Hans-Georg Kaiser's articles with the keyword: Cezar-poemotraduko

  • Henriko Heine: Frenezemo (rimpoemotraduko)

    - 23 Aug 2013
    Knalenmetoj
    Henriko Heine Frenezemo Stultaĵojn mi faris, stultaĵojn dum vag'. Stultaĵojn plu mi eĉ faris. Mi faris ilin dum nokt' kaj tag', la noktaj eĉ pli barbaris. Mi faris ilin sur ter' kaj mar', ekstere, krome hejme. Mi faris multajn kaj eĉ kun mensklar', kaj tiujn plej stulteme. Heinrich Heine Narretei Torheiten begangen, Torheiten gemacht, ich mache deren noch immer. Ich hab sie gemacht bei Tag und Nacht, die nächtlichen waren weit schlimmer. Ich hab sie ge…

  • Jozefo de Kverkvilaĝo: Nokte (rimpoemtraduko)

    - 30 Oct 2011
    Luno surbranĉa (suspekta hela objekto)
    Jozefo de Kverkvilaĝo Nokte Mi migras tra la noktkviet', Aperas kaŝe laŭ sekret' La lun' el nigra nubkovrilo. Kaj jen kaj jen en val' Vekiĝas najtingal'. Kaj sekvas ree griz', trankvilo. Ho vi, mirinda noktkantad': Riverplaŭdado for de l' pad'. Jen mornaj arboj kun susuro, Konfuzas pensojn ĝi. Freneze kantas mi, Kvazaŭ mi vokus en sonĝspuro. tradukis Hans-Georg Kaiser PS: Eichendorff = Kverkvilaĝo. Nomo, kiu estas kiel kreita por la naturebria poeto. Joseph…

  • Emily Dickinson: Nerimarkeble kiel ĉagreno... (poemtraduko)

    - 27 Aug 2010
    Vespera lumo ĉe lago (pentris Cezar)
    http://cezartradukoj.blogspot.de/2013/07/emily-dickinson-nerimarkeble-kiel.html Emily Dickinson Nerimarkeble kiel ĉagreno forglitis la somero mallaŭte - Tro nerimarkeble eĉ por la ŝajn' de malfidelo - Distilaĵo el kvieto, duonlumo kiu falas longe. Naturo, kiu posttagmeze kontemple vizitas sin mem - Frue krepuskiĝis - la mateno brilis fremde - Jen gracilo, tiom ĝentile akra, kvazaŭ gasto, kiu softe urĝas nin - sen kia ajn kilspuro kaj sen fl…

  • Ringelnac: La plumo (rimpoemotraduko)

    - 22 Mar 2013
    hipopotamo
    http://cezartradukoj.blogspot.de/2012/04/joachim-ringelnatz-la-plumo-poemo.html Joachim Ringelnac La plumo Plumeton plaĉis flugprogram', sursable jen hipopotam'. "Mi ĝin vekos!" la plumo vokis; volonte ĝi iun provokis. Ĝi do tiklis kun obsedo la dikhaŭtulon sur la ledo. La best' la buŝon ne plu bridis, ĝi monstre sur la sablo ridis. trad. Donjo & Cezar Joachim Ringelnatz Die Feder Ein Federchen flog ü…

  • F. Hölderlin: Duono de l' vivo (rimpoemtraduko)

    - 20 Oct 2014
    Hölderlin
    Friedrich Hölderlin Duono de l' vivo Per flavaj piroj pendas kun ar' de ruĝaj rozoj terpec' sur la lag'. Graciaj cignoj, ebriaj de kisoj vi trempas vin en akvon sanktan kaj sobran. Ho ve! De kie mi, se vintros, florojn prenu, sunbrilojn do kaj ombrojn de l' tero? Jen muroj nur, senvorta frid', envente klakas la flagoj. trad. Hans-Georg Kaiser Friedrich Hölderlin Hälfte des Lebens Mit gelben Birnen hänget…

  • Ret Marut: ? (rimpoemtraduko )

    - 11 Jun 2013
    Ret Marut ? Vian jupon levu, in', montru viajn surojn, rekta bukla stratulin', donas vi plezurojn. Iras tien, tien ĉi. Haltu, kara mia. Iru ni, mi pagas pli, pli ja ol alia. Via korpo os sen uz', nur ĝojigu min. Ridu al mi por amuz', trinku de la vin'. Mankaresu, kara, min frunte kun rid' kaj favor'. Ĉu vi jam divenas ĝin, kial mi pagas vin per or'? tradukis Hans-Georg Kaiser Ret Marut ? Mädel raff' die Röckelein, Raff' sie bis zur Wade;…

  • Ringelnac: Dormetkanto (rimpoemtraduko)

    - 23 Oct 2014
    Foto de bebo (kuracistofoto)
    Joachim Ringelnac Dormetkanto Ĉu do poteton? Ĉu do trinkpeton aŭ kolbaspreton? Ek, kapklineton! Ele malicas tiu nokt' fridfremda al ni, manojn faldu, sciu, la ĉemizon kisas Di'. Dormu ci, estas mi panjo via, mem mi lacas kiel vi. Ne plu kriu! Sensciu – Nescieme estu vi – Aŭdu kusene: Ĝi spiras laŭ vi. Ringenatz Schlummerlied Will du auf Töpfchen? Fühlst du ein Dürstchen? Oder ein Würstchen? Senke dein Köpfchen. Draußen die schwarze, kal…

  • Ringelnac: Logiko (rimpoemtraduko)

    - 10 Apr 2012
    Ringelnatz: Logiko - Logik
    Joakimo Ringelnatz Logiko En frida nokt' sub steloklar' jen drivis apud Norderney svahila nigra lipohar', je l' tria hor' laŭ ŝip' kun gaj'. Jen mankas ja pri kelko klar'! Pro kio drivas laŭ konstat' en nokt' svahila lipohar' – je l' tria hor' ĉe l' Kategat'? tradukis Hans-Georg Kaiser PS: Norderney, prononcu: Nordernaj (XxX) Kattegatt, prononcu: Kategat ((XxX) Ringelnatz Logik Die Nacht war kalt und ster…

  • Ringelnac: Ĉie estas miroland' (rimpoemtraduko)

    - 10 Apr 2014
    Ringelnatz: Ĉie estas miroland'
    Joachim Ringelnac Ĉie estas miroland' Ĉie estas miroland'. Ĉie vivo estas. Ĉe mia onklin' en ŝtrumpruband' ĝi ie apude nestas. Ĉie estas malhelec'. Idoj patroj iĝas. Eĉ nur moment' sufiĉas, kaj jam mortas io je pec'. Ĉie estas eternec'. Se vi spiris al limak', ŝrumpas ĝi endome. Sed limako en konjak' vidas musfantome. tradukis Hans-Georg Kaiser Joachim Ringelnatz Überall ist Wunderland Überall ist Wunderland. Überall ist Leben. Be…

  • Bertolt Breĥt: La anakronisma procesio aŭ Freedom kaj democracy (1947)

    - 10 Apr 2012
    Aĉeti liberon
    Bertolt Breĥt Anakronisma procesio aŭ Freedom kaj democracy (1947) En printempgermana land' el cindro kaj ruina vand' provis verdi jam betul' delikate en angul'. Jen el sudo kaj elvale venis kote karnavale, balotara procesi'. Du tabulojn portis ĝi. Truaj pro la vermpiknikoj tre paliĝis la indikoj. Diveneblis tio ĉi: Freedom kaj democracy. Sonoriloj nun sen finoj, La vidvinoj, fianĉinoj, orfoj, lamaj, kaj tremant' – gapis mire ĉe la rand'. Surdan la blindul' d…

  • Frederiko Dürrenmatt: Tio, kio eblas (el Justico) / Friedrich Dürrenmatt: Das Mögliche (aus Justiz)

    - 17 Jul 2010
    Groto, monstro, diablo, fotisto (bonvolu elekti mem)
    http://cezartradukoj.blogspot.de/2013/07/frederiko-durrenmatt-tio-kio-eblas.html Frederiko Dürrenmatt Tio, kio eblas Tio, kio eblas, estas preskaŭ senfina, la realo estas severe limigita, ĉar tamen nur unu el ĉiuj ebloj povas fariĝi reala. La reala estas nur precipa kazo de tio, kio eblas, kaj tiel ankaŭ alie pensebla. El tio sekvas, ke ni devas transpensi la realan, por avanci al tio, kio eblas. tradukis Cezar el "Justico"…

  • Charles Bukowski: Laboristoj (poemotraduko)

    - 08 Apr 2014
    Charles Bukowski: Laboristoj (poemotraduko)
    http://cezartradukoj.blogspot.de/2014/04/charles-bukowski-laboristoj.html Charles Bukowski Laboristoj Ili ĉiam ridas pri io, ili eĉ tiam plu ridas, se trabo falas malsupren kaj frakasas vizaĝon aŭ kripligas korpon; eĉ, se la okuloj en la malhela lumo danĝere paliĝas, ili plu ridas, sulkaj kaj eluzitaj, tro frue oldiĝintaj - ili faras eĉ el tio ŝercon. Viro aspektanta kvazaŭ sesdekjara, diras al vi, ke li aĝas tridek du jarojn, kaj poste i…

