Tom Nylund's most read articles
-
Sola kaj ignorata Israelo
- 8 329 visitsPalestinaj teroristoj pafis raketojn kaj grenadojn el la Gaza-strio en Israelon ekde jaro 2000. Ekde jaro 2001 ĝis januaro 2009 pli ol 8600 raketoj estis pafataj. Tio estas 8600 malobservoj de la homaj rajtoj. Sderot estas urbo kiu grave suferis de la terorismo. Dek tri loĝantoj estis mortigitaj kaj centoj estis vunditaj. Ekde la mezo de junio 2007 al la mezo de februaro 2008, 771 raketoj kaj 857 grenadoj estis pafataj en Sderoton kaj la okcidentan Negevon, meznombre po tri aŭ kvar tag…
-
Devojiga kaj kritikenda dokumento publikigita de SAT en Hispanio
- 5 430 visitsMi starigis tiun ĉi blogon antaŭ kelkaj semajnoj. Mi unue pensis ke mi blogus pri diversaj temoj, sed ĝis nun mi nur pritraktis la Israelan-Palestinan konflikton. Tiu ĉi konflikto estas daŭre multe diskutata kaj mi ankaŭ interesiĝas pri la konflikto tre multe. Mi tamen observis ke la diskutado pri tiu ĉi konflikto iam povas esti malfacila. Mi observis ke kelkfoje povas estiĝi emociiĝoj inter la diskutantoj kaj tio povas sinsekve kaŭzi disputojn kaj vortmilitadon. Mi ankaŭ observis ke iuj…
-
La muftio de Jerusalemo: “Muzulmanoj devas mortigi judojn”
- 2 824 visitsEn solenaĵo okaze de la 47-a datreveno de la fondiĝo de Fatah, la muftio de Jerusalemo klarigis ke muzulmanoj estas admonitaj mortigi judojn. Tio estis telesendita en palestina televido la 9-an de januaro: Parolanto en la Fatah-solenaĵo: “Nia milito kun la posteuloj de la simioj kaj porkoj (tio estas judoj) estas milito de religio kaj kredo. Longe vivu Fatah! [Mi invitas vin,] nia estimata Ŝejko.” La muftio Muhammad Hussein alvenas al la podio kaj diras: “Antaŭ…
-
Ĉu Israelo kaj la judoj faris/faras malbonaĵojn al la palestinanoj?
- 2 544 visitsEn tiu ĉi artikolo ni informiĝas pri ĉu Israelo kaj la judoj faris/faras malbonaĵojn al la palestinanoj. Ni malkaŝas la malveraĵojn dissematajn de la arabaj estroj kaj la maldekstro. Malamo Tutcerte estas tiel ke la plejpartego de la homoj sur nia planedo volas vivi en paco kaj trankvilo. Oni volas vivi tute ordinaran vivon: oni volas ĝui la vivon, studi, labori kaj fondi familion. Konfliktoj kaj militoj estas finfine kaŭzataj de rilative eta grupo da homoj. Sekve ĉiuj devas suferi…
-
Kiel Israelo sentas sin
- 2 391 visitsSpektinda, kortuŝa filmeto: Tiu ĉi afiŝo estas publikigita en tri lokoj samtempe: miajpripensadoj.wordpress.com , Esperanto.com kaj Ipernity. Listo de ĉiuj artikoloj .
