Coelho Neto, brazila verkisto (1864-1934)

Albo, la bona feino kiu zorgas pri la fianĉinoj, Albo, kiu loĝas en la pupilo blua de l' virgulinoj senpekaj, pasante iam matene apud rozo, aŭdis sian nomon elparolatan de tri gutoj tremantaj. Proksimiĝante kaj sidante en la koron de l' floro, ŝi demandis afable:
– Kion vi volas de mi, gutoj brilaj?
– Venu solvi demandon, diris la unua.
– Diru kion.
– Ni estas tri malsamaj gutoj, naskiĝintaj diversdevene; ni volas, kevi diru al ni, kiu el ni estas la plej merita, kiu estas la plej pura.
– Mi konsentas; parolu, guto brila.
Kaj la unua guto tremante parolis: "Mi venas el nuboj altaj, mi estas filino de l' grandaj maroj. Mi naskiĝis en la senlima oceano antikva kaj potenca. Vizitinte marbordojn kaj marbordojn, en mil fulmotondroj skuegita, mi estas borbita de nubo. Mi iris ĝis la altaĵoj, kie brilas la stelo, kaj ruliĝante de tie, inter fulmoj, mi falis en la floron, en kiu nun mi ripozas. Mi reprezentas la maron".
Estas nun via vico, guto brila, diris la feino al la dua.
– Mi estas la roso, kiu nutras la liliojn. Mi estas fratino de l' opalaj lunbriloj, filino de l' nebuloj, kiuj sin malvolvas, kiam la nokto mallumigas la naturon. Mi reprezentas la matenkrepuskon.
– Kaj vi? demandis Albo al la plej malgranda.
– Mi havas nenian indon.
– Parolu: el kie vi venas?
– El la okuloj de fianĉino; mi estis rideto, mi estis kredo, mi estis espero, poste mi estis amo – hodiaŭ mi estas larmo.
La aliaj ridas je l' guteto, sed Albo, malfermante siajn brakojn, prenas ĝin kun si kaj diras: "Tiu ĉi estas la plej merita, tiu ĉi estas la plej pura".
– Sed mi estis la maro!...
– Kaj mi estis l' atmosfero!...
– Jes, tremantaj gutoj; sed tiu ĉi estis la koro. Kaj ŝi malaperis en la bluaĵo, portante la humilan guton.

El la portugala lingvo tradukis João A. Avelar.

In: ZAMENHOF, L. L. Esperanto Modelo. Redaktis Ismael Gomes Braga. 3-a eldono. Rio de Janeiro: Federação Espírita Brasileira, 1991, p. 209-211.

(Unue publikigita en Aldono de L' Espérantiste, decembro, 1899.)