8a ĈAPITRO

Pasis oktobro kaj komenciĝis la novembraj pluvoj.

De mateno ĝis vespero aŭdiĝis la subitaj pluvegoj, kiuj bruege resaltis sur la pavimon de la korto.
La aero estis varma kaj peza en la apartamentoj.
Nokte, kiam la hejtiloj estingiĝis, la ekstera malsekeco eniris tra la fendoj de la pargeto.
La akra vento blovis sub la feraj kradoj de la estingiĝintaj kamenoj.

Tutajn horojn, sidante antaŭ la fenestro en la senhoma apartamento, Tatjana Ivanovna rigardis la pluvon fali kaj la grandajn gutojn flui sur la vitroj kiel pezaj larmoj.

De unu kuirejo al alia, super la similaj etaj skatoloj de la manĝoŝrankoj, kaj la ŝnuro ŝtrecita inter du najloj, kie sekiĝis la sekigtukoj, la servistinoj interŝanĝis ŝercojn kaj plendojn en tiu rapida lingvo, kiun ŝi ne komprenis.

Ĉirkaŭ la kvara horo, la infanoj revenis de la lernejo.
Aŭdiĝis la bruo de la pianoj, kiuj ĉiuj samtempe ludis; kaj en la manĝoĉambroj, similaj lampoj eklumis sur ĉiu tablo.
Oni fermtiris la kurtenojn antaŭ la fenestroj, kaj aŭdiĝis nur la pluvofrapeto kaj la obtuza murmurego de la stratoj.

Kiel ĉiuj tiuj homoj povas vivi enfermitaj en tiaj nigraj domoj?
Kiam alvenos la neĝo?

Pasis novembro kaj la unuaj decembraj semajnoj apenaŭ pli malvarmaj.

La nebulo, la fumoj, la lastaj velkintaj folioj premitaj, kunprenitaj laŭ la stratdefluejoj...

Poste Kristnasko...
La 24an de decembro, post malpeza vespermanĝo rapidege prenita ĉe la tablangulo, la familio Karino foriris al geamikoj por kristnaske festeni.
Tatjana Ivanovna helpis ilin vestiĝi.

Kiam ili adiaŭis antaŭ ol eliri, ŝi havis ĝojmovon vidante ilin vestitajn kiel antaŭe : Nikolao Aleksandroviĉ kun frako... Ridetante, ŝi rigardis Lulu-n, ŝian blankan robon, ŝiajn longajn plektaĵojn volvitajn sur la nuko.

"Nu, Luliĉka, tiun nokton vi trovos fianĉon, kun la helpo de Dio..."

Lulu silente levis la ŝultrojn, senvorte lasis sin brakumi, kaj ili foriris.

Andreo pasigis siajn kristnaskferiojn en Parizo.
Li surhavis la tunikon, la bluan mallongan pantalonon kaj la kaskedon de la gimnazio de Nico, kies kursojn li ĉeestis.
Li aspektis pli granda kaj pli forta.
Li havis rapidan kaj viglan manieron kvazaŭ li elĵetus la vortojn, kaj la akcenton, la gestojn kaj la slangon de knabo edukata en Francio.

Tiun nokton la unuan fojon li vespereliris kun siaj gepatroj. Li ridis, kantetis.
Tatjana Ivanovna klinis sin tra la fenestro, rigarde sekvis lin dum li iris antaŭ la aliaj kaj saltis super la flakojn.

La pordego refermiĝis kun obtuza ŝokbruo.

Denove Tatjana Irinovna estis sola. Ŝi suspiris.
La vento, milda malgraŭ la sezono, kaj ŝarĝita de maldikaj pluvgutetoj, blovis sur ŝian vizaĝon. Ŝi levis la kapon, senkonscie rigardis la ĉielon. Oni apenaŭ ekvidis inter la tegmentoj iun malluman spacon de stranga ruĝa koloro, kvazaŭ brulantan de interna fajro.
En la domoj, gramofonoj ludis en diversaj etaĝoj misagordajn muzikojn.

Tatjana Ivanova murmuris : " Ĉe ni... " kaj ŝi silentis. Al kio tio utilas? Jam delonge ĉio finiĝis... Ĉio estas finita... mortinta...

