A Giridhar RAO's articles with the keyword: eduksistemo
-
Ganao forigos la anglan kiel lernejan instrulingvon
- 20 Oct 2015La ministro pri edukado en Ganao lastatempe anoncis, ke oni baldaŭ forigos la anglan kiel la instrulingvon en lernejoj. Laŭ novaĵraporto anglalingva , la ministro, profesorino Jane Naana Opoku-Agyemang, plejparte kulpigas la lernejan instrulingvon por la nekapablo de la edukitaj klasoj evoluigi la nacion. "Kiam ni forigos [la anglan kiel la instrulingvon] ni ŝanĝos la landon", ŝi deklaris. Interese, la ministro mem estas fakulo pri la angla kaj verkis multon pri afrika kaj ina literaturoj,…
-
Eduk-krizo minaco al nacia sekureco
- 05 Oct 2013Je la Internacia tago de senperforto okazis prelegaro en Hajderabado, Barato, danke al la diskutrondo Manthan ( anglalingve ). Inter la prelegantoj estis d-ro Ajai [aĝej] SAHNI ( anglalingve ), fakulo pri konflikt-mastrumado. Li parolis pri diversaj fontoj de perforto en aktuala Barato. Inter ili estis la malfortecoj de la barata eduksistemo. Jen kelkaj el tiuj malfortecoj diskutitaj en lastatempa referaĵo mia (Rao 2013; esperanta resumo ). La raportoj ASER . Laŭ ĉi tiu jara raporto, e…
-
La barakto lerni: nova edukraporto barata
- 30 May 2009Teamo de esploristoj verkis en 1996 "Publikan raporton pri la baza edukado" (angla akronimo: PROBE). Ili faris la saman enketon en 2006, en pli-malpli la samaj hindia-parolantaj regionoj de la lando, kaj trovis, ke unuflanke estis diversaj plibonigoj de la substrukturo de la eduksistemo, sed aliflanke, la kvalito de la edukado restas sufiĉe aĉa. La aŭtoroj lastatempe verkis artikolon (anglalingvan) pri la esplorlaboro . Pligrandiĝis la nombro de elementaj lernejoj; pli da lernejoj esti…
-
Kontraŭ-anglaj protestoj en Malajzio
- 08 Mar 2009Centoj da parolantoj de la malaja lingvo - plejparte islamanoj, laŭ unu raporto - protestis kontraŭ la uzo de la angla kiel la instrulingvo en lernejoj en Malajzio. Ses jarojn antaŭe, oni ekinstruadis la sciencon kaj la matematikon en la angla lingvo por plibonigi la anglalingvan kapablon de lernejanoj. Nun, taksante tiun paŝon malsukcesa, oni volis peticii la reĝon reveni al la instruado de tiuj lernobjektoj en la malaja lingvo . Temas, laŭ la datumbazo Ethnologue , pri 7,…
-
La angla en Srilanko - 2
- 12 May 2008Ŝajne konsentas la sinhala registaro kun la tamilaj ribeluloj (pri kiuj mi laste blogis ), ke suferas la ekonomio pro la manko de la angla. Jen, en alia artikolo (anglalingva) , detaloj pri altnivela registara iniciato srilanka kiu nomiĝas "La angla kiel vivrimedo". La celo -- havi dum la venontaj tri jaroj 50.000 "kamparajn gejunulojn" kun anglalingvaj kapabloj por labori en la informteknologia sektoro. Deklaras registara funkciulo, "La [anglalingva] nivelo en la eduksistemo estas mize…
-
La angla en Srilanko - 1
- 09 May 2008Unuflanke, la tamilaj malfederaciiĝantoj vidas la anglan kiel plian rimedon en la rezisto kontraŭ la sinhaloj . Diris tamila estro dum la jara kunveno de anglalingva kolegio, "Historie registaroj srilankaj faris edukadajn barilojn por malhelpi la progreson de la tamiloj. Tiu ĉi kolegio estas simbola kontraŭo al tiuj registaraj paŝoj." Laŭ la artikolo, ĝis la 1950aj jaroj, la instrulingvo por ĉiuj -- la sinhaloj, tamiloj kaj islamanoj -- estis la angla. Sed post la sendependiĝo de la brita…
Jump to top
RSS feed- A Giridhar RAO's latest articles with "eduksistemo" - Articles
- ipernity © 2007-2024
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter