Kial tiom da memoraĵoj ĝuste el Estonio? Oni devus komenci de la tempo eĉ de antaŭ mia naskiĝo. Mia familio fondiĝis en 1936 jaro en tiu tempo apartenanta al Pollando Vilno. Mi naskiĝis tie. En septembro de 1939-a jaro Sovetio senanonce ekokupis orientan parton de Pollando kaj jam la 19-an enpaŝis la soveta armeo al Vilno. Post mallonga tempo Sovetio bonkore "redonis" la urbon kaj ĝian regionon al ankoraŭ (preskaŭ) sendependa Litova Respubliko. Pro la antaŭaj konfliktoj polaj-litovaj kaj kreiĝinta situacio - vivo de pola loĝantaro fariĝis sufiĉe neeltenebla. Sed - mia patrino, kiu naskiĝis en Estonio, konservis sian estonan pasporton. La litova povo ne faris multajn obstaklojn ke pola familio forlasu la landon kaj tiele mia familio en marto de 1940 jaro troviĝis en Estonio. Nur - la litova povo ne sciis, ke aŭtune de la sama jaro ĝi "libervole aliĝos" al Sovetunio.
En Estonio ni unue ekloĝis en Jőgeva. Tie loĝis fratino de mia patrino, sufiĉe bonstata. Ŝia edzo estis veterinaro en vasta agrikultura regiono. Patro de ambaŭ fratinoj, antaŭ la unua Mondmilito estis profesoro en la Veterinaria Instituto en Tartu (traserĉante kelkajn dokumentojn oni povas trovi menciojn pri li. Mi trovis kelkajn personojn en la Instituto kiuj ne konis lin - li mortis en 1916 jaro - sed la nomon konis: pola profesoro Ignacy (Ignaco) Szantyr - kreinto de la kliniko de malgrandaj bestoj).
Aŭtune de la 1940 jaro Estonio ankaŭ estis englutita de Sovetio (kune kun Latvio kaj Litovio). Do ni denove troviĝis sub soveta povo.
En junio de 1941 jaro germana armeo surbordiĝis en okcidenta marbordo de Estonio kaj ekiris antaŭen. Mi jam memoras la invadon - ili estas miaj unuaj memoraĵoj el Estonio kaj en la vivo entute. Mi ne priskribos ĉion detale ĝis 1945 jaro - temas ja pri fotomemoraĵoj. Mi nur diros, ke en 1943 jaro naskiĝis tie mia fratino. La 3-an de junio de 1945 vespere ni forveturis al Pollando. La celon ni akiris en rekordece mallonga tempo - veturante per ŝarĝvagonaroj - en nur 9 tagoj.
Dum ĉiuj postmilitaj jaroj mia patrino revis pri vizito en sia "kodumaa" (hejmlando), sed la sovetaj regularoj tion ne permesis. Ŝi mortis en 1959 jaro kaj la revon transprenis mi. Ja mi havis jam 7 1/2 jarojn forveturante.
Nur en 1993-a jaro ekestis la ebleco veturi al jam libera Estona Ŝtato. Mi partoprenis la Renkontiĝon de Esperantistoj el Baltaj Landoj. Kaj tiam komenciĝis: laŭpove mi traveturadis la landon kelkfoje, unue trovante lokojn kiujn mi memoris. Mi ne trovis domon en Jőgeva - ĝi estis en 1944 detruita. Sed mi trovis aliajn domojn kie mi loĝis, mi trovis lokojn kiujn mi memoris. Eĉ mi trovis du personojn kiujn mi memoris el infanaĝo kaj ili min memoris.
Mi heredis pasion de mia patrino - fari fotojn. Kaj jen la fotoj kun komuna titolo: "Memoraĵoj el Estonio".
P.S. Nur nun, somere de 2013-a jaro. mi sciiĝis pri kelkaj aferoj, kiujn mi ĝis nun ne konis. Al Estonio mia patro veturis kun ... pasporto donita de brita konsulejo! Poste, dum germana okupado li estis grave minacita pro du "pekoj" - li estas Polo(!) kaj havis britan(de malamika - por Germanio) pasporton. Iel oni tamen travivis.
Kaj "rekordece rapida" reveno al Pollando... Ni - kiel nun mi sciiĝis - veturis ne per soveta ŝtate organizita transporto de forlasantoj, sed private(per sufiĉe granda monsumo) - per same - de la soveta povo organizita transporto.
Nur la "ŝtata" transporto daŭris du-tri monatojn(!) kaj "privata" - kiel ni - nur iom pli ol unu semajnon.
Kaj ĉion mi sciiĝis povinte tralegi leterojn kiujn mia avino skribis jam post la milito, al sia fratino en Kanado. Mi ricevis kelkajn de nepo de tiu avinfratino.