Centoj da parolantoj de la malaja lingvo - plejparte islamanoj, laŭ unu raporto - protestis kontraŭ la uzo de la angla kiel la instrulingvo en lernejoj en Malajzio.
Ses jarojn antaŭe, oni ekinstruadis la sciencon kaj la matematikon en la angla lingvo por plibonigi la anglalingvan kapablon de lernejanoj. Nun, taksante tiun paŝon malsukcesa, oni volis peticii la reĝon reveni al la instruado de tiuj lernobjektoj en la malaja lingvo.
Temas, laŭ la datumbazo Ethnologue, pri 7,2 milionoj da parolantoj de la malaja en Malajzio mem. La anglalingva Vikipedio informas nin, ke la malaja estas la oficiala lingvo de Malajzio (kaj la oficiala skribsistemo estas la latina alfabeto). Sed la konstitucio ankaŭ "garantias la liberecon lernadi uzante aliajn lingvojn".
Kontraste, en Barato, preskaŭ nevideblas kaj neaŭdeblas la movadoj por gepatralingva edukado. Ĉiaokaze eĉ en la 80% de la registaraj lernejoj (kie la instrulingvo estas la ĉefa regiona lingvo), la kvalito de la edukado estas tiom malbona, ke apenaŭ gravas, ke la scienco kaj la matematiko estas instruataj en la gepatralingvo de la plimulto de la lernejanoj. Lastatempe, mi blogis anglalingve pri tiu trista situacio.
Cetere, mi nuntempe legas la bonegan esearon Imagining multilingual education: Languages in education and glocalization (2006), en kiu en la enkonduko la kompilintoj diras, ke
"Lernejoj, eĉ multlingvaj lernejoj, parte respondecas por la daŭrigo kaj reproduktado de tiuj ĉi lingvaj hierarkioj.... Ofte la lingvo de instruado en la mateno havas pli da prestiĝo ol la instrulingvo de la posttagmezo, ĉar oni kredas, ke infanoj estas pli atentemaj dum la unuaj kelkaj horoj de la ĉeesto." (pĝ. 31).
Ĉu iuj scias pri ekzemploj de tia ĉi lingva hierarkiigo?
Tamen, laŭ la raporto restas sufiĉe da apogo havi la anglan kiel la instrulingvon de la scienco kaj la matematiko. Lastatempa enketo montris, ke 58% de malajzianoj volis havi la anglan. La Malajzia federacio de dungantoj (Malaysian Employers Federation) lobiis forte por la angla lingvo kiel instrulingvo.
Do, klare, restas sufiĉe fortaj malsamaj opinioj pri la afero.
Sign-in to write a comment.