Brazila prezidento kun siaj ministroj vizitas Bolivion. Alveninte en la najbaran landon, ili estas ricevataj de la bolivia estraro en la palaco. La brazilano konatigas siajn kunvojaĝantojn:
- Ĉi tiu estas la ministro pri transportado, ĉi tiu - la ministro pri sano, jen la ministro pri edukado, la ministro pri kulturo...
Poste la bolivia prezidento prezentas siajn kunlaborantojn:
- Ĉi tiu estas mia ministro pri gaso kaj petrolo, ĉi tiu - la ministro pri mar-armeo...
Tiumomente la brazila prezidento ekridas. Li ridegas, ridegadas:
- Kiel!? Ministro pri mar-armeo? Vi ja ne posedas maron!
La bolivia prezidento tuj respondas seriozmiene:
- Mi ne ridis kiam vi prezentis viajn ministrojn pri sano, edukado, kulturo...

(Tradukita kaj adaptita de Júlio César Pedrosa el la portugala lingvo)