Zhang Xuesong (雪松)'s articles

  • Sub Peza Ŝarĝo, Tintil' Kamela Sonadas Tutan Vojon(5)

    - 28 Nov 2007 - 1 comment
    “Sub Peza Ŝarĝo, Tintil’ Kamela Sonadas Tutan Vojon” — Skribite ĉe la eldoniĝo de Granda Vortaro Ĉina-Esperanta Wang Chongfang Kvalito estas la vivo de la vortaro, kiu estas norma verko por konsultado. Ĝi ne nur devas esti uzata dum longa tempo, sed ankaŭ povas elteni kontroladon de uzantoj en sennombraj fojoj. Ĉiu el ĝiaj artikoloj povas esti konsultata kaj ĉiu el ĝiaj partetoj ekzamenata, komparata, sekve ĝi neniel toleras fuŝadon, nek falsadon. Mi bone konscias tion, ke ekde la komen…

  • Sub Peza Ŝarĝo, Tintil’ Kamela Sonadas Tutan Vojon(4)

    - 27 Nov 2007 - 2 comments
    “Sub Peza Ŝarĝo, Tintil’ Kamela Sonadas Tutan Vojon” — Skribite ĉe la eldoniĝo de Granda Vortaro Ĉina-Esperanta Wang Chongfang Dum tiu tempo miaj familianoj donis al mi grandan helpon. Mia edzino prenis sur sin preskaŭ ĉiujn mastrumajn aferojn. Ŝi faris ĉiajn laborojn interne kaj ekstere de la domo ludante la rolon kiel de virino, tiel ankaŭ de viro. Multaj emeritaj mezlernejaj instruistoj dediĉas siajn restantajn jarojn al la plua laboro, dungite kiel priva…

  • SUB PEZA ŜARĜO, TINTIL’ KAMELA SONADAS TUTAN VOJON(3)

    - 26 Nov 2007 - 1 comment
    “SUB PEZA ŜARĜO, TINTIL’ KAMELA SONADAS TUTAN VOJON” — Skribite ĝuste antaŭ la eldoniĝo de Granda Vortaro Ĉina-Esperanta Wang Chongfang Laŭ rutina kutimo la eldonado de granda vortaro procedas tiele: unue la kompilinto liveras mane netigitan aŭ tajpitan manuskripton, poste la redaktistoj de eldonejo faris (aŭ petis kompetentulojn fari) unuan kontrolon al la manuskripto, pli poste la profesiaj tajpistoj kaj kompostistoj entajpis la tutan tekston kaj faris kom…

  • SUB PEZA ŜARĜO, TINTIL' KAMELA SONORAS TUTAN VOJON(2)

    - 25 Nov 2007 - 1 comment
    "SUB PEZA ŜARĜO, TINTIL’ KAMELA SONORAS TUTAN VOJON" — Skribite ĝuste antaŭ la eldoniĝo de Granda Vortaro Ĉina-Esperanta Wang Chongfang Por plenumi la bezonon de ĉinaj esperantistoj je sufiĉe granda ĉina-Esperanta vortaro kaj ankaŭ por levi la ĝeneralan akademian nivelon de Esperanto, mi decidis kompili GrandanVortaron Ĉinan-Esperantan surbaze de la leksikona materialo akumulita dum mia longa studado. Mi bone konsciis, ke tio estos malfacila, ekstreme peniga laboro kaj ke, u…

  • Sub Peza Ŝarĝo, Tintil’ Kamela Sonadas Tutan Vojon(1)

    - 24 Nov 2007 - 2 comments
    "Sub Peza Ŝarĝo, Tintil’ Kamela Sonadas Tutan Vojon" — Skribite ĝuste antaŭ la eldoniĝo de Granda Vortaro Ĉina-Esperanta Wang Chongfang En la 50-jaroj de la lasta jarcento, kiam mi estis deksep-jara, mi hazarde trovis en iu librobrokantejo du malnovajn Esperantajn librojn: La Tuta Kurso de Esperanto kaj Esperanta-Ĉina Vortareto, kiuj interesis min. Aĉetinte ilin mi tuj komencis memlernadon. Poste mi kolektis al mi kelkajn aliajn Esperantajn librojn, inter kiuj estas Fundamenta Kres…

  • 2007,《汉语世界语大词典》才应成为我们关注的对象

    - 22 Nov 2007
    汉世词典我手头有四种:《汉世小词典》、《汉世词典》、《汉语世界语科技词典》、《汉语世界语词典》。除了第一种现在不用外,其它三种在案头时时伴随着我。而这三个词典中《汉世词典》是最辛苦的了,它现在不但已经体无完肤,而且其内页也随处可见我加上去的词条,这些都是许多年前做翻译练习及与朋友通信时养成的“恶习”。那时因为一些词找不到对应的翻译,就只好一页页地去翻世汉词典,找到了就赶紧记在《汉世词典》上以备后用,在阅读时发现一 些 好的词条,也常翻翻《汉世词典》,看有没有这种译法,没有的就加上去。就这样日积月累,这部词典增加了不少的条目! 直到前几年北京UK,郭少梅送我一部《汉语世界语词典》(早在87年我也曾买过这个词典,但送给一位曾对我世界语学习给个很大鼓励的朋友了),《汉世词典》才开始退居二线了,但我在使用《汉语世界语词典》时,对一些没有或不确定的词条,仍要翻一翻它。 这几个词典的共同缺陷就是收词量太 少 ,只给出了词条对应的翻译或解释。实际使用时,很多词在这上面是查不到的,查到了,常常还不知道该用哪一个,得一个一个 地 再去查《汉语世…

  • 3500 ofte uzataj vortoj de nuna ĉina lingvo

    - 21 Nov 2007 - 1 comment
    1988-01-26 Ĉinio publikigis la ofte uzatajn vortojn laŭ du ofteco-grupoj, la unua grupo enhavas 2500 plej ofte uzitajn vortojn (ideografiaĵoj), la dua 1000 vortojn. Ellerninte la 3500 vortojn oni povas facile legi preskaŭ 99% da enhavon de moderna ĉina  lingvo. Nun mi alŝutas la vortojn por Jan Popelka kaj aliaj interesitoj. La vortoj estas listigitaj laŭ la ordo de la nombro de strekoj de la ĉinaj ideografiaĵoj. Ofteco-Grupo 1 一画 一 乙 二画 二 十 丁 厂 七 卜 人 入 八 九 几 儿 了 力 乃 刀 又…

  • Adoro

    - 21 Nov 2007
    Se estus monto alta al nuboj, ĉu la fluanta akvo ĉirkaŭos ĝin kiel bendon? Se estus arbego tuŝebla al ĉielo, ĉu birdoj venos de malproksimo por kanti por ĝi mildajn kantojn? Se la maro sin sentus sola, kaj tiam ĉu ĝin akompanos uragano, fulmotondro kaj torenta pluvo? Se ne estus malgranda, ĉu estos ankoraŭ granda? Rigardu la buntajn floretojn en la kampo de l’ vivo, se ne estus kontrasto de l' adoraj folioj, ĉu ili povos pompi tiel ĉarme?

  • Mia Sperto unuafoje kuŝi kun VIRO krom mia edzo

    - 17 Nov 2007 - 2 comments
    Mi finfine havis viron , kiu ne estas mia edzo! Tiuvespere li malkvietiĝis dum la tuta horo kaj fine endormis pro tro laceco, dum mi neniel endormiĝis, la hormontrilo direktis je la dua. Estis la plej malfacile pasiga meznokto post la patoso( aŭ emocio? ). Mi ŝaltis la tablolampon kaj pririgardis la homon apud la kapkuseno sub la milda lumo. Ĉiuj kiuj lin vidis, diris ke li estas centprocenta belulo, precipe liaj okuloj entenantaj ĉiam ridon, havis ne rezisteblan  allogon. Tamen…

  • Ĉu vira bebo estas nomata "viro"?

    - 15 Nov 2007 - 1 comment
    En PIV “viro” estas du difinoj: 1. Homo, apartenanta al la sekso organizita por demeti en inon la semon de ido:  Dio kreis la homon, en formo de viro kaj virino li kreis ilin; Platono dankis la Diojn pro ke ili faris lin homo kaj ne besto, viro kaj ne virino, greko kaj ne barbaro. 2. Tia homo, rigardata en la matura aĝo kontraste kun la infano:  Kaj preteriris Itaj kaj ĉiuj liaj viroj, kune kun ĉiuj infanoj, kiuj estis kun li. Laŭ Reta Vortaro dinifas: 1.  Animal…

  • Retpoŝte publikigu artikolojn en via blogo

    - 13 Nov 2007
    Laŭ la klarigo de Ipernity mi ĵus provis ĉu ĝi vere povas publikigi artikoloj per retpoŝto, haha mi sukcesis, kaj tia maniero ja estas tre rapida por la publikigo, post kelk-dek sekundoj mia artikolo "Inversigo de Homo kaj Diablo" jam aperis en mia blogo! Ipernity ne nur povas publikigi artikolojn per retpoŝto, kaj ankaŭ aliajn dokumentojn. Provu karaj amikoj!

  • Inversigo de Homo kaj Diablo

    - 13 Nov 2007 - 2 comments
    Mail Inversigo de Homo kaj Diablo   ―― malnova ĉina rakonto   Iam vivis homo, li havis du filojn. Iutage kiam la filoj prilaboris kampon, venis subite ilia patro, li ilin batis kaj insultis sen ia ajn kialo. Tio vidiĝis de knabo en la vilaĝo, li kuris al ilian hejmon kaj rakontis la okazaĵon al ilia patrino. La patrino demdandis al la patro por tio. La patro surpriziĝis kaj supozis, ke tio estis faro de diablo. Li do ŝtele diris al siaj filoj: “Se revenus la di…

  • Norda Koreio parolas ankaŭ Esperanton?

    - 11 Nov 2007 - 4 comments
      Mi trovis jenan retejon de la Norda Koreio, kiu aperas ankaŭ en Esperanto, ĉu estas esperantistoj en Norda Koreio? http://www.korea-dpr.com/users/esperanto/ alia ligo: http://homepage.mac.com/mkardol/korea/  

  • La Vojo

    - 08 Nov 2007 - 3 comments
    La Vojo De Tao Weidong Irantoj ne eviteble falpuŝiĝis, sed neniu ĉesis la iradon pro la falpuŝiĝo. Homojn kreante Njuŭa* ne kreis vojon por siaj idoj. La vojon eltretis de homoj mem. La vojo povas distancon mallongigi, kaj ankaŭ ĝin longigi. La vojo, kiel linilo mezuras homojn. La malnova vojo ĉiam malaperas kaj ŝanĝiĝas, dum la nova vojo ĉiam aperas kaj etendiĝas. Bebo komencis la vivan vojon ekde sia naskiĝo. Iom post iom kun la pliigo de siaj aĝo kaj spert…

  • La Bordo

    - 07 Nov 2007 - 1 comment
    La Bordo de Wang Shiqiang Se en tago, la noktiĝo estas la bordo de l' tago. Se en nokto, la tagiĝo estas la bordo de l' nokto. Se inter viro kaj virino, la virino estas la bordo de l' viro. Se la ama boato de l' viro povus ankriĝi en la ama tajdo de l' virino, tiam ĝi fariĝos la bordo de l' eterna amo.  (trad. Zhang Xuesong)

  • Kial mi ne povas aldoni Flash?

    - 05 Nov 2007 - 1 comment
    Mi provis multfoje sed neniam sukcesis aldoni Flash al mia blogo. Mi provis jenan: <embed src=" http://www.56.com/p_46813913.swf "  type="application/x-shockwave-flash" width="450" height="390"></embed> kaj ankaŭ jenan: <object width="450" height="390"><param name="movie" value=" http://www.56.com/p_46813913.swf"><embed src=" http://www.56.com/p_46813913.swf "  type="application/x-shockwave-flash" width="450" height="390"></embed></object> tamen tute estas vana. Kiu scias la kialon?

  • 《世界语自学课程》软件下载

    - 04 Nov 2007
    这是笔者汉化的一款世界语自学软件,内容包括十二课基础世界语课程、世界语介绍、软件使用指南及世汉、汉世双向电子词典。有意学习的朋友不妨下载试试,很不错的哟! 华军软件园下载 你也可以参加网上的 免费学习 ,在这里你还可以了解到更多世界语知识和文化,同别人交流、结交各国的世界语朋友。  

  • Pasero kaj Bonzo

    - 03 Nov 2007
    La aglo ŝvebis super la templo por serĉi manĝaĵon. Subite li vidis paseron, kiu pepis sur la arbo antaŭ la templo. "Jen mia manĝaĵo." Li pensis kaj ekĉasis la paseron. La pasero treege timiĝis, ĉar li malkovris neniun lokon por sin kaŝi. Je tiu danĝera memento eliris el la templo bonzo. La pasero vidis esperon kaj tuj eniris en la manikon de la bonzo. Sed ho ve, la bonzo kaptis la paseron kaj diris al si mem kun ĝojo: "Amitabo, la viandaĵon mi povos manĝi hodiaŭ." Tion…

171 articles in total