Hans-Georg Kaiser's articles with the keyword: Ret Marut-rakonto
-
Ret Marut: Mia vizito ĉe la verkisto Pguwlkshrj Rnfajbzxlquy (rakontotraduko)
- 25 Mar 2012Ret Marut Mia vizito ĉe la verkisto Pguwlkshrj Rnfajbzxlquy Subite li ĉeest i s: la giganta verkisto kaj nova speciulo de l' arto, Pguwlkshrj Rnfajbzxlquy, tute subite kaj senatendite el sana haŭto, kiel ĉiu aŭtentik a geniulo. Pri iu, kies evoluon oni povas montri , eble eĉ la konsekvencan celcertecon de multaj antaŭaj generacioj, lastfine eĉ la diligenton kaj persistemon de iu verkisto, tiu estas de la vera geniulo tiom malproksima kiel meduzo de la plej uzebla akompana…
-
Ret Marut: Nebulo (rakontotraduko)
- 24 Mar 2012Ret Marut Nebulo De tempo al tempo, kiam li pensis pri nenio, suboficiro Karl Veek rememoris pri sonĝo, kiun li iam havis. Li povis nur pene rememori la detalojn de la rava sonĝo, en kiu li estis inĝeniero por surtera domkonstruado, kiu vivas plej komfortan vivon kaj loĝas en propra lukse ekipita vilao, kiu estas la edzo de linda kaj eleganta ino, kiu havas ĉarman filineton kaj vivekzistas kiel diligenta, pacema kaj eksterordinare bonfarta viro. Estis sonĝo. Tiel rava eble tial,…
-
Ret Marut: Interparolado (rakontotraduko)
- 25 Mar 2012Ret Marut Interparolado Kiam Cineas vidis, ke Pirho decidiĝis iri al Italio, li diris iutage al li: „Vi do intencas konduki viajn armilojn kontraŭ la romianojn. Bone. Sed, se ni tiam bonŝance estos venkintaj ilin, kiu avantaĝo tiam elkreskos el tiu venko por ni?“ „Se la romianoj foje estos venkitaj“, respondis Pirho, „apartenos tuta Italio al ni.“ „Kaj se ni tiam estos la mastroj de Italio, kion ni faros tiam?“ „Sicilio tiam falos al ni kiel matura frukto en la sinon, preskaŭ…
-
Ret Marut: Fremda soldato (rakontotraduko)
- 25 Mar 2012Ret Marut Fremda soldato En la lazareton E.L. 14, kiu estis tiom proksima al la fronto, ke seninterrompe oni povis aŭdi la obtuzan grumbladon de la kanonoj, venis nur tiuj vunditoj, kiuj tute ne eltenus transporton. Kompreneble tie la laboro de la flegistinoj estis neimageble fortoraba. Kaj nur la plej bona personaro je kuracistoj, sanitaristoj kaj flegistinoj estis uzata tie, ĉar utiligeblis nur la plej bona personaro. Kvankam la kuracistoj estis por la vunditaj soldatoj necesaj kaj h…
-
Ret Marut: Pentroarto (rakontotraduko)
- 25 Mar 2012Ret Marut Pentroarto Juna bone kreskinta knabino staras en forte ruĝa bluzo, en jupo mezlonga kaj draste griza, kun ŝtrumpoj en alludita bruno, kun blankaj ŝuoj kaj larĝa flava pajloĉapelo enbrake meze de vasta herbejo de plej saturita verdo. Ie zigzagiĝas nigra arbo en la senkoloran aeron. Kaj tute fone oni vidas ankoraŭ en vapora nebula briltremo montaran arbaron en bluo kun aludo al lilo. Tiel la bildo aspektis, en kiun Evald Henkeding metis grandan esperon, kaj kiu tamen migris d…
-
Ret Marut: Rakonto pri neentombigita mortinto (rakontotraduko)
- 25 Mar 2012Ret Marut Rakonto pri neentombigita mortinto Estis terure malgaje. Kaj tamen la fakto ne kontesteblas, ke la kamparano Jozefo Malantaŭagro el Kokinbosko levis de la tero frostmortan viron kaj pakis ĝin sur sian ĉaron kaj kunprenis lin en la vilaĝon. Kiam oni pli precize rigardis lin, montriĝis, ke la viro estis jam delonge morta. Krome li estis metiisto-junulo kaj sufiĉe povre aspektanta vagabondo. Oni deŝarĝis lin antaŭ la pumpila dometo kaj tie kuŝigis lin sen grandaj ceremoni…
Jump to top
RSS feed- Hans-Georg Kaiser's latest articles with "Ret Marut-rakonto" - Articles
- ipernity © 2007-2024
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter