Jen mi jhus vekighis kaj alvenis en mian kapon la ideo alvoki telefone nian esperantistan amikon Hubert NTAW el Rutshuru en la provinco Nord-Kivu oriente de Kongo DR kie la milito ofte furiozas.

Tio ege kortushis min kaj indignigis min. Apenaù mi diris "Allo" kaj mi aùdis senspirigitan vochon de nia amiko dirante: "Bonvolu kara, ni ne povas babili". Kio okazas, mi petis. "Mi forkuras la militon kun mia edzino kaj infanoj. Se mi ankoraù estos vivanta, mi alvokos vin por babili" Chu..., mi sekvis? "Mi alvokos vin kara" li konkludis. Tio okazis chi matene telefone. chu skribante chi vespere tiun artikolon nia amiko estas vivanta, neniu povas certigi tion.

Jen la situacio de niaj gefratoj en tiu parto de la lando. Neniu ne tre bone komprenas kio kutime okazas en tiu parto de Kongo DR. Sed, tio kio estas certa, potencaj landoj armigas grupojn da banditoj aù se vi volas da ribelantoj por malordigi tiun regionon por permesi al ili shteli kaj ekspluatadi la richajhon, la minerajhojn. Tio bedaùrinde okazadas sub la okuloj de la Misio de Unuinghitaj en Kongo, france MONUC. Anstataù solvi la problemon, MONUC preferas ofte sin plendadi ke mankas rimedoj por ordigi la situacion. Male, tiu Misio kontentighas nombri la mortintojn, la fughintojn, la seksperfotitaj virinojn. ONU plendadas, kaj Louis Michel la patro de la elektado en Kongo kun siaj landoj silentas. Dum la elektado en Kongo, Louis Michel, nome de Eùropa Unio ege batalis por sukcesigi la balotadon pro tio ke ne li volis starigi demokration, sed chefe pro tio ke li volis legitimigi siajn amikojn, servantojn por bone ekspluatadi Kongon kie li havas multajn profitajn agadojn. Por legitimigi ilian antaùelektitan servanton, Eùropa Unio sendis "EuroForce" pretekste ordigi la balatadon. Ne, mensogo. Nur por minace timigi la opozicion kaj trankvile legitimigi la servanton tute ne elektita de la popolo. Nun ke la lando brilas, la "protektanto" de la "demokratio", nia "kara" Louis Michel kun siaj landoj tute silentas. Kie estas "EuroForce" por protekti la demokration.

Pli da 1 milionoj da funghintoj, pluraj virinoj seksperfortitaj, pluraj mortintoj, MONUC sin plendadas, Eùropa Unio silentas kaj la lando brilas. chu vi povas kompreni ke Unuinghitaj Nacioj manku rimedoj por ordigi Kongon? Kial la vivo ne havas la saman valoron chie tra la mondo? Chu la tero ne estas la lando por ni chiuj? Chu la sango kiu estas en niaj vejnoj ne estas sama ol tiu kiu estas en la vejnoj de eùropanoj kaj amerikanoj. Chu la potencas landoj ne povas shteli niaj richajhojn sen okazigi militon. Kial la dioj (Eùropo kaj Usono) de la mondo silentas?

Ni ankaù volas vivi kiel HOMO. Karaj en Eùropo kaj en Usono, diru al viaj Shtatestroj ke ni ankaù estas HOMOJ; ni ankaù volas vivi kaj ne viveti; ni ankaù estas mondanoj kiel vi. Ke ni ne estas musoj sed HOMOJ.

Tio ne povas nur indignigi min.

Mi ne estas malameme. Dio estas mia patro kaj la mondo estas mia lando.

Ni vivu fratece.

Jean Bosco MALANDA, el Kongo DR