-
Israelo kaj la akuzo pri apartismo (apartheid)
- 2 219 visitsKelkfoje oni klopodas stampi Israelon kiel apartisman ŝtaton (apartheid). Estas senmorale kaj malice prezenti Israelon kiel apartisman ŝtaton. Tamen tio estas tre populare en universitatoj en la okcidentaj landoj. La apartismo estis totalisma administra sistemo – simila al multaj nuntempaj registaroj de la arabaj landoj – per kiu la blankuloj submetis la nigrulojn. Sub tio estis ideologio kaj trudpenso pri rasa supereco. La pli superaj blankuloj ne povis esti kun la nigruloj, kiujn il…
-
Kelkaj klarigoj koncerne mian blogadon pri Israelo
- 2 051 visitsKelkaj legantoj de mia blogo opinias ke mi blogas tro porisraele kaj ke mi pentras tian bildon de la afero ke Israelo faras ĉion bone kaj estas senkulpa. Sed tiel kompreneble ne estas. Ne troviĝas perfekta lando kaj tial ankaŭ Israelo ne estas perfekta. Israelo ankaŭ havas mankojn. La ĉefa kialo al mia blogado pri Israelo estas suprenlevi faktojn kaj informojn kiujn oni emas “forgesi” traktante la konflikton inter Israelo kaj ties malamikoj. Alia kialo estas kontraŭbatali malveraĵoj…
-
La daŭra palestina terorismo: 5 mortintoj kaj 232 vunditaj dum 6 monatoj
- 2 009 visitsLa Yeshanews.com retpaĝaro faris detalan resumon pri la palestina terorismo kontraŭ israelanoj dum la unuaj ses monatoj en jaro 2010. La bildo ne estas tiel serena kiel rapida, unuopa okulumo de ĵurnaloj aŭ eĉ detala trarigardo povas doni. Mallonge, kvin homoj – civila tajlanda laboristo, policisto kaj tri soldatoj – estis murditaj kaj unu soldato estis mortigita pro amika pafo. Du israelanoj estis grave vunditaj, naŭ estis modere vunditaj kaj 232 estis negrave vunditaj en teroratakoj aŭ b…
-
Bolas la araba mondo
- 1 641 visitsEn pluraj arabaj landoj okazis ribeloj kaj el Libio estas raportate ke taĉmentoj buĉadas homojn sur stratoj kaj placoj. Nun klare montriĝas la teruraĵoj de la totalismaj ŝtatoj. En tiuj ĉi landoj oni ne observas la homajn rajtojn kaj ne estas libere. Ne estas parollibereco kaj aliaj liberecoj kaj la homoj en tiuj landoj frontis subpremadon dum longa tempo. Sed en unu lando en Mezoriento estas tiuj liberecoj. En unu lando oni povas libere sin esprimi sen endanĝeriĝi. Tiu lando estas Isr…
-
Judoj kun ses brakoj
- 1 613 visitsParolo de la hispana ĵurnalistino, skribistino kaj eksa politikistino Pilar Rahola. Kunveno en Barcelono kun cento da advokatoj kaj juĝistoj antaŭ unu monato. Ili kunvenis por aŭskulti miajn opiniojn pri la mezorienta konflikto. Ili scias ke mi estas hereza ŝipo en la ŝiprompiĝo de “soleca pensado” koncerne Israelon, kiu regas en mia lando. Ili volas aŭskulti min, ĉar ili demandas al si, se Pilar estas serioza ĵurnalistino, kial ŝi riskas perdi sian fidindecon defendante la fiulojn,…
-
Difino de kontraŭjudismo
- 1 606 visitsTiu ĉi dokumento estas traduko de la dokumento “ Working Definition of Antisemitism (Difino de kontraŭjudismo) ” publikigita de Eŭropa Forumo de Kontraŭjudismo. La celo de tiu ĉi dokumento estas doni praktikan gvidadon por rekoni incidentojn, kolekti datumojn, subteni la laboron kaj la observadon de la leĝodonado koncerne kontraŭjudismon. La praktika difino: “Kontraŭjudismo estas certa percepto pri judoj, kiu povas esti esprimita kiel malamo kontraŭ judoj. Retorikaj kaj fizikaj e…
-
Francaj teroristoj pafis raketojn en sudan Brition!