  • Patrizia Cavalli (poemtraduko, sen titolo)

    - 20 May 2010
    Esti kun si mem / Patricia Cavalli
    http://cezartradukoj.blogspot.de/2013/07/patrizia-cavalli-prozpoemo-sen-titolo.html Patrizia Cavalli Esti atetstanto de si mem, ĉiam en la propra societo neniam malŝarĝite lasite sola ĉiam devi aŭskulti sin ĉe ĉiu fizika kemia kaj spirita okazaĵo, tio estas la granda defio la punpago, la aĉa afero. tradukis Cezar el: La plej belaj tagoj, elektitaj poemoj de 1974 ĝis 200 Patrizia Cavalli Zeuge seiner selbst zu sein, immer in eigen…

  • Erich Jooß: La kato (poemotraduko)

    - 19 May 2010
    hedero
    http://cezartradukoj.blogspot.de/2013/07/erich-joo-la-kato-prozpoemtraduko.html Erich Jooß La kato La ŝaŭmo en la bierglasoj firmsekiĝis. Sur la folioj de la hedero kuŝas polvo. De la danchalo blovas muziko ĉi tien. Lante transŝoviĝas la nubobildoj. Kato promenas trans la tablojn en la internon de mia pensoj. tradukis Cezar el: Ĉar la koro estas ja birdoplumo. Poemoj Erich Jooß Die Katze Der Schaum in den Biergläsern…

  • Mokema poezio el neoficiala Ĉinio (prozpoemtradukoj kaj kantotradukoj de diversaj ĉinaj artistoj)

    - 16 Mar 2013
    simio, masko
    Mi estas pakaĵeto de markocigaredoj En trinkkantoj kaj interretaj poemoj ĉinaj artistoj mokas kritike la socion. La ĉinaj gazetoj estas plu laŭtparoliloj de la gvidanta partio. Sed tie, kie regas tro rigida cenzuro, ĉagreno kaj malkontento uzas aliajn vojon por esprimi sin. Li Wei, poeto el Tianjin Eltiraĵo el la poemo: "Mi aŭ simio" Por preni la ŝarĝon de la nacio, de la po…

  • Bulat Okudshava: Meznokta trolebuso - Mitternachtstrolleybus - The Midnight Trolley Bus (poemtraduko /Gedicht)

    - 04 Sep 2009
    trolebuso
    http://cezartradukoj.blogspot.de/2013/08/bulat-okudsava-meznokta-trolebuso.html Bulat Okudŝava Meznokta trolebuso En Moskvo mi faru do kion, se ĵus la despero min hantas malhele? Mi iras tra pluvo ĝis la trolebus', al la lasta, al blua. Movate ĝi iras tra mar' de beton' bulvarde ĝi ĵetas la ankron, akceptas ja ĉiun, kaj glutas per mon' ĉagrenon, ĉagrenon. La trolebuspordoj fermiĝas kun saĝ', forbaras la nokton kaj fridon. Ronronas m…

  • Georg Bydlinski: Plenluno - Vollmondnacht (prozpoemtraduko)

    - 15 May 2010
    Plenluno
    http://cezartradukoj.blogspot.de/2013/07/georg-bydlinski-plenlunnokto.html Georg Bydlinski Plenlunnokto Dormema espero, ke Luno restos kiel lumspecimeno en la kurteno – kaj ankoraŭ eĉ tiam kiam la infano fine endormiĝis – ke ĝi heligos la sonĝojn tiel, ke neniu monstro nerimarkate povas alŝteliĝi. tradukis Cezar el la poemaro : "La espero veturas nigre". Georg Bydlinski Vollmondnacht…

  • Heinz Kahlau: Literaturfabrikado - Literaturbetrieb (prozpoemtraduko)

    - 12 May 2010
    B.Traven-diraĵo: The creative person should have no other biography than his works. / Kreiva persono devus havi neniun alian biografion krom siaj verkoj.
    http://cezartradukoj.blogspot.de/2013/07/heinz-kahlau-literaturfabrikado.html Heinz Kahlau Literaturfabrikado Ili verkas librojn pri la demando, kial ili verkas ion; sed dum la skribado de libroj pri verkoj ili mem verkas tute nenion. tradukis Cezar Heinz Kahlau Literaturbetrieb Sie schreiben Bücher über die Frage, warum sie Bücher schreiben, und lassen beim Schreiben der Bücher über die Bücher das Schreiben von Büchern bleiben…

  • Heinz Kahlau: Mi amas vin / Ich liebe dich (prozpoemtraduko)

    - 05 May 2010
    Ni amas nin - We love each other
    http://cezartradukoj.blogspot.de/2013/06/heinz-kahlau-mi-amas-vin-prozpoemo.html Heinz Kahlau Mi amas vin Mi amas vin signifas ankaŭ: Venu, gedormu kun mi. Ĝi povas signifi ankaŭ: Lasu nin havi infanojn. Mi amas vin. Mi estas tre volonte ĉe vi. Lasu nin esti kune ĝis la entombiĝo. Mi amas vin signifas ankaŭ: Estu bone al mi, faciligu la vivon al mi, kiun mi ne majstras. Se mi estus sola, mankus al mi la kuraĝo. Mi amas vin,…

  • Heinz Kahlau: Ŝirmate - Geborgen (prozpoemtraduko)

    - 11 May 2010
    Flameto de ruĝa kandelo en lanterno
    http://cezartradukoj.blogspot.de/2013/07/heinz-kahlau-sirmate-prozpoemtraduko.html Heinz Kahlau Ŝirmate Ĉiam, mia kara, vi traktas min kiel malgrandan flamon. Atenteme vi tenas viajn manojn super mi Se vi spiras mallaŭte, vi silentas zorgeme. Sed kial nur vi scias tion, mia kara? tradukis Donjo & Cezar Heinz Kahlau Geborgen Immer, meine Liebe, gehst du mit mir wie mit einer kleine Flamme um. Vorsichtig hältst du…

  • Heinz Kahlau: Germanio - Deutschland (prozpoemtraduko)

    - 11 May 2010
    Heinz Kahlau, germana  poeto
    http://cezartradukoj.blogspot.de/2013/07/heinz-kahlau-germanio-car-mi-estas.html Heinz Kahlau Germanio Ĉar mi estas naskita en Drewitz, estas io, kio persekutas min dum mia tuta vivo: nome, ke mi estu germano, bona germano ... Mi lernis, kion oni parolis hejme, pli poste eĉ legi kaj skribi, do la germanan, sed krome oni eĉ devigis min pensi kaj senti nur germane, kiel germano de granda Germanio. Tiam Germanio estis kaputa, antaŭ ol mi plenkreskiĝis, kaj tiel veni…

  • Heinz Kahlau: Averto al C. - Mahnung an C.

    - 11 May 2010
    sunprotektiloj - Sonnenschirme
    http://cezartradukoj.blogspot.de/2013/07/heinz-kahlau-averto-al-c.html Heinz Kahlau Averto al C. Traktu vin zorgeme, vi povas ekzisti nur unufoje kaj ankaŭ nur mallonge - oni ne foruzu vin kiel krudmaterialon. Vi ne estas produkto. Retiriĝu el la statistiko, vi estas grava. Konservu vin, evitu la duran, rifuzu la superfluaĵojn. Donu vian respondon mem. Mem metu viajn demandojn, gardu vin, vi ekzistas nur unufoje. tradukis Cezar Heinz Kah…

  • Heinz Kahlau: Tago kiel miraklo - Ein Tag wie ein Wunder (prozpoemtraduko)

    - 11 May 2010
    Bela revo - schöner Tagtraum
    http://cezartradukoj.blogspot.de/2013/07/heinz-kahlau-tago-kiel-miraklo.html Heinz Kahlau Tago kiel miraklo Neniu volis scii ion de mi. Mi povis iri al tiuj, kiuj konstruis domojn, kiuj plukis fruktojn, kiuj ludis kun la infanoj. Ĉe ĉiu el ili mi povis fari ion. Neniu volis vidi mian identigilon. Neniu volis scii, kiel mi opinias ion. Kaj vespere mi rajtis silenti, aŭ kanti, aŭ rakonti ― laŭ mia plaĉo. Mian nomon ili ne sciis. Mia hejmlando ne l…

  • Heinz Kahlau: Inkubo (prozpoemtraduko)

    - 11 May 2010
    Cezar: inkubo
    http://cezartradukoj.blogspot.de/2013/07/heinz-kahlau-inkubo-prozpoemtraduko.html Heinz Kahlau Inkubo Mi sonĝis pri viro, kiu forsegis pecon de sia propra kapo por adaptigi ĝin por servoĉapo De lia ĝemado mi vekiĝis. Heinz Kahlau Alp Ich träumte von einem Mann, der ein Stück von seinem eignen Kopf absägte, um ihn für eine Dienstmütze passend zu machen. Von seinem Stöhnen erwachte ich.

  • W.H. Auden: Beerdigungsblues (Reimgedichtübersetzung)

    - 24 Jul 2013
    sinjorino Ŝtekl (foto)
    W.H. Auden Beerdigungsblues Stoppt all die Uhren, und weg das Telefon. Dem Hund saftige Knochen, von ihm keinen Ton! Klaviere sollen schweigen. Trommelt leis Den Sarg hinaus. Laßt ein den Trauerkreis. Lasst Flugzeuge stöhnend schwirren in der Not, Schreiben in den Himmel den Satz: Er ist tot. Bindet den Tauben Kreppschleifen um den Kragen, Lasst Polizisten schwarze Handschuhe tragen. Er war mein Norden, Süden, Ost und West, Arbeitswoche und das Sonntagsfest, Gespräch,…

  • Heinz Kahlau: Moritat - Kanto pri terura afero (prozpoemtraduko)

    - 07 May 2010
    mezepokecaj muzikistoj:  La Korvofratoj
    http://cezartradukoj.blogspot.de/2013/07/heinz-kahlau-kanto-pri-terura-afero.html Heinz Kahlau Kanto pri terura afero Kiun ĝenas, ke mi uzas por la pensado ne lian, sed mian kapon, tiu provu pensi - eble dum tuta tago - kun mia kapo. Sed unu aferon ankaŭ tiukaze mi ne transprenus por li: la respondecon. PS: Mi scias, ke estas vireca ago traduki tiel, sed ankaŭ en la germana lingvo estas tiel, kion fari? Ŝajne mi devas traduki kun 'li', kvanka…

  • Heinz Kahlau Pri maltrankvilo - Über Unruhe (prozpoemtraduko)

    - 06 May 2010
    vojo en la botanika ĝardeno de Altenburg
    http://cezartradukoj.blogspot.de/2013/07/heinz-kahlau-pri-maltrankvilo.html Heinz Kahlau Pri maltrankvilo Kia ajn estos la vojo, kia ajn la loko, kiu estas forlasata, kia ajn la loko, kiu estu atingenda: Unu homo estos, kiu volos pli ol ĉiuj aliaj. Unu homo estos, kiu portos la maltrankvilon, devigintan al la ekiro, kiu prenos ĝin kun si, kien ajn iras. tradukis Cezar Heinz Kahlau Über Unruhe Wie immer der Weg sein mag…

  • Heinz Kahlau: Neid - Envio (prozpoemtraduko)

    - 06 May 2010
    Ora Patrolanda Ordeno pro Merito (GDR) / Vaterländischer Verdienstorden in Gold ( DDR)
    http://cezartradukoj.blogspot.de/2013/07/heinz-kahlau-envio-prozpoemtraduko.html Heinz Kahlau Envio Vin ili ne invitos al la granda festbankedo. Al vi ili ne fiksos ordenon kaj ne parolados. Al vi ili ne skuos manon, ŝultron ne frapos. Vi faris ĝin, tiel mi aŭdas ĉiuokaze, verŝajne pli bone. Heinz Kahlau Neid Dich werden sie nicht einladen zum großen Festessen. Dir werden sie keine Orden anheften und keine Reden halten…

  • Heinz Kahlau: Kontraŭdiro (prozpoemtraduko)

    - 05 May 2010
    ciklopo
    http://cezartradukoj.blogspot.de/2013/07/heinz-kahlau-kontraudiro-prozpoemtraduko.html Heinz Kahlau Kontraŭdiro Jes ja! ----------Kahlau! Jen tio. Ĉi tio jam estus io: Esti naskita kiel giganto. Ŝovi ĉion flanken, kio volus pli malgrandigi vin per amo kaj laŭdo. Mem vi spertus ĉiujn viajn fortojn kaj krizojn. Sed al tiu ĉi mondo vi estus tio, kion ĝi dekomence timas: Kreanta monstro, moroŝanĝulo, ciklopo. PS: http://eo.wikip…

  • Nikolao Kurzens (1910 -1958) Ĉu tio do - la vivo?

    - 21 Apr 2010
    Deziro kaj vivo / Kurzens: Ĉu tio do - la vivo?
    http://cezarmuziko.blogspot.de/2013/07/nikolao-kurzens-1910-1958-cu-tio-do-la.html Enskribo sur tomboŝtono SENFINAN SOPIRAS LA ARDA DEZIRO NUR FINIĜANTAN KONCEDAS LA MALLONGA VIVO fotis kaj tradukis Cezar *** Nikolao Kurzens Ĉu tio do - la vivo? Ne, ne, ankoraŭ io devas veni. Ankoraŭ devas fajri vera tago, ankoraŭ devas nigri nigra nokto - ne povas ja de grizo ĉio pleni. Cu vere nur por nin al tombo treni, ĉu vere…

  • Georg Weerth: Ĉe l' nigra marĉo estas dom'! (rimpoemotraduko)

    - 24 Jul 2013
    montpado kun feria domo (Bergpfad mit Ferienhaus)
    Georg Weerth 1822-1856 Ĉe l' nigra marĉo estas dom'! Ĉe l’ nigra marĉo estas dom’! Frosttremis tie vintre hom’, li frostis ne en sekva jar’, sinkinte jam sur mortuloĉar’. Ĉe l’ nigra marĉo apud dom’ frostmortis Jan, oldula hom’, je l’ pord’ sin turnis kun blanka mien’, li ne konsciis eĉ pri la sven’. Li mortis. Sur l’ neĝ laŭ kapreol’ la tag’ eksaltas pro petol’. "Bonan matenon, Jan ! Bonan matenon, Jan !" Jan ne salutas eĉ per man’. Sonoriloj eks…

  • Fernando Pessoa: La muziko, ja la muziko... - Die Musik, ja die Musik... (prozpoemtraduko)

    - 10 Apr 2010
    Almada:  Poeto Pessoa
    http://cezartradukoj.blogspot.de/2013/07/fernando-pessoa-la-muziko-ja-la-muziko.html Fernando Pessoa La muziko, ja la muziko.. La muziko, ja la muziko… Supraĵa pianoludado el alia teretaĝo … Tamen muziko, muzik' … Tio, kio logas el ĉiu homa estaĵo plorojn. Tio, kio turmente ĝenas la trankvilon kaj postulas ankoraŭ pli grandan trankvilon … La muzik' … Piano super mia kapo Kaj iu, kiu ludas aĉe sur ĝi... Tamen estas muziko … Ha, kiom da infanaj tempoj mi havis…

  • Johano R. Becher: Alte super la urbo (rimpoemtraduko)

    - 25 Jul 2013
    turhorloĝo
    Johano R. Becher Alte super la urbo En la kafej' „Jen super la lok'“ Apud la tur' Ĉe la ora cifera blok' Sidis amopar' Kun manten'. Li rigardis sen vort,' Kaj la in' kun kompren'. En la kafej' "Jen super la lok'" En nuboj ĉe l' Sun' Sur la rok' Kuras la vojoj for Tra la land', Poploj staras ĉe l' vojorand'. Vastas la mond', Blovanta al for'. Apud la tur' Kun la tempo el or' Sidis amopar' kun manten'. Ŝi rigardis sen vort' - Kaj la vir' kun kompren'.…

  • J.R. Becher: Germanio, funebro mia (Deutschland, meine Trauer), poemotraduko

    - 07 Aug 2010
    Himmel, du mein blauer...
    http://cezartradukoj.blogspot.de/2012/11/johano-r-becher-germanio-funebro-mia.html Johano R. Becher Germanio, funebro mia (1947) Mi, patruj', funebras, nova Germani'. La ĉiel' celebras bluon, ĝojas mi. Iam oni diros, pro fifam' pri ĝi, glorokanton verkis jen poet' al ni. Volis li alarmi: Unuiĝu vi! Kaj por pri vi larmi, disa Germani'... La ĉiel' celebras pacon nun al ni. Mi, patruj', funebras, tamen ĝojas mi…

  • Reiner Malkowski: Horloĝoj / Uhren (prozpoemotraduko)

    - 27 Oct 2012
    Ĉaŭdefona horloĝo por infanecaj esperantistoj, kiuij ankoraŭ kredas pri Sankta Nikolao
    http://cezartradukoj.blogspot.de/2013/05/reiner-malkowski-horlogoj.html Reiner Malkowski Horloĝoj En la infaneco ili estis enmiksiĝo. Preskaŭ ĉiam ili montris finon de io, malofte komencon. Ricevinte la unuan propran horloĝon, mi estis fiera dum tago. Tiam mi ne plu portis ĝin. Tiel mi defendis min instinkte kontraŭ la forpeliĝo el la paradizo. Pli poste mi gloris min pri mia ĝustatempa akurateco. Je manartiko tiktakis ilo, per kiu mi kontrolis mian memest…

  • Henriko Heine: Amata, ni sidis kune (rimpoemtraduko)

    - 07 Apr 2012
    Luno
    Henriko Heine Amata, ni sidis kune Amata, ni sidis jen kune, intime en boat'. Ni nokte drivis mallume sur vasta akvostrat'. Fantominsulo tre bela sublune dormis en tranc'. Jen kanto kara, hela, ondada nebulodanc'. Jam sonis eĉ pli kare, plaŭdetis la ondad'. Ni preterdrivis surmare sur trista nia pad'. tradukis Hans-Georg Kaiser Heinrich Heine Mein Liebchen, wir saßen beisammen Mein Liebchen, wir saßen beisammen, Traulich im l…

