MIKELO (Michel Dereyger)'s articles concerning...

  • KIAM SILENTAS LA SIRENOJ... (16) - Maxence VAN DER MEERSCH

    - 10 May 2020
    Laboristinoj antaŭ teksomaŝinoj (en Tourcoing)
    Karaj geamikoj kaj fidelaj legantoj, Kun plezuro, kaj miaj plej amikaj salutoj, mi prezentas al vi la sekvan epizodon de la franca romano "Quand les Sirènes se taisent", kiun mi ĵus esperantigis. Agrablan legadon! ... kaj fartu bone! Mi tutkore dankegas mian amikon IVAR pro lia sperta helpo!

  • KIAM SILENTAS LA SIRENOJ... (15) - Maxence VAN DER MEERSCH

    - 15 Apr 2020
    Maxence Van der Meersch "Quand les Sirènes se taisent"
    Karaj geamikoj, karaj legantoj, Jen la sekva epizodo de la franca romano "Quand les Sirènes se taisent", kiun mi esperantigis por via plezuro. Ĝuu la legadon! ... kaj fartu ĉiam bone! Mi kore dankas al IVAR pro lia amika sperta helpo!

  • KIAM SILENTAS LA SIRENOJ (9) - Maxence VAN der MEERSCH

    - 10 May 2019
    Laboristinoj antaŭ teksomaŝinoj (en Tourcoing)
    Karaj geamikoj, karaj legantoj, Mi ĵus aldonis la finon de l' dua ĉapitro de via felietono, antaŭ ol pasigi kelkajn tagojn en hospitalo, venontan semajnon. Ĝis tre baldaŭ, mi esperas... Agrablan legadon! Mi tutkore dankas al IVAR kaj ANJO pro ilia senlaca amika helpo!

  • KIAM SILENTAS LA SIRENOJ (8) - Maxence VAN der MEERSCH

    - 08 May 2019
    Une courée / "Korto" (en Roubaix, apud Lillo)
    Karaj geamikoj kaj fidelaj legantoj, Mi kore invitas vin malkovri la sekvan epizodon de via felietono, kiun mi ĵus esperantigis por via plezuro. ... Kiel ili voĉdonos? ... Ĉu okazos la striko? ... Bonan legadon! Koran dankon al IVAR kaj ANJO, kiuj amike helpas min per siaj spertaj rimarkoj!

  • KIAM SILENTAS LA SIRENOJ (7) - Maxence VAN der MEERSCH

    - 30 Apr 2019
    Maxence Van der Meersch "Quand les Sirènes se taisent"
    Karaj legantoj kaj geamikoj, Mi plezuriĝas prezenti al vi la sekvan epizodon de via felietono, kiun mi ĵus esperantigis el la franca romano "Quand les Sirènes se taisent" (1933). La eventoj de tiu rakonto okazas en norda Francio, tuj apud Lilo (Lille) en la komenco de la jaroj 1930aj. La romano temas pri la granda striko en la fabrikoj de Roubaix-Tourcoing, kaj priskribas la tiaman vivon en malriĉaj familioj... Komence de tiuj teruraj tempoj Laure kaj Jacques enamiĝas... Agrablan legadon! Koran dankon al IVAR, ANJO kaj MICHEL AHADO pro iliaj taŭgaj kaj ĉiam amikaj rimarkoj!

  • KIAM SILENTAS LA SIRENOJ (6) - Maxence VAN der MEERSCH

    - 15 Apr 2019
    Karaj geamikoj, jen finfine la sekva epizodo de via felietono. Mi kore dankas vin pro via intereso kaj... via pacienco! Agrablan legadon! Koran dankon al IVAR kaj JANOS pro iliaj amikaj rimarkoj kaj konsiloj!

