Pedro Hernández's articles
Archives
-
Maldeca Versio de "La Espero" (ne por pruduloj)
- 09 Dec 2008 - 5 commentsMi proponas kanti ĝin anstataŭ la oficialan en la venonta UK La Vespero En la liton venis nova sento, tra la lito iras sorĉa tremo. Per favoro de fascina tento nun ĝi loke kuru ĝis ekstremo. Al la glavo ingon soifanta ŝi lascivan vekas apetiton. Al la fend' aperte mielanta li trametas sanktan karnoniton Laŭ la sankta tasko de l'homraso kunplektiĝas amaj batalantoj, Kaj rapide kreskas la ekstazo per laboro de la amĉasantoj. Forte…
-
Funebro en la eŭska kulturo
- 01 Dec 2008 - 3 commentsHodiaŭ, la eŭska kulturo funebras. Mikel Laboa, kantisto, komponisto, renoviginto de la eŭska popola muziko, animo kaj instigo de ĉiuj nunaj eŭskaj popolkantistoj kaj popolmuzikgrupoj, forpasis ĉi matene je la 5-a, dum li dormis. Li estis 74-jara. La beleco, tenero de liaj kantoj, sed ankaŭ la moderneco, esploremo de sia laboro, lasis neforgeseblan ŝpuron en la eŭska kulturo, kaj tre grandan malplenon en niaj koroj. Aŭskultu unu el liaj plej famaj kantoj, www.publico.es/culturas/179318/fallec…
-
Pablo Neruda "Mi povas skribi la plej tristajn versojn ĉi nokte"
- 23 Aug 2008 - 3 commentsAntaŭ kelkaj semajnoj mi alŝutis en mian paĝon poemon de Pablo Neruda, mian plej ŝatatan ampoemon, kortuŝan, plenan da amo kaj tristo, deklamitan de Pablo Neruda mem. Kvankam estas tristiga poemo, kiam mi estas deprimita mi aŭskultas ĝin, kaj tuj mi fartas pli bone, denove plena de espero. Ĉar mian paĝon legas ĉefe miaj esperantaj geamikoj, mi provos esperantigi ĝin. Mi ne celas krei ion artan, mi eĉ ne kuraĝus pensi, ke mi kapablus traduki versojn de Pablo Neruda tiom altkvalite, bele, sent…
-
Mi jam ricevis 10.000 vizitojn!
- 06 Jun 2008 - 1 commentMi ĝojegas, ke mia paĝo estas ŝatata. Mi intencas aldoni baldaŭ aliajn materialojn, precipe pri keltaj lingvoj, muzikon, ktp. Dankon al ĉiuj, kiu vizitis min en Ipernity!
-
La ONCE, omaĝe al Esperanto
- 13 May 2008La Nacia Organizo de Hispanaj Blinduloj dediĉas ĉi-sabate 17-an de maho sian lotumadbileton al Zamenhof, kreinto de nia lingvo: www.once.es/new/Onceinforma/Gabinetedeprensa/Notasdeprensa/gabinetenew.2008-05-12.5060070147.html
-
Kelta interŝanĝo
- 24 Apr 2008Antaŭ kelkaj monatoj mi alŝutis en mian paĝon bretonan kanton "Ev Chistr 'ta Laou", kantatan de la Irlanda grupo The Chieftains www.ipernity.com/doc/pedroesperanto/943217 Kaj nun, la "repago": mi ĵus alŝutis "Cad é sin don te sin", Irlanda kanto, kantata de la bretona grupo "Tri Yann": www.ipernity.com/doc/pedroesperanto/1856112 Ĝuu!
-
D'ainm / Via nomo (Cathal Ó Searcaigh)
- 01 Jan 2008 - 5 commentsAntaŭ kelkaj tagoj, dum babilrondo kun miaj gelernantoj, mi rakontis pri irlandlingva literaturo, kaj laŭtlegis al ili kelkajn poemojn, rakontante la enhavon. Oni petis al mi esperantigi poemon de Cathal Ó Searcaigh [Kahal O Ŝarki] ( en.wikipedia.org/wiki/Cathal_%C3%93_Searcaigh Bedaŭrinde, la esperanta versio de la Wiki estas nur ĝermo), kiu aparte plaĉis al ili. Mi konscias, ke pli bonus ke ĝin esperantigu denaska irlandlingvano, sed jen ĝi: Via nomo Diris vi al mi, forirant…
Jump to top
RSS feed- Latest articles - Subscribe to the latest articles of Pedro Hernández
- ipernity © 2007-2024
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter