“SUB PEZA ŜARĜO, TINTIL’ KAMELA SONADAS TUTAN VOJON”

— Skribite ĝuste antaŭ la eldoniĝo de Granda Vortaro Ĉina-Esperanta
Wang Chongfang

Laŭ rutina kutimo la eldonado de granda vortaro procedas tiele: unue la kompilinto liveras mane netigitan aŭ tajpitan manuskripton, poste la redaktistoj de eldonejo faris (aŭ petis kompetentulojn fari) unuan kontrolon al la manuskripto, pli poste la profesiaj tajpistoj kaj kompostistoj entajpis la tutan tekston kaj faris kompostadon per komputilo, kaj ankoraŭ pli poste oni presis per komputila presilo la manuskripton, por ke la kontrolistoj kaj korektistoj faru foj-refojajn kontroladojn kaj korektadojn, ĝis fine la manuskripto estas definitivigita kaj la lasta provaĵo estas farita. La tuta procezo de la kruda manuskripto ĝis la prespreta kutime daŭras du aŭ tri jarojn. Tiaj normalaj kondiĉoj al mi neniel povis esti liveritaj por eldonado de tiel granda vortaro; kaj tamen, malgraŭ miaj mizeraj kondiĉoj, mi nepre devis fari ĉion, kion diktas al mi mia devosento. Mi estis devigita preni sur min ĉian laboron koncernantan la eldonadon de la vortaro: mi estis ne nur la kompilanto, sed ankaŭ la entajpisto, la kompotisto, eĉ la redaktoro, la kontrolisto, la korektisto ktp. La samtempa plenumo de pluraj funkcioj ebligis, ke ĉio ĉi tio estu plenumita de mi en unu fojo kaj tiel ŝparis multan tempon kaj multe reduktis la eldonkoston. Imagu nur: se mi tiam liverus manuskripton nur manskribitan aŭ simple tajpitan, la procezo de la eldonado certe estus maratone longa kaj malfacilega, la kosto de la eldonado certe estus tiel granda, kiel astronomiaj ciferoj. Tiuokaze eldoni tiel grandan vortaron estus, por tiel diri, tute simple fantaziaĵo kiel la rakonto La Mil kaj Unu Noktoj. Kaj tamen, malgraŭ ĉio, la realo estis, ke la teksto de la vortaro tiam jam estis entajpita kaj kompostita per la programaro Fangzheng kaj, korektite kaj definitivigite, jam prespreta. Se iu eldonejo volos eldoni mian vortaron, mi transmetos ĝian definitivan tekston en la komputilon de la eldonejo kaj la teksto, iom traktite de redaktoro, jam povos esti tuj sendita al la presejo.

Komence mi pensis ke, se mi estos preta elteni ĉiajn malfacilojn, diligente lernadi kaj koncentri mian tutan menson sur la kompiladon, laboron tre enuigan kaj penigan, spite la solecon kun firma volo kaj persisteco, mi certe povos krei sufiĉe bonan vortaron ĉinan-Esperantan. Kaj tamen, dum la kompilado mi iom post iom konsciiĝis, ke la malfacileco de la kompilado multe superas mian antaŭan imagon. La malfacileco kuŝas ne nur en la granda diferenco inter la lingvistikaj strukturoj de la ĉina lingvo kaj Esperanto, inter la ĉina kaj Okcidenta kulturoj, sed ankaŭ en la grandamplekseco de mia vortaro: en ĝi estas registritaj la nomoj kaj esprimoj de preskaŭ ĉiuj aferoj en la mondo: aferoj antikvaj kaj nuntempaj, enlandaj kaj eksterlandaj; terminoj astronomiaj kaj geografiaj, sciencaj kaj artaj; nomoj de herboj kaj arboj, insektoj kaj fiŝoj, ktp. ktp., precipe la vortoj kaj esprimoj havantaj profundan signifon propran al la ĉina kulturo, kiuj estas malfacile tradukeblaj precize en Esperanton. Ĝenerale dirite, por kompilantoj de dulingvaj vortaroj aliaj ol ĉina-Esperanta ekzistas abundo da samspecaj eldonitaj vortaroj, kiuj povas servi kiel konsultindaĵoj, el kiuj oni povas ĉerpi multon da materialo por sia kompilado, dum por mia vortaro ekzistas kompare malmulte da konsultindaĵoj kaj tial al multaj artikoloj de mia vortaro ofte mankas pretaj Esperantaj tradukoj por “pruntepreno”. El la eldonitaj vortaroj ĉinaj-Esperantaj la kompare pli valora estas Ĉina-Esperanta Vortaro eldonita de la Ĉina Esperanto-Eldonejo. Ĝi estas vortaro kun ne sufiĉe granda nombro da artikoloj kaj tute sen ekzemploj. Kvankam mi ĉerpis el ĝi certan kvanton da utiligebla materialo, tamen pro la limigiteco de amplekso kaj pro la fakto, ke ĝi eldoniĝis antaŭ pli ol dudek jaroj, multaj ĉinaj novaj vortoj kaj esprimoj spegulantaj la socian vivon kaj la terminoj sciencaj kaj teknikaj, kiuj aperis dum la lastaj dudek jaroj, estas neniel troveblaj en ĝi. Por doni al tiaj vortoj adekvatajn tradukojn, mi estis devigita serĉi taŭgajn konsultindaĵojn en alilingvaj literaturoj, referencaj libroj kaj vortaroj, kaj penis traduki tiujn ĉinajn vortojn kaj esprimojn en Esperanton, kaj tial, en tiu ĉi senco, la kompilado de mia vortaro estis multe pli malfacila ol la kompilado de la ĉinaj-alilingvaj, kiel ekz. vortaroj ĉinaj-anglaj, ĉinaj-rusaj kaj ĉinaj-francaj. Ofte, por precizigi en Esperanto la sencon de ĉina vorto aŭ esprimo dum la kompilado, ke ĝi estu komprenebla al la estontaj uzantoj de mia vortaro, mi devis unue konsulti ĉinlingvajn kaj alilingvajn vortarojn kaj referencajn librojn por profunde komprenigi al mi la originan sencon kaj poste peni koncize ĝin Esperantigi. Iafoje okazis, ke por verki unu vortaran artikolon mi devis dediĉi plurajn horojn aŭ eĉ tagojn da cerbumado ĝis fine mi trovis kontentigan solvon. Tio estis tiel malfacila, kiel iam diris Yan Fu, fama klerulo-tradukisto, ke “adekvata traduko de unu nomo estas trovita eĉ je la kosto de dekoj da cerbumado kaj hezitado”. Eĉ se tiel estis, iafoje mi ne povis trovi kontentigan solvon. Mia persona kapablo estas limigita, dum la vortaro ampleksas ĉiujn kampojn de la homaraj scioj. Alvizaĝante tiel malfacilan taskon, mi povis fari nenion alian ol plene uzi ĉiun minuton de mia ĉiu tago por lerni, lerni kaj ankoraŭ lerni kaj treege zorge, konscience fari mian kompiladon. La kompilado de vortaro ĝenerale estas tasko tre peniga kaj, ju pli la kompilanto estas konscienca, des pli peniga ĝi fariĝas. Oni iam diris, ke por puni iun la plej severa maniero estas ordoni al li kompili vortaron. Por eviti ĝenojn kaj distriĝon, mi rifuzis ĉiajn amuzojn kaj reduktis ĝis minimumo la sociajn rilatojn kaj kontaktojn. Ĉiutage mi utiligis ĉiujn horojn kaj ĉiujn minutojn, krom la tempo por dormo, manĝado kaj nepre necesaj viv-prizorgoj, por la kompilado. Mia ĉiutaga labordaŭro estis ne ok horoj, sed duoble ok horoj, kaj iafoje eĉ pli. Mi ne havis dimanĉon, nek festotagon, nek ferion. Por la kompilado de la vortaro mi preferis suferi “punon” kaj sange ŝvitadis super la tasko. Mi dediĉis miajn tutajn energion, kapablon, saĝon kaj sciojn al la kompilado. Ekstere la strata bruo, belsona muziko, amuzoj kaj eĉ ĉarmaj virinoj por mi kvazaŭ tute ne ekzistis. Nur la sonoj de skrapeto de plumo sur papero, de tajpado kaj de iafoje murmureta legado de vortoj akompanis mian penlaboron. Tuttage sidiante sinkline super la skribotablo, mi konsultadis vortarojn, librojn, slipojn ktp, zorge serĉis taŭgajn vortojn kaj pesis ĉiun trovitan vorton, por verki artikolon post artikolo de la vortaro, jen pri astronomio, jen pri geografio, jen pri botaniko, jen pri zoologio, jen pri scienco kaj tekniko, jen pri artoj… ĉiuj ĉi tiuj svarmoj da vortoj kaŭzis al mi kapturnon. La laboro, ŝarĝita per bagatelaj detaloj, estis longa, malfacila, monotona kaj teda, sed en ĝi mi tamen penis trovi al mi plezuron kaj akiri rekompencon. Tutajn tagojn mi promenadis en arbaro da vortoj, ĝue naĝadis en maro da vortoj, kun pensoj vagantaj tra kvinmil-jara tempospaco kaj dekmil-kilometra vasto, jen al aferoj antikvaj aŭ nuntempaj, enlandaj aŭ eksterlandaj, jen al supernatura mirlando, jen al la homa mondo… La vortoj kaj esprimoj estis kiel belaj poemoj, vivaj bildoj, interesaj fabeloj kaj historiaj rakontoj kun komplika intrigo, tiel ankaŭ sendubaj kaj nerefuteblaj sciencaj faktoj. La ĉina lingvo kaj Esperanto apartenas al du malsamaj gramatika kaj leksikologia sistemoj kaj estas regataj de malsamaj pensmanieroj kaj kutimoj. Sama afero, sama ideo aŭ sama sento ofte estas esprimita en malsama maniero en la du lingvoj, kaj en Esperanto ĝi povas esti esprimita per aparte konciza kaj lerta frazkonstruo kaj tre pitoreska dirmaniero tute alia ol en la ĉina lingvo. Tian senliman plezuron kaj senfinan dolĉecon povas gustumi nur tiu, kiu propravole metas sian tutan menson en la labirinton de la vortoj. Tiamaniere, post longaj dek jaroj da penlaboro, finfine mi sukcese finplenumis la planon en 2003, nome mi finis la unuan krudan manuskripton de la tuta vortaro kaj faris al ĝi la unuan revizion. En la postaj kvar jaroj mi faris al ĝi aliajn dufojajn reviziojn.

(daŭrigota)