Pedro Hernández's favorite articles

Display articles of:

  • LA ĈEESTEMA LERNANTO

    La biciklo
    En la lasta semajno okazis io kiu vere tuŝis min: Lunde, en la unua lecionhoro de la vespero, mi komencis skribi, en la ĉeestpaperon, la markojn de la foresto de miaj lernantoj (kiam la lernanto venas oni markas nenion, kiam li ne venas oni metas la literon " F "). Ordinare mi ne vokas la nomojn de la personoj, mi nur lin serĉas la ĵusleginta nomo. Se mi ne trovas la lernanton en sia kutima sidloko, nur tiam mi lin vokas. Sekve, mi nur diras iun nomon kiam mi ne scias kiu estas la persono…

  • Mensa malsano II

    Deprimo estas vorto de la ĉiutaga vivo, ĉiuj uzas ĝin, kvankam kutime por situacioj ege malsimilaj. Oni parolas pri deprimo, kiam temas ekzemple pri forta tristo, malĝojo, pri senespero, okazigita de iu ekstera ĉirkonstanco, kiel forpaso de amata, proksima homo, aŭ iu grava persona problemo, ktp. Sed ne estas tio, kion oni celas kiel deprima malsano, t.e., kronika psika malsano kiu provokas animstaton kaj specifan rilaton kun la ĉirkauaĵo, kaj ĉio, kio konsistigas ĝin (homoj, objektoj, spertoj,…

  • fajfi sub la oficiala pun-averta ŝildo

    Deviga vualado por iranaj inoj fojfoje kaŭzas interesajn kontraŭ agojn. Antaŭe mi jam menciis pri iu interesa bildo, jen alia tiu tema bildo . Du junulinoj sub la oficiala avert-ŝilo de la loka polico forĵetas ne deziratajn kaptukojn kaj mokcele kun fotadas. (la ŝildo avertas ke ne observante laŭ islaman sinkovradon oni estos prizonigitaj po 2 monatoj)

  • TIO EGE INDIGNIGIS MIN

    Jen mi jhus vekighis kaj alvenis en mian kapon la ideo alvoki telefone nian esperantistan amikon Hubert NTAW el Rutshuru en la provinco Nord-Kivu oriente de Kongo DR kie la milito ofte furiozas. Tio ege kortushis min kaj indignigis min. Apenaù mi diris "Allo" kaj mi aùdis senspirigitan vochon de nia amiko dirante: "Bonvolu kara, ni ne povas babili". Kio okazas, mi petis. "Mi forkuras la militon kun mia edzino kaj infanoj. Se mi ankoraù estos vivanta, mi alvokos vin por babili" Chu..., mi se…