Tom Nylund's articles with the keyword: antisemitismo

  • La muftio de Jerusalemo: “Muzulmanoj devas mortigi judojn”

    - 24 Jan 2012
    En solenaĵo okaze de la 47-a datreveno de la fondiĝo de Fatah, la muftio de Jerusalemo klarigis ke muzulmanoj estas admonitaj mortigi judojn. Tio estis telesendita en palestina televido la 9-an de januaro: Parolanto en la Fatah-solenaĵo: “Nia milito kun la posteuloj de la simioj kaj porkoj (tio estas judoj) estas milito de religio kaj kredo. Longe vivu Fatah! [Mi invitas vin,] nia estimata Ŝejko.” La muftio Muhammad Hussein alvenas al la podio kaj diras: “Antaŭ…

  • Spektinda kaj spektenda filmo pri antisemitismo (anglalingva)

    - 12 Jan 2012
    Vere spektinda kaj spektenda anglalingva filmo pri antisemitismo: Tiu ĉi afiŝo estas publikigita en tri lokoj samtempe: miajpripensadoj.wordpress.com , Esperanto.com kaj Ipernity. Listo de ĉiuj artikoloj .

  • Vivi kiel judo en la sveda urbo Malmö

    - 10 Oct 2011
    Sekvas ia resumo/parta traduko de svedlingva artikolo pri la situacio de la judoj en la sveda urbo Malmö. La teksto povas esti ŝokiga por tiuj kiuj neniam aŭdis pri la situacio de Malmö. Mi faris la tradukon ĉar estas tute necese ke homoj sciiĝas pri la situacio. Jen ligilo al la svedlingva artikolo . Li piediras sur strato en Malmö. Li preterpaŝas la preĝejon Johanneskyrkan kie sidas tri junuloj. Kiam li preterpaŝas ilin, ili krias: ”Vivu Palestino!”. Li faras du pliajn paŝojn kaj la junu…

  • Fejsbuka milito: paĝo forigita – novaj jam aperis

    - 28 Mar 2011
    Mi ĝisdatigas tiun ĉi aritkolon laŭbezone. Hieraŭ mi publikigis peton raporti Fejsbukan paĝon kiu instigis al tria intifado kontraŭ Israelo kaj nun mi povas komuniki al vi ke tiu paĝo estis hodiaŭ matene forigita. Mi sukcesis vidi la paĝon antaŭ ol ĝi estis forigita kaj tiam preskaŭ 350 000 homoj estis klakintaj la butonon “Ŝati”. La nombro do kreskis per 10 000 post kiam mi publikigis la blogafiŝon. Skribante ĝin la nombro ja estis 340 000. Tiun batalon ni venkis, sed la milito ja…

  • Letero al amikoj de la palestinanoj

    - 07 Dec 2010
    Tiu ĉi artikolo estas skribita el norvega vidpunkto, sed malgraŭ tio la artikolo tute bone legeblas de ĉiuj. Kara amiko de la palestinanoj! Ni dum longa tempo sekvis la evoluon en la najbaraĵo de viaj amikoj kaj tial permesas al ni doni al vi kelkajn observojn kiujn ni faris koncerne ilian situacion. La palestinanoj bonŝance ne statas tiel malbone kiel certaj volas aserti. Ni ofte ekhavas la impreson ke viaj amikoj loĝas en la plej malbona najbaraĵo en la mondo. Estas evi…

  • Amiko de Israelo ne malamas palestinanojn

    - 30 Oct 2010
    En tiu ĉi blogo mi ĝis nun ĉefparte defendis la judan popolon kaj ĝian patrujon – Israelon. Kiel ĉiuj scias la judoj estas la plej persekutata popolo en la mondo. La celo de la fondado de Israelo en jaro 1948 estis krei sekuran havenon por la juda popolo – sekuran lokon kie la juda popolo estus povonta vivi en sekureco kaj trankvilo. Dum la jarmiloj la juda popolo estis trafata de multe da malamo. Hodiaŭ tiu ĉi malamo ĉefparte ne estas celata al la juda popolo sed al ĝia hejmlando Israelo. L…

  • Kritikado de Israelo kaj kontraŭjudismo

    - 01 Sep 2010
    Tradukita el la sveda: Israelkritik och antisemitism . La artikolo aludas al la sveda debato pri la Mezoriento, sed tio ne estas problemo ĉar la informoj aplikeblas tutmonde. En la sveda debato pri la Mezoriento iuj debatantoj estas foje akuzitaj esti kontraŭjudistoj. Multaj porpalestinaj debatantoj diras male ke porisraelaj aŭ judaj debatantoj utiligas la nocion kontraŭjudismo kiel batalilon por subfosi efektivajn argumentojn. Sveda Israelinformejo kompreneble opinias ke oni rajtas krit…

  • La demonecigo de Israelo

    - 29 Aug 2010
    Israelo estas ofte priskribita per la jenaj vortoj: Israelo malobservas internaciajn leĝojn. Israelo devus esti punita pro sia aĉa konduto. Israelo estas reĝimo. Israelo estas rasisma ŝtato. Israelo estas apartisma ŝtato (apartheid). Israelo estas nazia ŝtato. Sekvas kelkaj pripensadoj pri tiuj ĉi priskriboj: Oni fakte ne priskribas aliajn landojn per tiaj vortoj – nur Israelon. Tio estas malbonege, konsiderante ke Israelo estas la ununura demokratio en Mezoriento. Israelo…

  • La sekurecaj konsideroj de Israelo

    - 26 Aug 2010
    Parolante pri la konflikto inter Israelo kaj ties malamikoj oni devas konsideri la cirkonstancojn en kiuj Israelo estis kaj estas. La tuta konflikto devus esti unika. Neniu alia lando geografie tiel malgranda estis tiel multajn fojojn atakita de tiel multaj landoj. Israelo estis atakita en 1948, 1967 kaj 1973. Tiuj spertoj de Israelo postulis ke la lando devis fari aranĝojn rilatantajn al sekureco – samkiel ĉiu ajn alia lando farus estante en simila situacio. La unua severa…

  • Judoj kun ses brakoj

    - 20 Aug 2010
    Parolo de la hispana ĵurnalistino, skribistino kaj eksa politikistino Pilar Rahola. Kunveno en Barcelono kun cento da advokatoj kaj juĝistoj antaŭ unu monato. Ili kunvenis por aŭskulti miajn opiniojn pri la mezorienta konflikto. Ili scias ke mi estas hereza ŝipo en la ŝiprompiĝo de “soleca pensado” koncerne Israelon, kiu regas en mia lando. Ili volas aŭskulti min, ĉar ili demandas al si, se Pilar estas serioza ĵurnalistino, kial ŝi riskas perdi sian fidindecon defendante la fiulojn,…

  • Difino de kontraŭjudismo

    - 10 Aug 2010
    Tiu ĉi dokumento estas traduko de la dokumento “ Working Definition of Antisemitism (Difino de kontraŭjudismo) ” publikigita de Eŭropa Forumo de Kontraŭjudismo. La celo de tiu ĉi dokumento estas doni praktikan gvidadon por rekoni incidentojn, kolekti datumojn, subteni la laboron kaj la observadon de la leĝodonado koncerne kontraŭjudismon. La praktika difino: “Kontraŭjudismo estas certa percepto pri judoj, kiu povas esti esprimita kiel malamo kontraŭ judoj. Retorikaj kaj fizikaj e…

  • Francio: Koŝeraj butikoj vandalitaj

    - 05 Aug 2010
    La Unio de Judaj Studantoj en Francio (UEJF) komunikis dimanĉe ke svastikoj estis trovitaj la lastan ĵaudon sur la fasadoj kaj fenestroj de dekduo da koŝeraj butikoj en Parizo. Polica fonto en Parizo diris ke kvar naziaj svastikoj estis pentritaj per nigra markkrajono sur du butikoj, kaj ankaŭ sur la muro de juda lernejo kaj sur proksima konstruaĵo de la bulvardo Voltaire (kiu situas en la 11-a distrikto de Parizo). UEJF priskribas la incidenton kiel ”novan montradon de kontraŭjudis…