Toeko's articles

  • Sinjoro Tadeo.

    - 08 Sep 2012 - 1 comment
    Kiel mi menciis en la subskribo sub foto prezentanta la unuan pollingvan eldonon de "Sinjoro Tadeo" de Adam Mickiewicz - hodiaŭ en Pollando estas "Tutpollanda tago de la laŭtlegado de Sinjoro Tadeo". Jen plena titolo de la poemo: Sinjoro Tadeo aŭ lasta armita posedopreno en Litvo. Nobelara historio de la jaroj 1811 kaj 1812 en dekdu libroj verse (pole: Pan Tadeusz czyli ostatni zajazd na Litwie. Historia szlachecka z roku 1811 i 1812 we dwunastu księgach wierszem). Kaj sube komenca fragm…

  • Loko memorinda por mi.

    - 07 Sep 2012
    En aŭgusto de 1982-a jaro en Pollando ankoraŭ regis la militstato. Mia laborloko (elektrejo) troviĝis en centro-norda urboparto kaj mi loĝis en suda urboparto (mi plu tie loĝas). La 31-an de aŭgusto mi tenis posttagmezan deĵoron, de la horo 13.45 ĝis 21-45. Noktadeĵora kolego venis iom pli frue kaj avertis min ke en la centro oni aŭdas pafadon. "Solidareco" aranĝis protestojn en regiono de la ĉirkaŭaĵo de aŭtobusa remizo ĉe la strato Grabiszyńska. La demonstracioj kutime disfluadis en direk…

  • Kokcinelo.

    - 12 Aug 2012
    Rakontis al mi mia patrino, aŭ eble avino, antaŭ multaj jaroj... En unua periodo de la ekzistado de Sovetunio regis tie oficiala severa kontraŭreligieco. Vorto "Dio" estis forigita kaj forigata el la ĉiutageco. Kaj jen en cenzora oficejo cenzoristo legis rakonton alsenditan por kontrolo. Li legas: "Tra la fenestro enflugis kokcinelo". Ĉimomente mi devas ion klarigi: kokcinelo ruslingve estas "божья коровка" -boĵja korovka - kio laŭvorte signifas "dia bovineto". La cenzoristo forstrekis vor…

  • UNUA DISPARTGO DE POLLANDO (III).

    - 03 Nov 2011 - 1 comment
    Daŭrigo de la "Memuaroj" de mia fora parenco, pri la Unua Dispartigo de Pollando. "Civitanoj ("civitanoj" oni tiutempe nomis nur nobelojn - posedantojn de bienoj kaj aliaj havaĵoj - alskribo mia - T.K.) kolektiĝantaj en guberniaj ĉefurboj, la juĝejajn oficistojn liberavoĉe dum Elektadoj elektis, krom nur kelkaj plej altaj, kiuj estis enificigataj al Senato per ordono de Imperiistino. Pagado de la impostoj ĝis ŝia vivofino kaj ankaŭ donado de homoj al armeo konserviĝis, kiel estis pro…

  • UNUA DISPARTIGO DE POLLANDO (II).

    - 21 Oct 2011 - 1 comment
    Sekva parto de la "Memuaroj" de mia fora parenco, pri la Unua Dispartigo de Pollando. " Multaj per tiuj rakontoj trapenetritaj ektimiĝis tiel, ke lasis siajn oficojn kaj posedaĵojn, kaj translokiĝis al dua bordo de Dźwina (Daugava) kaj Berezyna ne ĵurinte al la Monarkino. La plej grava estis duko Radziwiłł Sinjor' Karulo (tiel oni lin nomis - alskribo mia - T.K.) Posedante tri distriktojn kaj urbojn Newel Siebież kaj Kopyć kaj ĉe ili grandegajn posedaĵojn, ne kuraĝis ĵuri. Kaj kiam oni d…

  • Unua Dispartigo de Pollando (I).