  • Henriko Heine: Demandoj (prozpoemtraduko)

    - 29 Apr 2014
    Heinrich Heine: Fragen
    cezartradukoj.blogspot.de/2013/08/heinrich-heine-demandoj-prozpoemo.html Henriko Heine Demandoj Ĉe l' maro, ĉe l' trista nokta maro Staras junulo-viro, Kun veplena brust', kun duboplena kapo, Kaj kun mornaj lipoj demandas la ondojn: "Ho solvu l' enigmon de l' vivo, La praan turmentantan enigmon, Pri kiu cerbumis jam kelkaj kapoj, Kapoj hieroglifĉapelaj, Kapoj kun turban' aŭ nigra biret', Perukokapoj kaj miloj da pliaj Povraj ŝvitantaj homokapoj…

  • Henriko Heine: Ilzo - Ilse / tradukis L.L. Zamenhof

    - 24 Jul 2009
    Rivereto Ilzo en Harc-montaro (Ĉu vi vidas la vizaĝon de Ilzo?)
    http://cezarkulturo.blogspot.de/2013/08/heinrich-heine-ilzo-tradukis-zamenhof.html Heinrich Heine Ilzo 1. Mi estas princino Ilzo, La Ilzenŝtejna reĝino; Envenu en mian kastelon, Ni ĝuos feliĉon sen fino. 2. Mi vian kapon freŝigos Per mia ondo serena, Vi vian doloron forgesos, Junulo tro zorgoplena. 3. En miaj blankaj brakoj, Ĉe mia brusto la varma, Trankvile vi kuŝos kaj revos Pri bildo fabela kaj ĉarma. 4. Mi kisos vin k…

  • Henriko Heine: La rondo sidante ĉetable - Am Teetisch

    - 24 Jul 2009
    Heine: Sie saßen und tranken am Teetisch
    http://cezartradukoj.blogspot.de/2012/04/henriko-heine-la-rondo-sidante-tetable.html Henriko Heine La rondo sidante tetable... La rondo sidante tetable parolis pri l' am' kun prudent', la viroj science afable, la damoj subtile kun sent'. La amon deziras platona la magra kortegist'. Post: "Ha!" la edzino moksona ridetas nur kun persist'. Fraŭlinon pastro instruas: "Ĉe am' ne estu krudec', ĉar tio la sanon detruas." Ŝi lispas: "Ho, jes?" kun de…

  • Franz Hodjak (postnaskito al Bertolt Breĥt ): Telegramo en la postmondon

    - 10 Aug 2016
    telegramo
    Franz Hodjak (postnaskito al Bertolt Breĥt) Telegramo en la postmondon Kiu parolas ĉi tie pri indulgo kaj tiel plu? La ŝarĝo de la ordenoj logas el la brusto de tempo al tempo ĝemon tra la gorĝo fluas malsupren alkoholo la kuŝbenkoj staras en la plej favora angulo al la suno neniu venteto moviĝas neniu fingro la rigardo koncentriĝas al sambuka arbusto, gazetoj, cementsakoj, kaj al la propra ventro neniu necerteco, neniu tikado per la okulharoj…

  • Erik Pac': Kaŭzoj (prozpoemtraduko)

    - 16 Apr 2014
    Interparolo sen interkompreno
    Erik Pac' Kaŭzoj „Ĉar ĉio ĉi ne helpas Ili faros ja tamen tion, kion ili volas Ĉar mi ne volas bruligi miajn fingrojn ankoraŭfoje Ĉar oni nur ridos: Ĝuste vin ili atendis Kaj kial ĉiam mi? Neniu dankos tion al mi Ĉar tion neniu plu vere komprenas ĉar la afero aĉiĝos en la plej bona kazo eĉ pli. Ĉar ĉiu malbono eble havas ankaŭ sian bonan flankon Ĉar tio estas afero de la vidpunkto kaj cetere, al kiu oni fidu? Ĉar ankaŭ ĉe la aliaj oni kuiras nur per akvo…

  • Erik Pac': La perforto (prozpoemtraduko)

    - 26 Sep 2012
    Kentaŭro en batalo kontraŭ drako
    Erik Pac' La perforto La perforto ne komenciĝas, se iu sufokas iun per la manoj. Ĝi komenciĝas, se iu diras: „Mi amas vin: vi apartenas al mi!“ La perforto ne komenciĝas, se oni mortigas malsanulojn. Ĝi komenciĝas, se iu diras: „Vi estas malsana: vi devas fari tion, kion diras mi al vi.“ La perforto komenciĝas, se gepatroj regas siajn obeantajn infanojn kaj, se papoj kaj instruistoj kaj gepatroj postulas memregadon. La perforto regas tie, kie la ŝtato diras: „Po…