Ŝi fermis la fenestron, revenis en la apartamenton. Ŝi levis la kapon, enspiris la aeron kun speco de strebo, kun malkvieta kaj incitita esprimo.
Tiuj malaltaj plafonoj sufokis ŝin.

Karinovka... La granda domo... ties grandegaj fenestroj, tra kiuj flue eniris la aero kaj la lumo... la terasoj, la salonoj, la galerioj, kie lokiĝis kvindek muzikistoj dum la festvesperoj...
Ŝi memoris la kristnaskan nokton, kiam foriris Cirilo kaj Jurij... Ŝi kredis ankoraŭ aŭdi la valson, kiun oni ludis tiun nokton...
Jam pasis kvar jaroj...

Ŝi imagis la kolonojn kovritajn de glacio flagrantajn en la lunlumo.
"Se mi ne estus tiel maljuna" ŝi pensis, "mi volonte farus la vojaĝon..."
Sed tio ne estus la sama afero...

La neĝon... Kiam ŝi ekvidos ĝin fali, ĉio finiĝos... Ŝi forgesos ĉion, ŝi kuŝiĝos kaj fermos la okulojn por ĉiam...
"Ĉu mi vivos ĝis tiam...?" ŝi murmuris.

Senkonscie, ŝi ekprenis la vestaĵojn lasitajn sur la seĝoj kaj ekfaldis ilin...
De kelka tempo, ŝi kredis vidi ĉie konstantan etetan polvon; tiu falis de la plafono kaj kovris la objektojn.
Tio komenciĝis en la aŭtuno, kiam noktiĝis pli frue, kaj oni prokrastis la momenton por lumigi la lampojn por ne konsumi tro da elektro.
Ŝi senĉese viŝis kaj skuis la ŝtofojn; la polvo leviĝis sed tuj refalis pli malproksimen, kiel malpeza cindro.

Ŝi levprenis la vestaĵojn, brosis ilin, grumblante kun esprimo de stuporo kaj turmento.
"Kio estas tio? Nu, kio tio estas do?"

Subite, ŝi ĉesis kaj rigardis ĉirkaŭ si.
Dum momento, ŝi ne plu komprenis, kial ŝi estas tie, vagante en tiuj mallarĝaj ĉambroj.
Ŝi levis la manojn al sia brusto kaj suspiris.

Estis varme kaj premaere, kaj, escepte pro la festnokto, la hejtiloj brulis ankoraŭ kaj eligis odoron de freŝa farbo. Ŝi volis estingi ilin, sed ŝi neniam sukcesis kompreni, kiel oni funkciigas ilin. Kelkan tempon, ŝi vane turnis la klinkon kaj fine lasis ĝin.
Ŝi refoje malfermis la fenestron.

La apartamento ĉe la alia flanko de la korto, estis lumigata kaj projekciis ortangulon de vigla lumo en la ĉambron.

"Ĉe ni..." ŝi imagis, "nun ĉe ni... la arbaro frostiĝis."

Ŝi fermis la okulojn, revidis kun eksterordinara precizeco la profundan neĝon, la fajrojn de la vilaĝo, kiuj briletis malproksime, kaj la riveron ĉe la parkorando, flagrantan kaj malmolan kiel fero.

Ŝi restis senmova, premita kontraŭ la fenestro, tirante per kutima gesto sian ŝalon sur la misaranĝitaj hartufetoj.

Falis malofta kaj varmeta pluveto. La brilantaj gutoj, pelataj de subitaj ventblovoj, malsekigis ŝian vizaĝon. Ŝi tremetis, pli premis kontraŭ sin la flankojn de sia malnova nigra ŝalo.
Ŝiaj oreloj zumis, foje ŝajnis transiritaj de fortega bruo, kiel tiu de batanta frapilo de sonorilo.
Doloris ŝia kapo, ŝia tuta korpo.

Ŝi eliris el la salono, eniris por enlitiĝo en sian etan ĉambron en la fundo de l' koridoro.
Antaŭ ol enlitiĝi, ŝi genuiĝis, diris siajn preĝojn. Ŝi krucosignis sin, tuŝis la pargeton per sia klinita frunto, kiel ĉiuvespere. Sed tiun nokton la paroloj konfuziĝis sur ŝiaj lipoj. Ŝi haltis, fikse rigardis la etan flamon, piede de l' ikono kun speco de stuporo.