- 1 585 visitsImagu se francaj teroristoj pafus raketojn en sudan Brition. Se tio okazus, kiel la mondo reagus? Kiel Britio reagus? Kiel Britio agadus? Ĉiuj havas la respondojn al tiuj demandoj. Britio forte reagus. La mondo forte reagus. Kaj Britio tutcerte agadus por halti tian teroradon. Sed ĉu vi scias ke en la mondo troviĝas lando kiu daŭre frontas tian teroradon? La 1-an de januaro Vespere grenado estis pafita fare de palestinanoj el la Gaza-strio. La grenado falis proksime al kibu…
-
Vivi kiel judo en la sveda urbo Malmö
- 1 563 visitsSekvas ia resumo/parta traduko de svedlingva artikolo pri la situacio de la judoj en la sveda urbo Malmö. La teksto povas esti ŝokiga por tiuj kiuj neniam aŭdis pri la situacio de Malmö. Mi faris la tradukon ĉar estas tute necese ke homoj sciiĝas pri la situacio. Jen ligilo al la svedlingva artikolo . Li piediras sur strato en Malmö. Li preterpaŝas la preĝejon Johanneskyrkan kie sidas tri junuloj. Kiam li preterpaŝas ilin, ili krias: ”Vivu Palestino!”. Li faras du pliajn paŝojn kaj la junu…
-
Kiel atingi pacon inter Israelo kaj la palestinanoj?
- 1 552 visitsŜajnas ke la atingado de paco inter Israelo kaj la palestinanoj estas eterna projekto kvankam oni multe faris por klopodi atingi pacon. Oni tamen devas esti preta vidi historiajn faktojn. La historio montras ke pliigo de palestina memdetermino aŭtomate signifis plikreskon de perforto kaj terorismo. En la 1990-aj jaroj estis starigita la Palestina Aŭtoritato. La plejmulto de la palestinaj araboj subiĝis al tiu ĉi aŭtoritato. Sed tiu ĉi paŝo ne signifis plian pacecon, sed estis lanĉita d…
-
La israela armeo inventis robotan serpenton
- 1 519 visitsSpektu tiun ĉi filmeton kiu montras robotan serpenton inventitan de la israela armeo. La kapo de la serpento estas provizita per kamerao kaj mikrofono. La serpento povas facile eniri kavojn, tunelojn kaj konstruaĵojn. Pliaj informoj en la franca: L’armée israélienne invente un robot-serpent qui se reproduit !
-
Interparolo de du homoj pri paciĝo en Mezoriento…
- 1 514 visits— Do vi celas ke ekestu paco se Israelo retiriĝos al la landlimoj de 1967. Tiel oni atingus pacon kun Sirio, Libano kaj Sauda Arabio kaj la palestina afero estu principe solvita?! — Tre ĝuste… — Hmmmm, sed se tiel estas, ĉu vi povas klarigi kial en tiu okazo la arabaj ŝtatoj atakis Israelon en jaro 1967? Tiam ja Israelo estis malantaŭ la landlimoj de 1967. Se la araboj estis kontentaj kun tiuj landlimoj, kial la egipta prezidanto Nasser diris en radioparolo la 27-an de majo 1967 (l…
-
Pluraj dekoj da grenadoj el la Gaza-strio en sudan Israelon
- 1 474 visitsHodiaŭ matene estis pluraj dekoj da grenadoj pafitaj en sudan Israelon el la Gaza-strio. Du homoj negrave vundiĝis, unu konstruaĵo damaĝiĝis kaj la loĝantaro estis admonita eniri en la bombŝirmilojn. Hieraŭ estis dek grenadoj pafitaj. Silentas la mondo, sed imagu se Israelo estus pafinta grenadojn en la Gaza-strion! Tiuokaze la tuta mondo plendkriegus kaj la Konsilio de Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj tuj kunsidus. Hieraŭ fortoj amikaj al la registaro en Jemeno buĉis 40 manifestacian…
-
Lasu la sorton de Irgun fariĝi tiu de Hamas
- 1 455 visitsKvankam tiu ĉi artikolo aperis antaŭ preskaŭ 10 jaroj, la mesaĝo de ĝi estas aktuala ankoraŭ hodiaŭ. Mi tradukis tiun ĉi artikolon esperanten laŭ permeso de la aŭtoro, ĉar la mesaĝo de ĝi estas tre grava kaj tial la artikolo vere estas leginda. La artikolo estas skribita de Lisa Abramowicz kaj aperis en la sveda reta periodaĵo Svensk Tidskrift numero 6/2001. La svedlingva originalo troviĝas en la retpaĝaro de Svensk Tidskrift . Agrablan legadon al ĉiuj! La judaj terorgrupoj, kiuj estis akt…
Jump to top
- ipernity © 2007-2024
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter