La 94-a Universala Kongreso en Bjalistoko estis mia tria UK. Mi jam partoprenis la 72-an en Varsovio (1987 j.) kaj la 90-an en Vilno (2005 j.). Sed la lastan, finiĝintan antaŭ kelkaj tagoj mi partoprenis de komenco ĝis fino; la antaŭajn mi forlasis pli frue..

Al Bjalistoko mi alvenis jam vendrede, la 24-an de julio posttagmeze. Luksa situacio - min gastigis mia frato kiu loĝas en Bjalistoko.

Mia celo estis renkonti kiel eble plej multe da homoj kun kiuj mi jam antaŭe konatiĝis persone ,kaj renkontiĝi kun homoj konataj ĝis nun, foje multjare, sole el la babilejoj. Mi devas diri, ke mi eĉ superis la planon. Krom la kongresa identigilo mi alkroĉis ankaŭ tabuleton kun mia kaŝnomo Toeko kaj tio estis bona ideo. Multfoje aldemandis min homoj kiuj iam, eĉ unufoje, kelkfraze parolis kun mi en "lernu"-babilejo aŭ en alia.

Komence la vetero ne allogis: nuboj, pluvetoj. Sed ekde lundo fariĝis varme - temperaturo proksima al pola maksimumo - tridek tri, tridek kvar gradoj en ombro.

Kvankam mi aliĝis al neniu ekskurso - mia frato estis por mi bona gvidanto tra la urbo. Mi vizitis parkojn, preĝejojn, forajn urbopartojn, kiujn kutime turistoj ne vizitas. Multajn fotojn mi faris kaj multajn mi jam enmetis en mian fotogalerion.

Kia estis la etoso de la Kongreso? Laŭ tio kion mi vidis, kion mi aŭdis - ĝi estis bona. Kvankam - estis kelkaj bedaŭrindaj agoj de lokaj loĝantoj, sencerbaj individuoj, kiuj deziris la etoson aĉigi. Ŝajnas tamen al mi ke iliaj fiagoj pasis preskaŭ senreeĥe. Se iu ne scias - mi skribos mallonge pri la "atencoj".

Jen ankoraŭ antaŭ la Kongreso oni ekbruligis la grandegan kongresan tendon. Vere - detruiĝis eta parto de la flanka parto - dum la Kongreso mi ne trovis lokon kiu estis antaŭe difektita.

Iu kreteno faris truojn en pneŭmatikoj de aŭtobuso per kiu estis veturonta ekskurso de kongresanoj.

"Strangmaniere" malaperis esperantaj flagetoj de antaŭ la monumento de Zamenhof kaj lastan vendredon la monumenton iu priverŝis per ruĝeta farbo. Dum la nokto tamen la monumenton urbaj servoj purigis. Pri ĉio ĉi informis loka televido, ankaŭ tutlanda.

Iu ĵetis ŝtonon kontraŭ fenestro en hotelo kie loĝis gekongresanoj kaj unu el ili estis vundita per frakasita vitro. Sed ankaŭ iu knabino dum la dormo(?) falis de la lito kaj rompis iun oston. Sed tio ĉi estas nur malfeliĉa akcidento.

Fia ago kontraŭ la Kongreso estis kiam iu ĵetis botelon kun benzino al la domo de Esperanto Centro. La ulo ŝajne sciis kie troviĝas la kamerao de prizorgo kaj stariĝis tro malproksimel -lia"molotov-koktajlo" ne atingis la domon. Ĝi falis sur trotuaron. Tion ĉi oni ankaŭ kelkfoje montris en televido.

Nu - kaj eble neniu scias pri ankoraŭ unu ago - ĉifoje kontraŭjuda - desegnaĵo sur iu domo (mi ne scias la adreson - ie en flanka strato). La foton mi enmetis en mian fotaron. Ĉu neniu informis la lokan povon? Mi ne scias.

Sed - samtempe amasoj da geesperantistoj, kun kongresaj identigiloj, promenadis tra la urbo - unuope, duope, grupe... Eĉ en sufiĉe malproksima loko mi renkontis du personojn. Kaj neniu ŝajnis esti timigita. Neniu kaŝe ĉirkaŭrigardadis kaj kaŝis sin malantaŭ la arboj kaj muroj.

Tamen kelkaj gazetoj skribis pri "etoso de timo kaj teroro". Oni aldonis moke ke se la kongreso okazos en Teherano - estos pli sekure. IDIOTISMO !!! Sed - mi jam trovis babilanton kiu kredas tion. Ne - li ne partoprenis la Kongreson. Li kredas la redaktorojn!

Ni bedaŭru la homojn kiuj disvastigas tiaspecajn pseŭdosciigojn kaj tiujn kiuj ilin kredas. "Hundoj bojas, karavano iras plu".

Mi revenis hejmen bonorde, plena de bonaj rememoroj, kun aparato plena da fotoj.

Sekvontan Kongreson en Havano mi ne partoprenos. Tio ĉi estas decidite. Sed kiu povas - veturu. Kaj ne atentu tiujn kiuj denove aŭguros malbonon. Tiuj ĉi ĉiam sekvas grandajn eventojn kaj flaras ĉie malbonon.

Eble mi ĉion diris.