Ŝi enlitiĝis kaj fermis la okulojn sed ne sukcesis endormiĝi.
Kontraŭvole ŝi aŭskultis la krakojn de la mebloj, la bruon de la horloĝo en la manĝoĉambro, kvazaŭ homa suspiro, kiu aŭdiĝis antaŭ la horobatoj en la silento. Krom tio, super kaj sub ŝi, ĉiuj gramofonoj samtempe ludis dum tiu kristnaska festeno.

Homoj supren- kaj malsupreniris la ŝtuparon, trairis la korton, eliris.
Ĉiumomente aŭdiĝis tiu krio : "La kordonon*, mi petas!", kaj la obtuza eĥo de la fermanta aŭ malfermanta pordego kaj paŝoj, kiuj malproksimiĝis sur la strato.
Rapide pasis taksioj.
Raŭka voĉo vokis la pordiston en la korto.

Tatjana Ivanovna suspirante turnis sian pezan kapon sur la kuseno. Ŝi aŭdis sonori la dekunua horo ... kaj noktomezo... Plurfoje ŝi endormiĝis kaj vekiĝis.
Ĉiufoje, ĝuste kiam ŝi ekis senkonsciiĝi, ŝi sonĝe ekvidis la domon en Karinovka, sed poste la bildo viŝiĝis; ŝi rapide refermis la okulojn por rekapti ĝin.

Ĉiufoje mankis iu detalo.
Foje la delikata flavkoloro de la ŝtono fariĝis ruĝa kiel sekiĝinta sango, aŭ la domo estis blinda, masonfermita, kun malaperintaj fenestroj.
Tamen ŝi aŭdis la malfortan sonon de la frostitaj branĉoj de la abioj, skuitaj de la vento, kun ilia mallaŭta vitra tintado.

La sonĝo abrupte ŝanĝiĝis.
Ŝi vidis sin halti antaŭ malplena kaj malfermita domo.
Estis aŭtuna tago, en la momento kiam la servistaro venis reflamigi la hejtfornojn.
Ŝi troviĝis malsupre, staranta kaj sola.
En la sonĝo, ŝi vidis la domon senhoma, la ĉambrojn malplenaj tiaj, kiaj ŝi estis ilin lasintaj, kun la tapiŝoj volvitaj laŭ la muroj.

Ŝi supreniris, kaj ĉiuj pordoj, pelitaj de la trablovo, batadis kun ĝema kaj stranga bruo.
Ŝi iris, rapidis kvazaŭ ŝi timus malfrui. Ŝi vidis la vicon de la vastegaj ĉambroj, ĉiuj malfermitaj, senmeblaj, kun pecoj da pakpapero kaj malnovaj gazetoj disaj sur la planko, kiujn levis la vento.

Finfine ŝi eniris en la ĉambron de la infanoj. Ĝi estis nuda kiel la aliaj, eĉ mankis la lito de Andreo; kaj en sia sonĝo ŝi sentis ioman konsternon.
Ŝi memoris, ke ŝi mem flankenmetis ĝin en angulon de l' ĉambro kaj volvis la matracojn.

Antaŭ la fenestro, sidante sur la planko, Jurij, pala, maldikiĝinta, en milita uniformo kiel la lastan tagon, ludis per malnovaj ostetoj, kiel li kutime faris en sia infanaĝo.

Ŝi sciis, ke li estas mortinta, kaj tamen, ekvidante lin, ŝi sentis eksterordinaran ĝojon, tiel ke ŝia maljuna elĉerpita koro ekbategis kun vigleco preskaŭ dolora.
La obtuzaj kaj profundaj batoj frapis la parietojn de ŝia brusto.

Ŝi ankoraŭ havis la tempon vidi sin kuri al li, trairi la polvokovritan pargeton, kiu ĝemis sub ŝiaj paŝoj, kiel antaŭe, kaj ĝuste kiam ŝi estis lin tuŝonta, ŝi vekiĝis.

Estis malfrue. Tagiĝis.


FINO DE LA 8a ĈAPITRO




* La kordono : (en tiu epoko) ŝnuro per kiu la pordisto malfermis la pordon al tiuj, kiuj deziras en- aŭ eliri.


----------------------------------------------DAŬRIGOTA----------------------------------------------