La Unio de Judaj Studantoj en Francio (UEJF) komunikis dimanĉe ke svastikoj estis trovitaj la lastan ĵaudon sur la fasadoj kaj fenestroj de dekduo da koŝeraj butikoj en Parizo.

Polica fonto en Parizo diris ke kvar naziaj svastikoj estis pentritaj per nigra markkrajono sur du butikoj, kaj ankaŭ sur la muro de juda lernejo kaj sur proksima konstruaĵo de la bulvardo Voltaire (kiu situas en la 11-a distrikto de Parizo).

UEJF priskribas la incidenton kiel ”novan montradon de kontraŭjudisma malamo”.

En oficiala eldiro pri la okazaĵoj post la atakoj, la urbestro Bertrand Delanoë diris: ”Mi estas zorgema esprimi mian emocion kaj mian indignon post la trovo de svastikoj sur la fasadoj de la bulvardo Voltaire. Tiaj agadoj, kiuj memorigas pri la plej mallumaj tempoj de nia historio, ne devus esti nepunitaj. En la nomo de Parizo, mi ripetas mian decidemon seninterrompe kontraŭbatali kontraŭjudismon, kaj defendi la valorojn de toleremo kaj respekto kiuj fondis la identecon de nia urbo.”

La atako kontraŭ la butikoj okazas nur kelkajn tagojn post ke pli ol du dekduoj da tomboj estis profanitaj en juda tombejo proksime de Strasburgo en nordorienta Francio. Fontoj raportis ke la tomboŝtonoj estis faligitaj kaj damaĝitaj kaj kovritaj de profanaĵoj.

Tio estis la dua fojo kiam tia incidento okazis en la regiono. En januaro, proksime 30 tomboŝtonoj estis vandalitaj en la sama tombejo, inklude 18 pentritaj de svastikoj kaj 13 faligitaj. La germana frazo “Juden Raus” (“judoj for”) estis skribita sur unu de la tomboŝtonoj. La vandaloj estis malkovritaj en la memortago de Holokaŭsto.

La atakoj en Parizo okazas post pluraj aliaj kontraŭjudismaj incidentoj raportitaj dum la plejlastaj semajnoj. Matene la lastan lundon, gepatroj kiuj alvenis por lasi siajn infanojn al la feria tendaro de la sinagogo B’Nai Shalom en Olney, Marilando, malkovris ke svastikoj kaj la vortoj “Arbeit Macht Frei” (laboro liberigas, la samaj vortoj kiuj estis en la ŝildo super la koncentrejo Aŭŝvico) kaj “Juden Raus” estis ŝprucigpentritaj laŭ la konstruaĵoj. Du loĝejoj en la proksimeco estis ankaŭ ŝprucigpentritaj de svastikoj.

Pli antaŭe en julio, eksplodo trafis la judan sinagogon en Malmö, Svedio, frakasante tri fenestrojn sed ne kaŭzis vunditojn. Tio okazis post alia eksplodo en la sama sinagogo du semajnojn antaŭe, denove sen vunditoj.

Traduko el la angla
France: Kosher Stores Vandalized

Tiu ĉi afiŝo estas publikigita en tri lokoj samtempe: miajpripensadoj.wordpress.com, Esperanto.com kaj Ipernity. Listo de ĉiuj artikoloj.