    - 29 Sep 2011
    Unua dispartigo de Pollando. En siaj "Memuaroj" mia fora parenco, Stanisław August Szantyr, jezuito (1766-1855), rakontas pri siaj rememoroj pri la Unua Dispartigo de Pollando en la jaro 1772. Jen fragmento: "Anoncita en gazetoj kaj eksterlandaj sciigoj dispartigo de la landoj de Polio fine okazis. Reĝo Prusuja konvinkinte Jozefon la Duan imperiestron kaj patrinon lian Marian Terezan, ke per polaj provincoj multobligu sian regadon, fine ankaŭ Katarinon la Duan al tiu ĉi penso pe…

  • Survoje...

    - 23 Sep 2011 - 1 comment
    Memoraĵoj el pasinteco. En siaj "Memuaroj" mia fora parenco, Stanisław August Szantyr, jezuito (1766-1855), rakontas pri sia hejmo kaj ĝia ĉirkaŭaĵo. Jen alia fragmento: "...Spaco de tiu ĉi loko kaj sur ĝi de du vilaĝoj pli ol du mejlojn okupanta formas longan kaj vastan pejzaĝon, enloĝatan, favoran kaj multkoloran, tra kiu kuras malnova vojo de Połock (ruse Полоцк) al limlando de Rusa Pskova Gubernio. Per dekkelkaj vojoj ĝi atingas la pli kaj malpli proksimajn vilaĝojn kaj tie ĉ…

  • Protekto de la medio. Mia vidpunkto.

    - 25 Sep 2010
    Protekto de la ĉirkaŭanta nin medio... Kiom da kontraŭdirojn ĝi elvokas! Unue - troa produktado de karbonbioksido. Ĉu ĉiam oni tiom ĝin produktis? Certe ne. En pasinteco estis malpli da homoj kaj preskaŭ sola produktado de karbonoksido estis okazanta en la fornoj kaj fajrujoj de hommastrumadoj. Fajron uzis forĝistoj kaj brikfaristoj. Iom da karbonoksido produktiĝis dum elbruligado de herboj, de arbaroj - por akiri teron taŭgan por agrikulturo. Tio ĉi estas preskaŭ solaj fontoj de tiu gaso. Vere…

  • Ankaŭ memoraĵoj.

    - 31 Oct 2009 - 4 comments
    Malnovaj memoraĵoj. Iam mi akiris memoraĵojn kiujn verkis mia fora kaj flanka parenco patrinflanka. Li verkis tion ĉi en la jaro 1846-a, tiutempe aĝante 83 jarojn. Lia patro estis signifa persono inter pola nobelaro en tre fora - orienta parto de tiutempa Polujo. Nun tiu ĉi loko troviĝas en orienta Bjelarusio - proksime al la limo kun Rusio. La aŭtoro rakontas pri sia vivo, naskiĝloko, kutimoj regantaj en nobela bieno, pri parencoj kaj konatuloj de sia patro. La verko estas ankaŭ interesa…

  • Iom pli pri la memoraĵoj el Estonio.

    - 31 Oct 2009
    Iom pli pri memoraĵoj el Estonio. Ial la estonaj uzantoj de "Ipernity" ne rapidas rakonti ion interesan pri sia lando - do mi provos ion diri - helpe de propraj materialoj kaj aliaj - trovitaj en la reto. Iom do pri Tallinn - ĉefurbo de Estonio. La unua skriba mencio pri setlejo kaj kastelo de Estoj troviĝas ĉe Muhammad el-Idrisi en la jaro 1154. Antaŭ ol Tallinn akiris la nunan nomon - dum jarcentoj ĝi nomiĝis Reval (Revel, Reval). Laŭ legendo dana reĝo Valdemaro la Dua dum ĉasado sur dekl…

  • Vroclavaj koboldoj.

    - 06 Sep 2009
    Oranĝkolora Alternativo - komence grupo, poste hepeninga movado, ekestinta en Vroclavo, sed aganta en kelkaj aliaj polaj urboj, prefere en la 80-aj jaro de la pasinta jarcento. Ĝi estis certagrade heredinto de la nederlanda movado de "Provo" kaj de la Partio de Koboldoj. La nomo memorigis la ĉie montratan ruĝon de la politika kaj socia vivo kaj montris ke ekzistas ankaŭ alia koloro. La Oranĝkoloran Alternativon iniciigis komence de 80-aj jaroj personoj ligitaj kun vroclavaj opoziciaj movadoj…

  • Bjalistoko. Du interesaj preĝejoj.

