Pedro Hernández's articles

  • "Taglibro de Frenezulo"

    - 04 Jul 2011
    Mi ŝanĝis la nomon de mia blogo. Mi supozas, ke konantoj de la moderna ĉina literaturo komprenas... ;)

  • Longe serĉata kanto...

    - 29 Jun 2011 - 1 comment
    Ekde mia infanaĝo mi konis la belegan melodion, sed mi sciis nenion pli, ne memoris la tekston, ne konis la nomon, sed mi volegis trovi ĝin, lerni ĝin... Antaŭ kelkaj tagoj, tute hazarde, en youtube, serĉante ion alian, aperis, finfine. Multaj rekonos ĝin, ĉefe argentinanoj, kaj certe rekonos la voĉon de Jorge Cafrune. Mi klopodis traduki la tekston, eble ĝi eĉ kanteblas, vi mem taksu. Ĉiaokaze, tiu belega, belega kanto, meritas esti konata de ĉiuj esperantistoj http://www.youtube…

  • Poste

    - 16 Jun 2011
    Poste Mi jam sentas vian sonĝon apud la mia, dum via hararo, malordigita, silkece karesas mian vizaĝon. Mi vin brakumas kaj sentas vian dorson, ankoraŭ humida, trema, dum per via mano vi premas la mian kontraŭ via brusto. Mi sentas la rapidan batadon de via koro, mi sentas vian, ankoraŭ anhelan, spiradon, post horoj da batalo, da pasio, da ekstazo, da plezuro... La malhelo delonge volvas nin, kaj minuto post minuto, kreskanta trankv…

  • Senhoma Urbo

    - 14 Jun 2011 - 1 comment
    Senhoma urbo Mi promenas tra la stratoj, tra la placoj, laŭlonge de la rivero, tra ĝiaj pontoj. La urbo estas la sama, ĉiam ĝi estis tia. Sed tamen, malsimilas, ĉiufoje estas tiel. La samaj konstruaĵoj, la sama rivero. la sama splenda beleco... Meztagas, la suno jam supre brulas. Blindigas la lumo, spegulita en la akvo. La urbo silentas, neniu estas. Nek la bruo de la aŭtoj, de la homoj, de la infanoj, de la hundoj... La urbo ma…

  • Kiu vi estas?

    - 11 Jun 2011 - 3 comments
    Kiu vi estas Ĉiuj scias pri via ekzisto, sed neniu scias, kiu vi estas. Aŭ preskaŭ neniu... Sed ankaŭ tion vi scias. Sed kial, ne sciante eĉ kiu vi estas ĉiuj scias pri vi? Eble ĉar estas vi mia sekreta pasio, pro kiu mi trairas la tutan Eŭropon, ne sciante eĉ, ĉu vi malfermos al mi la pordon? Ĉar estas mi, kiu meze de sia vivo, ploras kiel infano la mankon de via persono, kaj eĉ pli de via animo? Ĉar vi sukcesis, ke ĉi tiu anarkiisto, ki…

  • Vi diris al mi...

    - 09 Jun 2011 - 2 comments
    Vi diris al mi... Vi diris al mi, neniam plu, neniam plu mi skribu al Vi, nek alparolu, nek sendu ion ajn. Kaj mi plenumis, kion Vi diris, mia amo Vi klopodis detrui ĉiujn rimedojn por kontakti Vin. Kaj mi plenumis, mia kara, mi plenumis Kaj neniam plu skribis al Vi, nek sendis ion ajn, nek strebis scii ion pri Vi, kaj klopodis, dolore, triste ne demandi pri Vi tiujn, kiuj konas Vin. Kaj mi plenumis kion Vi diris, mia amo, Sed tame…

  • Noktiĝas

    - 07 Jun 2011 - 2 comments
    Noktiĝas Ĉiunokte mi fermas la okulojn kaj vi revenas al mia memoro. Ŝajne, vi estas ĉi-tie, apud mi, rigardante min. Mi sentas vin en la aero, Mi sentas vian spiradon, vian ĉeeston, kvazaŭ ne ekzistus la distanco, kaj des pli la fremdo, kiu kreskas tagon post tago. Tiam mi sentas, kvazaŭ vi stompiĝas, kvazaŭ vi pli kaj pli vanuas... Kiom mi ŝatus reveni malantaŭen forviŝi la tutan doloron, ĉiujn vundojn. kaj lasi nur la revojn, la aspi…

