Jen ia analizo de la lastatempa raportado pri la konflikto en Mezoriento:

Tiuj kiuj daŭre sekvas la raportadon pri okazaĵoj en la mondo tutcerte memoras la novaĵon pri la nemoralaj bildoj kiujn israela soldatino publikigis en Facebook, kio okazis proksimume antaŭ unu monato. Jes ja, aĉa konduto de soldato. Kritikinda kaj kritikenda okazaĵo kaj ankaŭ raportinda kaj raportenda.

Alia novaĵo, pli freŝa ol tiu pri la nemoralaj bildoj, estas ke dum la pasinta semajno el la Gaza-strio estis pafitaj grenadoj – kiuj enhavis fosforon.

Ĉu vi estas aŭdinta pri tio? Verŝajne ne. Nu, kial? Ĉar la amaskomunikiloj ne raportas pri tiaĵoj.

Kiam israela soldatino publikigas nemoralajn bildojn la tuta mondo estas sciigita, sed kiam la malamikoj de Israelo pafas fosforajn grenadojn al civilulojn la mondo ne estas sciigita.

Kial?

Ĉar la monda amaskomunikilaro aĉas. Ĉar la mondaj estroj kaj politikistoj agadas laŭ duecaj normoj.

Koncerne la grenadojn troviĝas multaj problemoj: ili estas ĉiuj malobservoj de la homaj rajtoj. Krome ili okazas dum la novaj pacaj intertraktoj inter Israelo kaj la palestinanoj. Krome uzado de fosforaj armiloj kontraŭ civiluloj estas kontraŭleĝe laŭ internacia juro.

Ĉu tiuj estis ĉiuj problemoj? Ne. Troviĝas aliaj problemoj: la homrajtaj organizaĵoj silentas. Okazis neniaj ajn reagoj de Amnestio Internacia aŭ Human Rights Watch. Mi almenaŭ nenion rimarkis el miaj esploroj. Krome mi volas diri ke tiuj ĉi homrajtaj organizaĵoj estas konataj pro tio ke ili rapide emas kritiki Israelon, sed kiam Israelo estas atakata tiuj ĉi organizaĵoj ŝajnas dormi.

Tio estas laŭ mi la plej granda malhelpaĵo al paciĝo en la Mezoriento: pri kelkaj okazaĵoj oni ne raportas. La mondo ne vidas (aŭ ne volas vidi) kelkajn okazaĵojn. Oni silentas.

Fina, firma kaj daŭra paco ne eblas tiel longe kiel la mondo ne pretas kontraŭlabori la veran kaŭzon de la konflikto – la teroradon. Sed tio siavice ne eblas se oni ne pretas vidi la aferon.

En la nunaj intertraktoj inter Israelo kaj la palestinanoj la judaj kolonioj estas daŭre menciataj kiel malhelpaĵo al paciĝo. Sed kiel estas pri la daŭra pafado de raketoj kaj grenadoj en Israelon fare de teroristoj? Ĉu ne tio estas malhelpaĵo al paciĝo?

Grenadoj estis pafitaj en Israelon dum la pasinta semajno. Tio estas malobservo de la homaj rajtoj. Tio estas krima ago. Tio estas kondamnenda ago. Sed kie estas la kritikaj voĉoj?

La judaj kolonioj estas asertataj esti malhelpaĵo al paciĝo. Tio ne veras. La kolonioj estas intertraktebla kaj solvebla afero. Kontraŭe la daŭra terorado, kaj la daŭra silentado kaj nekritikado de tio, estas grandaj malhelpaĵoj al paciĝo.

La palestinaj estroj cedu ĉiun perforton. Ili komencu kontraŭlabori la teroradon. Ili arestu teroremulojn.

La mondaj estroj kaj politikistoj komencu kritiki la terororganizaĵojn kaj la palestinajn estrojn. Ili postulu konkretajn paŝojn al cedo de ĉia perforto.

Mi estas realisto: sen tio la paco ne estos atingita. La intertraktoj fiaskos.

Tiel longe kiel la mondo pli interesiĝas pri nemoralaj bildoj kaj judaj kolonioj ol grenadoj, paciĝo ne eblas.

Pri la fosforaj grenadoj en diversaj lingvoj:

La angla:http://www.jpost.com/MiddleEast/Article.aspx?id=188206

La itala: http://www.informazionecorretta.com/main.php?mediaId=8&sez=120&id=36463

La hispana: http://yahel.wordpress.com/2010/09/15/hamas-ataco-a-israel-con-bombas-de-fosforo/

La franca: http://www.courrierinternational.com/breve/2010/09/17/le-hamas-attaque-avec-du-phosphore

La germana: http://www.eip-news.com/2010/09/hamas-benutzt-phosphorbomben-gegen-israel/

La rusa: http://www.svobodanews.ru/archive/ru_news_zone/20100916/17/17.html?id=2159521

Tiu ĉi afiŝo estas publikigita en tri lokoj samtempe: miajpripensadoj.wordpress.com, Esperanto.com kaj Ipernity. Listo de ĉiuj artikoloj.