    - 07 Aug 2009 - 2 comments
    Dum ĉeesto en la Universala Kongreso precipe ekinteresis min du preĝejoj. Unu troviĝas proksime de la loko kie mi loĝis dum mia restado en Bjalistoko. Granda barokstila preĝejo sur monteto, apud la ŝoseo kuranta al Varsovio. Preĝejo de Dia Rezurekto estis konstruita ... en la jaroj 1991-96 laŭ "vilna baroka stilo". Intenco konstrui ĝin estis memoro pri ĉiuj Poloj murditaj de diversaj invadintoj. Kiel modelo servis detruita dum soveta regado preĝejo en Berezwecz (nune en Bjelarusio). La intern…

  • La 94-a UK -laŭ mia vidpunkto.

    - 06 Aug 2009 - 3 comments
    La 94-a Universala Kongreso en Bjalistoko estis mia tria UK. Mi jam partoprenis la 72-an en Varsovio (1987 j.) kaj la 90-an en Vilno (2005 j.). Sed la lastan, finiĝintan antaŭ kelkaj tagoj mi partoprenis de komenco ĝis fino; la antaŭajn mi forlasis pli frue.. Al Bjalistoko mi alvenis jam vendrede, la 24-an de julio posttagmeze. Luksa situacio - min gastigis mia frato kiu loĝas en Bjalistoko. Mia celo estis renkonti kiel eble plej multe da homoj kun kiuj mi jam antaŭe konatiĝis persone ,kaj…

  • Renkontiĝo kun naskiĝurbo.

    - 31 May 2009 - 1 comment
    En alia loko (artikolo "Memoraĵoj el Estonio") mi mallonge skribis pri mia vivkomenco. Kiel mi tie skribis - nur en 1993-a jaro unuafoje ekestis ebleco senprobleme veturi al jam liberaj baltaj ŝtatoj. Mi tiam vizitis Estonion. Mi skribu mallonge kiel okazanta estis la vojaĝo. El Varsovio mi veturis per trajno - tra Bjalistoko kaj Suwałki al pola-litova limo. Kelkajn kilometrojn post la limo - sur malgranda stacieto la pasaĝeroj kiuj estis veturontaj plu - devis transiri al alia trajno kiu moviĝ…

  • Kial orgenoj?

    - 06 Feb 2009 - 1 comment
    Kial tiom da orgenoj sur mia paĝo ? - povas iu demandi. Vere strange. Laŭ profesio mi estas elektroenergetikisto. Dum la lernojaroj 1945-52 mi tamen frekventis la muziklernejon kaj finis plenan tiutempan sepjaran bazan edukadon en la klaso de fortepiano. Plu mi ne lernis ĉar mi komencis lernadon en faka mezlernejo kaj vere malestis tempo por paralela lernado en muzika mezlernejo. Tamen en nia loĝejo estis piano kaj mi sufiĉe multe ĝin ludis. Tio ĉi finiĝis kiam en 1966-a jaro mi akiris propr…

  • Preĝejoj.

    - 27 Jan 2009
    Laŭ mia scio en Vroclavo troviĝas ĉirkaŭ 90 preĝejojn de diversaj konfesioj. Ĉar ili plejparte estas historiaj monumentoj kaj - estas simple belaj - mi volonte ilin vizitas kaj ne foriras sen iu foto. Mi kalkulis parkere kiom da preĝejoj estas konstruitaj konforme al la arkitekturaj stiloj. Do - da gotikaj mi kalkulis 27 kaj 4 kiuj dum pasintaj tempoj perdis sian sakralan rolon. Estas 6 preĝejoj neogotikaj konstruitaj ekde mezo de 19-a ĝis komenco de la 20-a jarcento. Estas nur 5 barokstila…

34 articles in total