Sekvas ia resumo/parta traduko de svedlingva artikolo pri la situacio de la judoj en la sveda urbo Malmö. La teksto povas esti ŝokiga por tiuj kiuj neniam aŭdis pri la situacio de Malmö. Mi faris la tradukon ĉar estas tute necese ke homoj sciiĝas pri la situacio. Jen ligilo al la svedlingva artikolo.

Li piediras sur strato en Malmö. Li preterpaŝas la preĝejon Johanneskyrkan kie sidas tri junuloj. Kiam li preterpaŝas ilin, ili krias: ”Vivu Palestino!”. Li faras du pliajn paŝojn kaj la junuloj denove krias: ”Damna judo!”. Li plilongigas siajn paŝojn. Li preskaŭ kuras kiam la junuloj pliintensigas la retorikon: ”Subtenu Hitler!”.

Lia koro batas kiam li surpaŝas la straton Södra Förstadsgatan. Li rapide rigardas malantaŭen. Ne ŝajnas ke ili lin sekvas. Li daŭrigas sian piediradon.

Sur la strato Södra Skolgatan nigra BMW malakceliĝas. La pulso de li pliintensiĝas denove kiam li rimarkas ke la kondukanto kaj la pasaĝeroj rigardas lin. Unu el ili mallevas la aŭtopordan fenestreton kaj krias: “Fucking judo!”.

Pri kiu temas? Temas pri la rabeno de Malmö, Shneur Kesselman. Dum liaj ses jaroj en la sveda urbo Malmö li spertis ĉirkaŭ 70 incidentojn. Oni ĵetis pomkernujojn kaj malplenajn boteletojn sur lin. Oni lin ĉikanadis en aŭtobuso. Homoj kraĉis al li.

- Mi ne volas troigi. 70 incidentoj estas mia takso sen troigi, klarigas Kesselman.

Li bone parolas la svedan, kun usona elparola nuanco.

- Mi partoprenis je lingvokurso por enmigrintoj. Ĝi estis bona.

Kesselman elkreskis en la usona urbo Detrojto. Kiel 25-jara li translokiĝis al Malmö por labori kiel rabeno. La juna rabeno ne estis preparita kiam li la unuan fojon fariĝis celtabulo por la malamo kontraŭ judoj de la stratoj de Malmö.

- Fakte tio okazis ĉe la policejo. Viro sur la trotuaro kraĉis grandan kraĉaĵon antaŭ min. Lia vizaĝesprimo estis plena je malamo.

Pludaŭris la insultaj vortoj dum la sekvaj monatoj.

- Unue mi ne estis preparita akcepti ke tiel estas en Malmö. Vi scias, se oni ne agnoskas ion tio ne ekzistas. Mi neniam raportis al la polico.

Kesselman ŝanĝis opinion. Tio kion li spertas nun fariĝas afero por la polico.

“…viro sur la strato Föreningsgatan krias “Longe vivu Hamas!” al rabeno Kesselman…”

“…kiam la rabeno estas en la centra stacidomo de Malmö li estas nomita “damna judo” de du 20-jaraj viroj…”

“…la rabeno de la sinagogo promenas kun siaj du infanoj sur la strato Pildammsvägen en la direkto al la urba teatro. Tiam aŭto preterveturas. La pasaĝero mallevas la fenestreton kaj krias en la araba “jahud!” (judo) kaj la aŭto pluen veturas…”

La malamo kontraŭ judoj en Malmö fariĝis evidenta kaj nedezirata parto de la komerca marko de la urbo. Dum la bombadoj de la Gaza-strio en 2009 fare de Israelo, manifestacio kun israelaj flagoj sur la urboplaco estis atakita per boteloj, ovoj kaj raketoj. Per kriadoj kiel “damnaj judoj!” oni igis la partoprenantojn fuĝi.

La imamo Saeed Azam proponis ke oni starigus komunuman forumon por dialogo, grupon kun reprezentantoj de judoj, muzulmanoj kaj aliaj malplimultoj por plifaciligi la kunvivadon.

- En Malmö troviĝas problemoj inter judoj kaj muzulmanoj, diras la imamo.

Shneur Kesselman ne scias ĉu la forumo por dialogo malpligrandigus la fluon de rasistaj vortoj de insulto kaj minacoj kontraŭ li.

- Mi tre deziras kredi tiel… Profundaj kontraŭjudaj ideoj esprimiĝas sur la stratoj de Malmö. Tio postulas grandan laboron en la lernejoj.

Ĉio en la vivo en Malmö de la rabeno ne estas nigra. Kelkaj jaroj post kiam li finis la lingvokurson por enmigrintoj Kesselman veturis per trajno. Iu vokis lin. Li vidis grupon da arabaj viroj kaj liaj defendomekanismoj aktiviĝis, sed estis nur palestina eksa kursano kiu volis saluti.

Ambaŭ viroj ridetis al unu la alia en la trajno.

- Tiel povas iam esti. Mi esperas ke ĉiam povus tiel esti.

Tiu ĉi afiŝo estas publikigita en tri lokoj samtempe: miajpripensadoj.wordpress.com, Esperanto.com kaj Ipernity. Listo de ĉiuj artikoloj.