Memoraĵoj el pasinteco.



En siaj "Memuaroj" mia fora parenco, Stanisław August Szantyr, jezuito (1766-1855), rakontas pri sia hejmo kaj ĝia ĉirkaŭaĵo. Jen alia fragmento:
"...Spaco de tiu ĉi loko kaj sur ĝi de du vilaĝoj pli ol du mejlojn okupanta formas longan kaj vastan pejzaĝon, enloĝatan, favoran kaj multkoloran, tra kiu kuras malnova vojo de Połock (ruse Полоцк) al limlando de Rusa Pskova Gubernio. Per dekkelkaj vojoj ĝi atingas la pli kaj malpli proksimajn vilaĝojn kaj tie ĉi kruciĝas. Preskaŭ sur ĉiu vojkruciĝo troviĝas bele pentrita statuo de la Martireco de Jesuo, aŭ almenaŭ kruco pentrita; la pasanto, kutime pia homo, antaŭ ĉiu surgenuiĝas, krucsignas kaj diras preĝon, kaj se nur en malproksimo ekvidas la signon de nia savo - tuj emociiĝas en sia kredo. Ankoraŭ kiam mi estis infano oni min instruis ke mi diru preĝon ekvidinte ajnan krucon, promesante ke se homo estos mortonta, la Anĝelo Gardanto forpelos la Satanon cirklantan ĉirkaŭe tiel malproksimen kiel oni ekvidas la najbaran vojkrucon. Tiun ĉi regulon en Horsple (nomo de la vilaĝo kaj naskiĝbieno de la aŭtoro- aldonaĵo mia - Toeko) kutime ĉiu observis. Mi rimarkis, ke laŭvoja veturanto aŭ piedpasanto senĉese preĝis ĉar apenaŭ finante preĝon ekrimarkis sekvontan krucon kiu admonis pri preĝo. Ho, kiel laŭdinda kutimo! Ho, se ĉie estus observata , la vojaĝanto okupita per interparolo kun Dio, ne pekus per sia senbrida lango.
Tiu ĉi vojo troviĝas apud la preĝejo, maldekstre sur monteto staranta kaj dekstre tuŝas digon, kie bela ripozejo por trapasantoj konstruita estas. La vojo descendas de kruta Awerkowska-monteto, post mejlo preskaŭ ascendas sur monton nomata Świecica ĉe la vilaĝo Sielawszczyzna........... Sinjoro Wojski(pola nobelara ofico - Toeko) avo mia, kutimis esti ege gastama; kiam rimarkis veturilon descendantan de unu aŭ alia monto, konatan aŭ nekonatan, salutis kaj bonvenigis laŭte per granda lada trumpeto la pasantojn : "Jen vi vidas domon mian, pretan vin gastigi; mia gastamo ne toleras ke oni ĝin evitu, kaj kiu ne eniris ĝin travivos malagrablan okazon. Enveturu, mi petas!" Pro tiu ĉi kaŭzo kaj pro granda estimo kiun li havis en la Vojevodio, Horsple estis ĉiam plenplena de gastoj, gastame kaj oportune akceptataj. Estiĝis eĉ diraĵo: "kiu veturas al limlando - havas tranoktejon kaj halton en Horsple". Kiu ne konis afablecon de la mastro? Ofte okazis ke tiu, kiu traveturis ne haltiĝinte - rompis radon aŭ akson kaj devis reveni al la bieno aŭ gastejo kaj ripari sian veturilon. Tiam Wojski triumfis kaj diradis:" invito mia neglektita ne pasas sen puno; neniu devas ĝin neglekti". Estis loko por gastoj, iliaj servistoj, ankaŭ por la ĉevaloj. Ĉiuj ricevis abundan manĝaĵon kaj furaĝon......."