Toeko's most appreciated articles

  • Stranga okazaĵo.

    - 6 favorites
    Okazaĵo Estis 1959 jaro. Mia patrino estis ĉiĉeronino en nia urbo Vroclavo. Ŝi parolis perfekte la rusan kaj germanan lingvojn - do ofte oni ŝin vokis por ŝi montru la interesaĵojn de la urbo al eksterlandaj ekskursoj. Foje ŝi vokis min - ke mi venu kun ŝi - estas ekskurso de sovetaj soldatoj kiuj troviĝas en Vroclavo. Oni permesis al ili foje ne tuttempe esti en kazerno sed iom distriĝi vizitante urbon de sia servo. Ĉar mi ankaŭ parolis la rusan lingvon - mi volonte aliĝis - esperante…

  • Loko memorinda por mi.

    - 4 favorites
    En aŭgusto de 1982-a jaro en Pollando ankoraŭ regis la militstato. Mia laborloko (elektrejo) troviĝis en centro-norda urboparto kaj mi loĝis en suda urboparto (mi plu tie loĝas). La 31-an de aŭgusto mi tenis posttagmezan deĵoron, de la horo 13.45 ĝis 21-45. Noktadeĵora kolego venis iom pli frue kaj avertis min ke en la centro oni aŭdas pafadon. "Solidareco" aranĝis protestojn en regiono de la ĉirkaŭaĵo de aŭtobusa remizo ĉe la strato Grabiszyńska. La demonstracioj kutime disfluadis en direk…

  • Kial mi lernis Esperanton?

    - 3 favorites
    Kial mi lernis Esperanton? Unuafoje la vorton "Esperanto" mi vidis en 1948 jaro. Tiam en urbo Jelenia Góra, kie mi tiutempe loĝis, oni inaŭguris memorŝtonon omaĝe al Ludoviko Zamenhof. La afero tute ne ekinteresis min - tiutempe 10-jaraĝan knabon. Gepatroj aligis min al la kurso de angla lingvo kiu estis gvidata en loka filio de YMCA. Mi komencis lerni. Ĝis nun mi posedas la lernolibron de tiu tempo. Post eble duonjaro la povo malpermesis ekziston de YMCA en Pollando kiel "malamikan, imperi…

  • "Memoraĵoj el Estonio" - miaj fotoj.

    - 3 favorites
    Kial tiom da memoraĵoj ĝuste el Estonio? Oni devus komenci de la tempo eĉ de antaŭ mia naskiĝo. Mia familio fondiĝis en 1936 jaro en tiu tempo apartenanta al Pollando Vilno. Mi naskiĝis tie. En septembro de 1939-a jaro Sovetio senanonce ekokupis orientan parton de Pollando kaj jam la 19-an enpaŝis la soveta armeo al Vilno. Post mallonga tempo Sovetio bonkore "redonis" la urbon kaj ĝian regionon al ankoraŭ (preskaŭ) sendependa Litova Respubliko. Pro la antaŭaj konfliktoj polaj-litovaj kaj krei…

  • Kion oni faras kiam estas malvarme...

    - 3 favorites
    Kiel homoj scias helpi al si dum malvarmo. Iam mi legis ie en interreto, kaj nun mi rememoris (ne - mi trovis noticojn) kiel homoj vivas dum malvarmo. Jen proksimume tiel: +20°C - Grekoj surmetas ĵerzojn (se scipovas ilin trovi). +15 - Jamajkanoj enŝaltas hejtadon (se havas tian). +10 - Usonanoj komencas tremi pro malvarmo. Rusoj apud siaj somerdomoj plantas kukumojn. +5 - Oni povas vidi propran spiron. Italaj aŭtomobiloj rifuzas ekfunkciiĝi. 0 °C - En Usono frosti…

  • Kiel mi fariĝis Malsuprasileziano kaj Vroclavano.

    - 3 favorites
    Kiel mi fariĝis Malsuprasileziano kaj Vroclavano. Certe vizitantoj de mia paĝo en Ipernity rimarkis jam delonge, ke mi multfoje reklamis kaj propagandis mian urbon, per miaj fotoj, kaj iaj artikoletoj. Sed kiel mi fariĝis loĝanto de tiu ĉi regiono? Jen suba teksto, kiu estas traduko de mia verketo pollingva, la demandon respondas. Do ankoraŭfoje: KIEL MI FARIĜIS MALSUPRASILEZIANO KAJ VROCLAVANO

  • Miraklo.

    - 3 favorites
    Rememoriĝis al mi rumana humoraĵo, kiun mi legis antaŭ multegaj jaroj (kiam oni estas preskaŭ centjarulo - jen kaj jen rememoriĝas tre malnovaj aferoj). Jen: Kiam maljunulo Johano Nebulesku atingis sian centjaran jubileon - tuta vilaĝanaro kolektis monon kaj organizis al li ekskurson al la ĉefurbo - Bukureŝto. La vojaĝo estis lia unua vojaĝo per la trajno, la unua forlaso de sia vilaĝo. Post unusemajna foresto Johano Nebulesku revenis hejmen. Tuta vilaĝo kolektiĝis kaj pridema…

  • Kio estas feliĉo.

    - 3 favorites
    Interparolas Usonano, Franco kaj Ruso pri la temo - kio estas feliĉo? -Usonano diras: - belega edzino, dika konto en la banko, kvaropo da geinfanoj, tablo abunde plena de manĝaĵoj...... - Franco diras: - Belega edzino, geinfanoj, tablo kun bonaj trinkaĵoj.... - Ruso diras: Neeee....! Tajgo*, silento. En malgranda ligna dometo sube loĝas mi, supre Semionov (Ceмёнов). En la silento komencas aŭdiĝi aŭtomobila motoro. Pli proksime, pli... aŭto haltas antaŭ la dometo. Frapegado al la pordo. Mi m…

  • Sinjoro Tadeo.

    - 2 favorites
    Kiel mi menciis en la subskribo sub foto prezentanta la unuan pollingvan eldonon de "Sinjoro Tadeo" de Adam Mickiewicz - hodiaŭ en Pollando estas "Tutpollanda tago de la laŭtlegado de Sinjoro Tadeo". Jen plena titolo de la poemo: Sinjoro Tadeo aŭ lasta armita posedopreno en Litvo. Nobelara historio de la jaroj 1811 kaj 1812 en dekdu libroj verse (pole: Pan Tadeusz czyli ostatni zajazd na Litwie. Historia szlachecka z roku 1811 i 1812 we dwunastu księgach wierszem). Kaj sube komenca fragm…

  • Biciklo

    - 2 favorites
    Pri du oficiroj. Apude mi skribis mian memoraĵon pri stulta oficiro. Nun - ion pri aliaj oficiroj. Estis aŭtuno de 1944-a jaro. Se Vi legis miajn aliajn artikoletojn - Vi scius, ke tiutempe mi loĝis, kun gepatroj, en Estonio. La jaron 1944 ni pasigis en vilaĝo Peedu - 25 kilometrojn sude de Tartu. Tien evakuigis nin devige la germana okupa povo antaŭ antaŭvidata soveta invado. Ekde nia alveno al Peedu, en februaro ni loĝis en "Vana veski" - malnova muelejo.( Sufiĉe malbona foto kune kun…

  • Preĝejoj.

    - 1 favorite
    Laŭ mia scio en Vroclavo troviĝas ĉirkaŭ 90 preĝejojn de diversaj konfesioj. Ĉar ili plejparte estas historiaj monumentoj kaj - estas simple belaj - mi volonte ilin vizitas kaj ne foriras sen iu foto. Mi kalkulis parkere kiom da preĝejoj estas konstruitaj konforme al la arkitekturaj stiloj. Do - da gotikaj mi kalkulis 27 kaj 4 kiuj dum pasintaj tempoj perdis sian sakralan rolon. Estas 6 preĝejoj neogotikaj konstruitaj ekde mezo de 19-a ĝis komenco de la 20-a jarcento. Estas nur 5 barokstila…

  • La 94-a UK -laŭ mia vidpunkto.

    - 1 favorite
    La 94-a Universala Kongreso en Bjalistoko estis mia tria UK. Mi jam partoprenis la 72-an en Varsovio (1987 j.) kaj la 90-an en Vilno (2005 j.). Sed la lastan, finiĝintan antaŭ kelkaj tagoj mi partoprenis de komenco ĝis fino; la antaŭajn mi forlasis pli frue.. Al Bjalistoko mi alvenis jam vendrede, la 24-an de julio posttagmeze. Luksa situacio - min gastigis mia frato kiu loĝas en Bjalistoko. Mia celo estis renkonti kiel eble plej multe da homoj kun kiuj mi jam antaŭe konatiĝis persone ,kaj…

  • Vroclavaj koboldoj.

    - 1 favorite
    Oranĝkolora Alternativo - komence grupo, poste hepeninga movado, ekestinta en Vroclavo, sed aganta en kelkaj aliaj polaj urboj, prefere en la 80-aj jaro de la pasinta jarcento. Ĝi estis certagrade heredinto de la nederlanda movado de "Provo" kaj de la Partio de Koboldoj. La nomo memorigis la ĉie montratan ruĝon de la politika kaj socia vivo kaj montris ke ekzistas ankaŭ alia koloro. La Oranĝkoloran Alternativon iniciigis komence de 80-aj jaroj personoj ligitaj kun vroclavaj opoziciaj movadoj…

  • Kokcinelo.

    - 1 favorite
    Rakontis al mi mia patrino, aŭ eble avino, antaŭ multaj jaroj... En unua periodo de la ekzistado de Sovetunio regis tie oficiala severa kontraŭreligieco. Vorto "Dio" estis forigita kaj forigata el la ĉiutageco. Kaj jen en cenzora oficejo cenzoristo legis rakonton alsenditan por kontrolo. Li legas: "Tra la fenestro enflugis kokcinelo". Ĉimomente mi devas ion klarigi: kokcinelo ruslingve estas "божья коровка" -boĵja korovka - kio laŭvorte signifas "dia bovineto". La cenzoristo forstrekis vor…

  • La 1-a de Majo

    - 1 favorite
    La 1-a de Majo Mi ne skribos ĉi tie pri historio de la festo. Tiuj kiuj ĝin konas ja ne bezonas rememorigon; tiuj kiun ĝi ne konas - facile povas trovi menciojn priajn en interreto. Mi nur skribos kion mi memoras. Iom nebule mi memoras periodon kiam mi frekventis la bazan lernejon (ĝis 1952-a jaro). Mi tiam ne devis festi nek partopreni. Mia patro tamen ĉiujare devis iri al la manifestacio kun sia entrepreno. Unuafoje mi devis iri al manifestacio kiam mi jam frekventis mezgradan lernej…

  • ---MALĜUSTA KOLORO---

    - 1 favorite
    Malĝusta koloro. El miaj rememoroj el la tempoj de milito mi ankoraŭ neniam rakontis pri ... malĝusta koloro de mia ĵerzo. Estis jaro 1942. Tiutempe kun miaj gepatroj mi loĝis en Tartu (Estonio) ĉe la Riia Maantee (Riga Ŝoseo) - nun estanta daŭrigo de la mezurba strato Riia, en domo kun nuna numero 48. La "Ŝoseo" estis komenciĝanta malantaŭ la vagonara ponto. Se tion ĉi iam legos iu Tartuano aŭ konanto de la urbo - estos klare kie mi loĝis. Mi frekventis antaŭlernejon situitan ĉe la stra…

  • Категории пьяниц

    - 1 favorite
    Категории пьяниц. Как известно, человечество делится на две группы: пьющую и непьющую. Непьющие - народ довольно-таки скучный и монотонный. Пьющие же - народ более колоритный! Пьющие делятся на три вида: застенчивых, выносливых и малопьющих. Застенчивый вид это те, которые держатся за стенку. Выносливый вид это те, которых выносят . Малопьющие - это те, которые пьют, пьют, пьют и им всё еще мало . -------------- Ne traduku al Esperanto pere de Googla tradukilo. Rezultas neko…

  • Rabatako.

    - 1 favorite
    En la tramon eniris ulo kaj ekkriis: - "Neniu moviĝu! Tio ĉi estas rabatako!" De malantaŭo eksonis voĉo: "Diable! Vi treege min timigis! Mi pensis ke estas biletkontrolo!"

  • Vojaĝo - Podróż

    - 1 favorite
    Podróż. Był luty 1944 roku, Estonia. Niespodziewanie moja rodzina została przez Niemców, spodziewających się sowieckiego ataku, ewakuowana z Tartu do wsi Peedu 25 kilometrów na południe. Przydzielono nam kwaterę – dwa pokoje z wybitymi szybami i kuchnię z połamanym piecem. Zima była mroźna i śnieżna. Nie wiem jak to Rodzice załatwili, ale wysłano nas – babcię, moją 1-roczną siostrę i mnie – 6-latka – niemieckim wojskowym pojazdem półgąsienicowym do Jõgeva (miasto 50 kilometrów na północ o…