  • KIAM SILENTAS LA SIRENOJ (5) - Maxence VAN der MEERSCH

    - 21 Mar 2019
    MAXENCE VAN der MEERSCH
    Karaj geamikoj kaj fidelaj legantoj, Dankon pro viaj pacienco kaj komprenemo ĉar mi longe forestis pro kor-operacio. Finfine, kaj kun granda plezuro, mi prezentas al vi la sekvan epizodon de via felietono, kiun mi ĵus esperantigis el la franca romano "Quand les Sirènes se taisent". Agrablan legadon! Mi kore dankas al IVAR kaj ANJO pro ilia amika helpo; NOĈJO kaj ERZSEBET pro ilia fidela intereso.

  • Karaj geamikoj...

    - 23 Feb 2019
    Karaj geamikoj kaj legantoj, Ne!... mi tute ne kabeis!... Jen mi estas denove kun vi post (tre) longa malĉeesto. Mi ĵus pasigis ses semajnojn en malsanulejoj (en Tours kaj Bourges, en la centro de Francio), kie mi trapasis du operaciojn de la koro. Feliĉe mi fartas nun pli bone, sed tamen necesas ripozi kaj eviti strebojn... antaŭ tria operacio malpli grava (tra la aorta arterio). La tradukadon mi intencas daŭrigi kiel eble plej baldaŭ! Dankegon pro via amikeco kaj ... via pacienco!…

  • KIAM SILENTAS LA SIRENOJ (4) - Maxence VAN der MEERSCH

    - 05 Jan 2019
    Karaj geamikoj, karaj fidelaj legantoj, Mi tutkore deziras al vi ĉion plej bonan en 2019! Feliĉan Novan Jaron! Kun plezuro, mi prezentas al vi la kvaran epizodon de via felietono, kiun mi ĵus esperantigis el la franca romano "Quand les Sirènes se Taisent". Agrablan legadon! Mi kore dankas al ANJO, DOROTA kaj MICHEL pro ilia amika helpo, kaj al IVAR kaj NOĈJO pro ilia fidela apogo! Kun mia speciala dediĉo al GINETTE MARTIN...

  • KIAM SILENTAS LA SIRENOJ (3) - Maxence VAN der MEERSCH

    - 10 Dec 2018
    Karaj geamikoj, karaj fidelaj legantoj, Kun plezuro, mi prezentas al vi la trian parton de via nova felietono. Agrablan legadon! Mi kore dankas al DOROTA, IVAR kaj ANJO pro iliaj amikaj rimarkoj! Kun mia speciala dediĉo al GINETTE MARTIN...

  • TRISTEGA NOVAĴO...

    - 05 Dec 2018
    Forpasis Ginette Martin...
    Tristegan novaĵon mi ĵus ricevis... Forpasis GINETTE MARTIN, simpatiplena kaj tre aktiva esperantistino... Per siaj spertaj konsiloj kaj taŭgaj rimarkoj, ŝi senlace kaj amike helpis min plibonigi miajn tradukojn... Ŝi tradukis la romanon "Flugi kun Kakatuoj" de TREVOR STEELE en la francan, sed mi ne scias sufiĉe pri ŝia agado favore al nia bela lingvo... Bedaŭrinde, mi neniam renkontis ŝin. Ŝi partoprenis multajn Eo-kunvenojn kaj ĉeestis la lastan UK-on en Lisbono. Mi sentas mi…