  • Eterne

    - 02 Jun 2011
    Eterne Vi diras, ke vi ne amas min. Sed tamen, mi ja amas vin... Kiu scias, eble iun tagon, tio, kion en via vizaĝo desegnas via rideto ĉesos flamigi mian tutan estaĵon. Ĉu mi ĉesos senti tian fridan ŝviton tra mia dorso vidante vin, Ĉu mi ne plu balbutos, volante diri ion al vi. Kiu scias, ĉu mi ĉesos revi pri la intenso de viaj brakumoj, kaj senti tian nepriskribeblan teneron tenante viajn manojn inter la miaj. Kiu scias. Eble mi…

  • Mensa malsano III (kaj lasta)

    - 18 May 2011
    Kaj nun, kion fari? Kion mi povas konsili al homoj, kiuj suferas pri tiaj mensaj problemoj? Unue, forpuŝi ian ajn kulposenton. Ni ne kulpas pri nia malsano. Kaj se nia malsano vundas aliajn homojn, ni konsciu pri la diferenco inter "kulpo" kaj "kauzo". Nia problemo estas la kauzo, ne ni kulpas pri tiuj problemoj. Tuj kiam ni konscios pri tio, multe pli facilos alfronti la problemon kaj serĉi vojojn por superi nian problemon, kaj ĉefe la konsekvencojn, kiujn provokas nia malsano. Malf…

  • TERTREMO EN LORCA

    - 12 May 2011
    Hieraŭ okazis forta tertremo en mia urbeto, Lorca, el kie devenas tuta mia familio. Eble 5.1 ne estus tro por Japanio, sed en Lorca la konstruaĵoj tute ne estas pretigitaj por elteni tertremoj, kvankam estas leĝoj, kiel kutime malobsrvataj, kiuj postulas kontraŭtertremaj kondiĉoj en la konstruaĵoj ekde la fino de la sepdekaj jaroj. Bonŝance, ĉiuj miaj parencoj estas en bona stato, post la unua skuo ili sukcesis forlasi la urbon kaj rifuĝi en kamparana domo kelkkilometrojn for. Tie ili ankora…

  • Senespera amo...

    - 09 May 2011 - 6 comments
    Ĉiutage, kiam mi sidas ĉekomputile, laboranta, vidas ke ŝi konektiĝas, kaj tiam mi sentas kvazaŭ guto da frida akvo trakurus mian dorson, kaj ekas forta tento kontakti ŝin, sendi rete kison, floron, teneran vorton... mi devas peni, por elteni min, por plenumi ŝian postulon lasi ŝin trankvila dum iom da temo, dum unu monato almenaŭ. Foje, mi sentas tion kiel pentopuno pro ĉiuj miaj fuŝaĵoj, miaj eraroj kun ŝi. Neniu povas imagi, kiom mi bedaŭras, ke mi ne havis mian nunan mensan ekvilibron…

  • Iluzia strebo

    - 05 May 2011 - 1 comment
    Kiucele strebi al feliĉo, kiam tia strebado nur plue vundas min. Mi jam maljunas por esperi ion, kion dum mia tuta vivo mi ne atingis. Freneza mi estas, kaj tial freneze mi plu kredis kaj kredas, ke iam io pliboniĝos en mia ekzisto. Mia menso ĉiam detruos miajn rilatojn kun aliaj homoj, kaj tiel estos ĉiam. Neniu volas elteni mensan malsanulon apud ŝi. Mensa malsanulo ne rajtas je amo. Pli bone lasi sin senzorge atendi la finan venkon de la vivo. Ne indas batali kontrau la sorto. Pl…

  • Omaĝe al mia patro (Aguaderas, Lorko, Mursio 1922 - Madrido 2011)

