pri aktualaj esperanto-muzikoj «»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«» Estimataj legantoj Kun la ekaperanta somera suno, ĉi tie en la norda emisfero, la preparoj de la festivaloj finpretiĝas, kaj nova muziko plenfloras jen ĉi tie kaj tie, nun kaj ankaŭ por proksima estonto ! Ni preparis specialan varbadon por la apero de la nova albumo de Eterne Rima, 'Taglibro de brutulo', kiun…

  • Kiu ne jam havas sian Duoblan pakon ?

    - 09 May 2012
    Ĉu vi jam movis Duoblan pakon ? Certe vi baldaŭ tion faros kun la apero de la nova disko de Eterne Rima kiu zorge preparis specialan mojosan oferton por la tuta monato de majo: Duobla pako " Samideano + Taglibro de brutulo " Tio estas : 18 titoloj - 65:03 mn + 17 titoloj - 57:00 mn = 35 titoloj - 122,03 mn + 34 instrumentaj muziko j por karaokeo + 2 X teksto-libretoj 16paghaj ! kaj ĉio tio por nur 20 eŭroj +…

  • REVADO ĉe Pola retRadio

    - 09 May 2012
    La 119-a E_elsendo el la 08.05.2012 de Pola retRadio ĉe retradio.posterous.com proponas renkontiĝon (per fragmentoj) kun la Esperanto-itala albumo de Rêverie “Revado”, kies ĉefdistribuanto estas Vinilkosmo: ŝutservo laŭ mp3 kaj ogg Elŝutejo (flac) : Komence aŭdiĝas scienca bulteno kaj plenmano da E-aktualaĵoj.

  • Germana kaj Japana konekto kontraŭ nuklea energio ! / Connexion germano-japonaise anti-nucléaire (en Esperanto) !

    - 09 May 2012
    Por pli bona mondo - ETERNE RIMA & JONNY M Album "Taglibro de brutulo" La dua plena albumo de ETERNE RIMA - Taglibro de brutulo aperis sur KD komence de majo 2012. Le deuxième album d'Eterne Rima - Taglibro de brutulo (Journal d'une brute) est sorti sur CD début Mai 2012. La KDisko aĉeteblas ĉe www.vinilkosmo.com/?disc=vkkd111&ln ... Pour acheter le CD : www.vinilkosmo.com/?disc=vkkd111&ln ... Buy Cd : www.vinilkosmo.com/?disc=vkkd111&ln ... Elŝutu la albumon e…

  • La albumo, kiu ensorĉas... Afrika ezali ya koteka te - recenzoj en "La Ondo de esperanto"

    - 01 May 2012
    La Ondo de Esperanto ĵus aperigis bonegan recenzon de Paŭlo Moĵajev pri la duobla albumo " Revado " de la itala bando Rêverie distribuata de Vinilkosmo . La kompleta artikolo legeblas ĉe : http://sezonoj.ru/2012/04/211revado/ por memorigo: La fizika duobla disko haveblas ĉe: http://www.vinilkosmo.com/?disc=vkkd107&lng=e Albumo laŭ mp3 kaj ogg elŝuteblas ĉe: http://www.vinilkosmo-mp3.com/revado-c-76_177_178.html Albumo laŭ flac (senperda formato): h…

  • "ORIGINOJ" KD-album' de Zhou-Mack Mafuila ĵus aperis /Sortie du CD / The CD is com in

    - 01 May 2012 - 3 comments
    Apero de la afrikregea albumo "ORIGINOJ" sur KD de Zhou-Mack Mafuila . Sortie de l'album de reggae africain "Originoj" de Zhou-Mack Mafuila sur CD La KD disponeblas ĉe / Le CD est disponible sur : Disponeblas en la Vinilkosmo-elŝutejo en mp3 kaj ogg ĉe Disponible en téléchargement MP3 et ogg ici: Kaj ankaŭ disponebla en flac-formato ĉe / et aussi disponible au format flac sur: La kompleta video altdifina es…

  • Postincendia bilanco de Vinilkosmo

    - 23 Apr 2012 - 2 comments
    Jen ĉi tie bilanco postincendia de Vinilkosmo aperinta ĉe Ĉinan Radio Internacia (intervjuo kun Flo realigita de Lina). esperanto.cri.cn/641/2012/04/20/1s135078.htm (por aŭskulti uzu RealPlayer klakante ĉe la kapaŭskultilo) La granda novaĵo estas ke, ekde la 1a de aprilo ni trovis asekurkompanion kiu konsentas asekuri niajn ejojn ... tio evitis la fermon de Vinilkosmo-ekzercejoj kaj studion. Ankaŭ dank'al tio ni povis eki la rekonstruadon de la detruitaj ejoj. Por iom bildigi la raporta…

  • Gustumu la mojosan novan albumon de Eterne Rima "Taglibro de brutulo" rekte el Tokio

    - 19 Apr 2012
    Apero de la KD-albumo Taglibro de brutulo de la Tokia repisto Eterne Rima , por la 1a de majo 2012. La KD-albumo aĉeteblas ĉe : Ni invitas vin gustumi la novan sonon en la elŝutejo de Vinilkosmo laŭ MP3 kaj OGG formatoj kie vi povos malkovri la enhavon de la albumo : kaj laŭ FLAC formato ĉe : (ekde la 1a/05/2012) Muzikvideo de la titolo "Estro" Kaj ekde la 1a/05/2012 tie estos de la 1a ĝis la 30a de…

  • ORIGINOJ de Zhou-Mack Mafuila ĉe Pola ret-Radio (Varsovio)

    - 18 Apr 2012
    Présentation de Originoj de Zhou-Mack Mafuila sur le podcast de Radio Polonia (Varsovie) Prezento de Originoj de Zhou-Mack Mafuila en Pola ret-Radio (Varsovio) E_elsendo el la 17.04.2012 La 113-a E-elsendo de Pola retRadio ĉe http://retradio.posterous.com proponas renkontiĝon kun la unua nunjare KD de Vinilkosmo “ Originoj ” de Zhou-Mack Mafuila kaj/aŭ mp3& ogg . flac : Komence aŭdiĝ…

  • Informletero de Vinilkosmo N-ro 33 Aprilo 2012

    - 13 Apr 2012 - 1 comment
    Saluton ! La fajro en kelkaj ejoj ĉe Vinilkosmo kaŭzis grandajn zorgojn kaj eluzon de multa energio en la fino de la pasinta jaro. Sed la unua trimonato de 2012 estas tre riĉa je projektoj kaj novaĵoj. Kaj do ni havas la jenan okazon paroli al vi pri pli ĝojaj perspektivoj. La ĉefa evento estas sendube la publikiĝo de la unua tutesperanta albumo de Zhou-Mack Mafuila. Li estas delonga muzikisto kun muzikaj kaj kulturaj radikoj tro diversaj por prirakonti alie ol en la lingvo por ĉ…

396 articles in total