Júlio César PEDROSA's articles

About...

La luno super la rivero Amazono, en la urbo Santarém, Pará, Brazilo - decembro, 2011.
Júlio César PEDROSA
Translate into English

Archives

  • Miaj ok jaroj

    - 3 years ago
    Miaj ok jaroj ("Meus oito anos"), tre konata kaj estimata brazila poemo, naiva omaĝo al la infaneco, kreaĵo senmorta de Casimiro de Abreu (1837-1860). Antaŭ ne longe, parkere koni kaj eĉ deklami ĉi tiun poemon estis tasko de infanoj en la lernejoj. Belega traduko - aŭ esperanta rekreaĵo - de F. V. Lorenz. La tradukinto uzis la neologismon saŭdado por traduki la portugallingvan "saudade"; tiu neologismo, konata de brazilaj esperantistoj, ne estas uzata de alilandaj samideanoj pro tio, ke ĝin oni ne opinias vere internacia, kaj oni preferas la vortojn sopiro , korenuo . Laŭ la portugallingva vortaro Caldas Aulete , "saudade" estas: "Elvoka sento kaŭzata aŭ de rememoro pri bona travivaĵo aŭ de foresto de amataj aĵoj aŭ personoj estimataj". Ismael Gomes Braga opiniis, ke tian senton ciuj homoj posedas, pro tio li sugestis la vorton saŭdado por esprimi ĝin. Pri Casimiro de Abreu: eo.wikipedia.org/wiki/Casimiro_de_Abreu

  • Mia Bofratino

    - 23 Mar 2018 - 1 comment
    Tio okazis iom antaŭ mia edziĝo. Tiam mi estis tre feliĉa. Mi kaj mia fianĉino estis kunuloj jam de pli ol unu jaro, kaj pro tio ni decidis edziĝi. La tuta familio iĝis ĝoja pro tiu festa okazaĵo. Nur unu afero iom ĝenis kaj atentigis min, kaj tio estis la pli juna fratino de mia fianĉino. Mia estonta bofratino estis tre bela kaj seksloga 18-jara fraŭlino; ŝi kutimis vesti sin per mallongaj jupoj kaj dekoltitaj vestaĵoj. Iun fojon, kiam ni estis solaj, ŝi kliniĝis komplice proksime de m…

  • Ridindaj Ministroj

    - 09 Mar 2018
    Brazila prezidento kun siaj ministroj vizitas Bolivion. Alveninte en la najbaran landon, ili estas ricevataj de la bolivia estraro en la palaco. La brazilano konatigas siajn kunvojaĝantojn: - Ĉi tiu estas la ministro pri transportado, ĉi tiu - la ministro pri sano, jen la ministro pri edukado, la ministro pri kulturo... Poste la bolivia prezidento prezentas siajn kunlaborantojn: - Ĉi tiu estas mia ministro pri gaso kaj petrolo, ĉi tiu - la ministro pri mar-armeo... Tiumomente la brazila prez…

  • La Miozoto

    - 12 Feb 2018 - 2 comments
    Laŭ Ismael Gomes Braga, ĉi tiu estas la unua brazila portugallingva literaturaĵo tradukita en Esperanton. Eble ne tiom valora kiel literaturo mem - eble pro tio ĝia aŭtorino estas preskaŭ nekonata hodiaŭ -, sed grava pro sia historia aspekto, ĉar tekstoj kiaj ĉi tiaj montras provojn traduki portugallingvajn esprimojn per esperantaj rimedoj. Do, kvankam iom naiva, eĉ infaneca, ĉi tiu rakonto estas grava pro sia esperanta traduko far brazila pioniro. Mi faris al la teksto kelkajn korektojn kaj aldonis pri ili notojn.

  • Al mia filino

    - 06 Mar 2014
    Domingos Borges de Barros , barono kaj vicgrafo "de Pedra Branca", politikisto kaj historiisto, tre grava homo dum la Imperio de Brazilo. Alia traduko de F. V. Lorenz.

  • Averto al parkeruloj

    - 30 Oct 2013
    Kvankam ne multe konata aŭ estimata nuntempe, Domingos José Gonçalves de Magalhães , barono kaj vicgrafo "do Araguaia", estis grava poeto en la XIX-a jarcento kaj unu el la plej fruaj romantismaj poetoj brazilaj.

  • Historio de rozo

    - 30 Oct 2013
    Unu el la plej konataj brazilaj verkistoj el la romantisma epoko, Casimiro José Marques de Abreu vivis malmultan tempon, sed postlasis faman verkon kun ŝatataj kaj ĉiam deklamataj poemoj. Tiu ĉi estas alia belega traduko de F. V. Lorenz. eo.wikipedia.org/wiki/Casimiro_de_Abreu

  • Kanto de l' Ekzilo

    - 30 Oct 2013 - 1 comment
    Gonçalves Dias, brazila poeto (1823-1864) Mia lando havas palmojn, Kie kantas sabia'; Birdoj tie ĉi kantantaj, Tiel ne belsonas ja. Kaj ni havas pli da steloj, Sur herbejoj pli da floroj, En arbaro pli da vivo, Pli da amo en la koroj. Tie nokte solrevante Pli da ĝoj' mi trovas ja; Mia lando havas palmojn, Kie kantas sabia'. Mia lando ĉarmojn havas, Kiujn mi ne trovas ĉi; Tie nokte solrevante Pli da ĝoj' mi trovas ja; Mia lando havas palmojn, Kie kantas sabia'. Di'…

  • Danke al Dio, Zamenhof... kaj Pelé!

    - 26 Oct 2013
    Travivaĵo de brazila esperantisto em Sovetunio La lasta numero (75) de INKO (revuo de Kultura Kooperativo de Esperantistoj) enhavas intervjuon de Fabiano Henrique kun la konata brazila esperantisto Amarílio Carvalho. Krom aliaj aferoj, li parolas pri sia vojaĝo tra Sovetunio en 1974. Tiam, en Vilno, ĉefurbo de Litovujo, Amarílio vizitis lokan esperantiston, en kies hejmo li drinkis “bongustegan komunistan vinon”... kaj “duonebriiĝis”. Li maltrafis la vojon al sia hotelo kaj perdiĝis en la…

  • La tri gutoj

    - 04 Oct 2013 - 2 comments
    Coelho Neto, brazila verkisto (1864-1934) Albo, la bona feino kiu zorgas pri la fianĉinoj, Albo, kiu loĝas en la pupilo blua de l' virgulinoj senpekaj, pasante iam matene apud rozo, aŭdis sian nomon elparolatan de tri gutoj tremantaj. Proksimiĝante kaj sidante en la koron de l' floro, ŝi demandis afable: – Kion vi volas de mi, gutoj brilaj? – Venu solvi demandon, diris la unua. – Diru kion. – Ni estas tri malsamaj gutoj, naskiĝintaj diversdevene; ni volas, kevi diru al ni, kiu el ni esta…

  • Tri blindulinoj

    - 04 Oct 2013 - 1 comment
    Maria Clara da Cunha Santos, brazila verkistino (1866-1911) Unuigitaj de sama malfeliĉo, vivadis tri blindulinoj kiel intimaj amikinoj. La blindulejo estis vasta, grandanombre la blindulinoj. Inter tiom da malfeliĉulinoj, ne distingantaj la tagon de la nokto, la tri naskeblindulinoj rezignacie interparoladis plej amike. La maro frapadis la altajn ŝtonegojn. Sidiĝintaj ĉe la rifuĝeja ĝardeno kontraŭ la marbordo, la unua blindulino malgaje ekdiris: – Miaj amikinoj, se estus ebligite al ni…