  • KIAM SILENTAS LA SIRENOJ (1933) - Maxence VAN der MEERSCH

    - 16 Nov 2018
    Maxence Van der Meersch naskiĝis en norda Francio (Roubaix, apud Lillo) en1907, kaj mortis en 1951 (Le Touquet). En 1932, kun tuja sukceso estis eldonita lia unua romano "La Maison dans la Dune" (kiun mi jam tradukis : "La Domo inter la Dunoj"). En 1936, lia verko "L'Empreinte du Dieu" ("La Signo de l' Dio") gajnis la Premion Goncourt. Li skribis entute dudekon da romanoj, kiuj plejofte ricevis grandan sukceson. La regiono ne forgesis lin kaj donis lian nomon al multaj lernejoj kaj stratoj. Kun plezuro, mi intencas esperantigi kaj (felietone) prezenti al vi tiun ĉi elstaran romanon - "Quand les Sirènes se taisent" = "Kiam silentas la sirenoj" (1933) - kiu temas pri fabrikistoj travivantaj teruran strikon dum la jaroj 1930. (La verkiston oni kelkfoje nomis "la norda Zola")... Mi tutkore deziras al vi agrablan legadon! Por elŝuti kaj legi "La Domo inter la Dunoj", jen la ligilo : www.ipernity.com/doc/mike59/47515342 Koran dankon al ANJO, IVAR kaj GINETTE pro ilia amika helpo!

  • LA BILARDPARTIO (1/2) - Alphonse DAUDET (1840-1897)

    - 17 Sep 2018
    Karaj geamikoj kaj fidelaj legantoj, Kun plezuro, mi prezentas al vi tiun novan tradukon (novelon de Alphonse DAUDET el lia verko "Contes du Lundi"). Temas pri rakonto dum la Francia-Prusia Milito (1870-1871). Mi deziras al vi agrablan legadon! Koran dankon al TJERI, MICHEL, DOROTA, IVAR, ANJO kaj GINETTE pro iliaj amikaj rimarkoj kaj proponoj!

  • LA LASTA LECIONO (2/2) - Alphonse DAUDET (1840 - 1897)

    - 29 Jul 2018
    Alphonse Daudet (1840 - 1897)
    Karaj legantoj, karaj geamikoj, Jen la dua parto de la novelo de Alphonse DAUDET, kiun mi ĵus esperantigis por via plezuro! Agrablan legadon! Mi kore dankas al TJERI, DOROTA, ANJO, MACIEJ, GINETTE kaj IVAR pro ilia amika helpo kaj al NOĈJO pro lia senlaca apogo!

  • LA LASTA LECIONO (1/2) - Alphonse DAUDET (1840 - 1897)

    - 24 Jul 2018
    Alphonse DAUDET - Contes du lundi ("Lundaj Rakontoj")
    Karaj geamikoj, karaj legantoj, Kun plezuro, mi prezentas al vi la unuan parton de tiu rakonto de la fama franca verkisto Alphonse DAUDET, kiun mi ĵus esperantigis por vi. Agrablan legadon! Mi kore dankas al DOROTA, ANJO, TJERI, GINETTE, MACIEJ kaj MICHEL pro ilia amika helpo!

  • NANTAS (12a / lasta epizodo) - Emile ZOLA

    - 04 Jul 2018
    NANTAS - Emile ZOLA
    Karaj geamikoj, karaj legantoj, Mi plezuriĝas prezenti al vi la finan ĉapitron de la novelo "Nantas", kiun mi ĵus esperantigis. Dankon pro via intereso! Agrablan legadon! Mi kore dankas al ANJO, TJERI kaj GINETTE pro ilia amika helpo!

  • NANTAS (10a epizodo) - Emile ZOLA

    - 20 Jun 2018
    Manet, Edouard - Portreto de Emile Zola
    Karaj geamikoj, karaj legantoj, Kun plezuro, mi prezentas al vi la sekvan epizodon de via felietono, kiun mi ĵus esperantigis. Agrablan legadon! Mi kore dankas al ANJO, TJERI, DOROTA, GINETTE kaj NOĈJO pro iliaj konsiloj kaj kuraĝigoj!

  • NANTAS (9a epizodo) - Emile ZOLA

    - 14 Jun 2018
    Emile ZOLA (1840 - 1902)
    Karaj geamikoj, karaj legantoj, Jen la sekva epizodo de via felietono : mia traduko de la novelo "Nantas", kiun skribis Emile ZOLA. Mi deziras al vi agrablan legadon! Koran dankon al ANJO, GINETTE kaj DOROTA pro ilia valorega kaj amika helpo!

172 articles in total