    - 18 Apr 2011 - 4 comments
    Mia patro kaj mi
    Post du tagoj da vojaĝo, finfine mi atingis kun mia filino Jasna la bienon en la aŭstriaj alpoj, kie ni celis pasi la paskojn kune kun mia plej juna filino, Flora, kaj ŝia panjo, Mirjam, kiuj nun loĝas en Germanio. Kelkhore post mia alveno, mia fratino telefonis min. Ŝi ĵus estis en maljunulejo, kaj tie ŝi renkontis nian patron en terura stato, lia sano rapide malpliboniĝis, li bezonis oksigenon, la renoj ne plu funkciis. La maljunulejaj kuracistoj demandis, ĉu ni volas porti lin al malsanulejo,…

  • Mensa malsano II

    - 22 Mar 2011
    Deprimo estas vorto de la ĉiutaga vivo, ĉiuj uzas ĝin, kvankam kutime por situacioj ege malsimilaj. Oni parolas pri deprimo, kiam temas ekzemple pri forta tristo, malĝojo, pri senespero, okazigita de iu ekstera ĉirkonstanco, kiel forpaso de amata, proksima homo, aŭ iu grava persona problemo, ktp. Sed ne estas tio, kion oni celas kiel deprima malsano, t.e., kronika psika malsano kiu provokas animstaton kaj specifan rilaton kun la ĉirkauaĵo, kaj ĉio, kio konsistigas ĝin (homoj, objektoj, spertoj,…

  • Mensa malsano I

    - 22 Mar 2011 - 12 comments
    Laŭ klarigo de mia psikiatro, temas pri malbona konektkapablo de la neurotransmisiiloj en mia cerbo. Tio provokas deprimemon, kiu efektiviĝas je konkretaj ĉirkonstancoj. Verŝajne havas genetikan devenon, fakte, en unu branĉo de mia patra familio, kvankam neniu studis ekziston de deprimoj, almenaŭ oni memoras pri almenaŭ deko da sinmortigoj ekde la praavoj de mia patro. Laŭ konkludo de mia psikiatro, la "ekstera" kialo de miaj deprimoj, tio estas, la faktoro kiu akrigis la fiziologian deprime…

  • Ĉu mi kredas je Eŭropa Unio?

    - 01 Mar 2011 - 2 comments
    Eŭropa Unio ne estas afero de kredo, ne estas religio, sed afero de konscio pri aparteno al komunumo. Ĉu mi sentas min apartenanta al tiu komunumo? Mi vojaĝas tra Europo, kaj ĉie estas pli kaj pli da simileco, eĉ en multaj el la landoj de Eŭropa Unio ni uzas la saman monon, kaj la prezoj de la diversaj varoj estas jam preskau samaj, sed... mi ne kredas je Eŭropa Unio. Mi kredos, kiam ankau la komuna sociala politiko estos celo de Eŭropa Unio, kiam la strebo estos socioekonomie similigi la vivniv…

  • Intervjuo en la Hispana Nacia Radio / Entrevista en RNE

    - 11 Feb 2011
    Hieraŭ oni intervjuis min en la Hispana Nacia Radio. Auskultu ekde la minuto 15 Ayer me entrevistaron en RNE escucha a partir del minuto 15 www.rtve.es/mediateca/audios/20110210/esto-suena-aprendemos-esperanto-10-02-11/1013078.shtml

  • Halovena danĝera nudismumado...

    - 22 Nov 2010 - 2 comments
    Kiel fanatika nudisto, la unua afero, kiun mi faras alvenante hejmen estas demeti ĉiujn vestaĵojn kaj ĝui nudecon, almenaŭ private. Mia familio foje partoprenas, foje ne, sed tio ja estas kutima situacio en nia hejmo, do, la knabinoj tute ne miras ĉu paĉjo estas kun au sen vestaĵoj, kaj ili mem preferas esti nudaj hejme. Tiun tagon de haloveno (Halloween) mi estis nuda hejme, laboranta. Mia kunulino estis foririnta posttagmeze kun la infaninoj al iu porinfana festo. Je la oka vespere, pli ma…

61 articles in total