  • Erik Pac': Kio ĝi estas (prozpoemtraduko)

    - 16 Apr 2014
    geamantoj en Florenco  /  Fried: Kio ĝi estas
    Erik Pac' Kio ĝi estas Ĝi estas absurda diras la prudento Ĝi estas tio kio ĝi estas diras la amo Ĝi estas malfeliĉo diras la egoismo Ĝi estas nenio alia krom doloro diras la timo Ĝi estas senŝanca diras la cedemo Ĝi estas tio kio ĝi estas diras la amo Ĝi estas ridinda diras la fiero Ĝi estas senpripensa diras la memgardo Ĝi estas malebla diras la sperto Ĝi estas tio kio ĝi estas diras la amo tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser Erich Fried Was es…

  • Nâzım Hikmet: Donkiĥoto (rimpoemtraduko)

    - 17 Oct 2012
    Don Kiĥoto en monostampejo
    Nâzım Hikmet Donkiĥoto Kavaliro, vir' kun juna kor', restis kvindek jarojn prudentulo, ĝis la tago venis de l' postulo, ke por vero agu li de l' hor', por justec' kaj bel'. Kontraŭ stult' gigantan, rekte do trotante, rajdis li sur l' dorso de l' skeleto de l' tragikkuraĝa Rocinante. Se la koro pezas pro sopiro, se ĝi brulas, nek vent' nek neĝ' nek veoj povas helpi vin, ho, Donkiĥoto, nur atakoj kontraŭ ventomuelejoj. Prave, Dulcinea ja plej belas! Kriu do al komercistoj ĝin…

  • Nâzım Hikmet : 24-a de SEPTEMBRO en la jaro 1945 (poemotraduko)

    - 06 May 2014
    La plej belan...
    Nâzım Hikmet 24-a de SEPTEMBRO en 1945 La plej belan el ĉiuj maroj ni ankoraŭ ne vidis. La plej bela infano ankoraŭ ne estas naskita. Niaj plej belaj tagoj ankoraŭ ne venis. Kaj la plej belan vorton, kiun mi volis diri al vi, mi ankoraŭ ne diris. PS: laŭ germana traduko el la turka, kiun faris Bernd Jentzsch, fondinto de rokgrupo Renft 24. SEPTEMBER 1945 Das schönste aller Meere, wir haben es noch nicht gesehen. Das schö…

  • Nâzım Hikmet: La plej multaj (prozpoemtraduko)

    - 09 May 2014
    infanlaboro
    Nâzım Hikmet La plej multaj La plej multaj interpuŝigas en la suba ferdeko, veturas kun bileto de la tria klaso, iras piede. Jen la plej multaj. La plej multaj perlaboras sian panon jam okjare, geedziĝas en la aĝo de dudek jaroj, mortas kvardekjaraj. Jen la plej multaj. Ĉiuj, escepte de la plej multaj, havas sufiĉe da manĝo, sufiĉe da rizo, sufiĉe da sukero, sufiĉe da tolo Kaj buteron havas multaj, nur ne la plej multaj. Por la plej multaj ne estas ombro, s…

  • Martin Niemöller pri la temo: Tio ne koncernas min... (prozpoemtradukoj)

    - 01 Mar 2010
    Martin Niemöller
    http://cezartradukoj.blogspot.de/2013/07/martin-niemoller-pri-solidareco.html Martin Niemöller UNUE ili forkondukis la komunistojn. Mi ne estas komunisto. Min tio ne koncernas. TIAM ili forkondukis la socialdemokratojn. Mi ne estas socialdemokrato. Min tio ne koncernas. TIAM ili forkondukis la ciganojn. Mi estas nek romao nek Sinti-romao. Min tio ne koncernas. Tiam ili forkondukis la judojn. Mi ne estas judo. Min tio tute ne koncernas. FINE…

  • Hans-Georg Kaiser: Kial vi min do forlasis? (originala poemo) + kanto de Camillo Felgen: Sag warum?

    - 29 Jul 2012
    Hans-Georg Kaiser Kial vi min do forlasis? Kial via kor' ne krias, se vi pensas plu pri mi. Kial vi al mi nur fias, se mi vidas vin kun li? Kial vi min do forlasis en printempo pro neni'. Kial la feliĉ' forpasis? Kial nur? Demandas mi. Kial mi tra stratoj iras en la noktoj nur pro vi. Kial ĉiu belo pasas? Kial ja? Ne scias mi. Kial vi min lasis stari en soleco sen inklin'. Kial devas mi amari? Kial, kara? Diru min. Kial vi ne plu revenos, belulino, diru min. Ĉu m…

158 articles in total