Tom Nylund's most appreciated articles

  • Judoj kun ses brakoj

    - 2 favorites
    Parolo de la hispana ĵurnalistino, skribistino kaj eksa politikistino Pilar Rahola. Kunveno en Barcelono kun cento da advokatoj kaj juĝistoj antaŭ unu monato. Ili kunvenis por aŭskulti miajn opiniojn pri la mezorienta konflikto. Ili scias ke mi estas hereza ŝipo en la ŝiprompiĝo de “soleca pensado” koncerne Israelon, kiu regas en mia lando. Ili volas aŭskulti min, ĉar ili demandas al si, se Pilar estas serioza ĵurnalistino, kial ŝi riskas perdi sian fidindecon defendante la fiulojn,…

  • Pli bona ol Eŭropo pri malplimultoj

    - 2 favorites
    La 25-an de novembro Amnon Rubinstein, kiu estas raportisto en la israela gazeto Haaretz, havis komentartikolon en sia gazeto. La artikolo baziĝas sur informoj de The Economist de la 22-a de novembro. Li prilaboris la materialon kun konsidero al Israelo. ”Nedemokratia” Se ni komparas judojn kaj arabojn en Israelo (la israelajn arabojn kiuj estas israelaj civitanoj, kontraŭe al la palestinanoj en Cisjordanio kaj la Gaza-strio), la araboj estas malfavorataj en multaj statistikoj. Unu est…

  • Kiel Israelo sentas sin

    - 1 favorite
    Spektinda, kortuŝa filmeto: Tiu ĉi afiŝo estas publikigita en tri lokoj samtempe: miajpripensadoj.wordpress.com , Esperanto.com kaj Ipernity. Listo de ĉiuj artikoloj .

  • La sekurecaj konsideroj de Israelo

    - 1 favorite
    Parolante pri la konflikto inter Israelo kaj ties malamikoj oni devas konsideri la cirkonstancojn en kiuj Israelo estis kaj estas. La tuta konflikto devus esti unika. Neniu alia lando geografie tiel malgranda estis tiel multajn fojojn atakita de tiel multaj landoj. Israelo estis atakita en 1948, 1967 kaj 1973. Tiuj spertoj de Israelo postulis ke la lando devis fari aranĝojn rilatantajn al sekureco – samkiel ĉiu ajn alia lando farus estante en simila situacio. La unua severa…

  • La mondo malsanas: nemoralaj bildoj kaj judaj kolonioj estas pli interesaj ol nemoralaj grenadoj

    - 1 favorite
    Jen ia analizo de la lastatempa raportado pri la konflikto en Mezoriento: Tiuj kiuj daŭre sekvas la raportadon pri okazaĵoj en la mondo tutcerte memoras la novaĵon pri la nemoralaj bildoj kiujn israela soldatino publikigis en Facebook, kio okazis proksimume antaŭ unu monato. Jes ja, aĉa konduto de soldato. Kritikinda kaj kritikenda okazaĵo kaj ankaŭ raportinda kaj raportenda. Alia novaĵo, pli freŝa ol tiu pri la nemoralaj bildoj, estas ke dum la pasinta semajno el la Gaza-strio esti…

  • Kial mi blogas pri Israelo?

    - 1 favorite
    Troviĝas ŝablono ke kiam Israelo sin defendas oni emas kritiki kaj pridubi la landon pri tio. Kompreneble oni rajtas kritiki kaj pridubi Israelon, sed tio devas okazi surbaze de la samaj principoj laŭ kiuj oni kritikas aliajn landojn. Sed tiel ne estas. Dum la kvin lastaj jaroj estis tri okazaĵoj kiam oni malĝuste kaj maljuste kritikis kaj pridubis Israelon: la milito en Libano en la somero 2006, la milito en la Gaza-strio en la vintro 2008-2009 kaj la okazaĵoj lige kun la ŝiparo al la Gaza-…

  • Bolas la araba mondo

    - 1 favorite
    En pluraj arabaj landoj okazis ribeloj kaj el Libio estas raportate ke taĉmentoj buĉadas homojn sur stratoj kaj placoj. Nun klare montriĝas la teruraĵoj de la totalismaj ŝtatoj. En tiuj ĉi landoj oni ne observas la homajn rajtojn kaj ne estas libere. Ne estas parollibereco kaj aliaj liberecoj kaj la homoj en tiuj landoj frontis subpremadon dum longa tempo. Sed en unu lando en Mezoriento estas tiuj liberecoj. En unu lando oni povas libere sin esprimi sen endanĝeriĝi. Tiu lando estas Isr…

  • Spurante la radikojn de judeco

    - 1 favorite
    Traduko el la angla: Tracing the Roots of Jewishness (artikolo de la 3-a de junio 2010) Kiuj estas la judoj? Dum pli ol unu jarcento historiistoj kaj lingvistoj debatis pri ĉu la juda popolo estas rasa grupo, kultura kaj religia unueco aŭ io alia. En lastaj tempoj esploristoj konsideris genetikajn datumojn en tiu ĉi afero. La plej lasta tia studaĵo, hodiaŭ publikigita en la revuo American Journal of Human Genetics [Usona Revuo pri Homa Genetiko], montras ke troviĝas genetika ligo inter…