Ret Marut
Pentroarto


Juna bone kreskinta knabino staras en forte ruĝa bluzo, en jupo mezlonga kaj draste griza, kun ŝtrumpoj en alludita bruno, kun blankaj ŝuoj kaj larĝa flava pajloĉapelo enbrake meze de vasta herbejo de plej saturita verdo. Ie zigzagiĝas nigra arbo en la senkoloran aeron. Kaj tute fone oni vidas ankoraŭ en vapora nebula briltremo montaran arbaron en bluo kun aludo al lilo.

Tiel la bildo aspektis, en kiun Evald Henkeding metis grandan esperon, kaj kiu tamen migris de unu ekspozia komisiono al alia, sen esti akceptita. Kompreneble "la ekspoziciaj ŝuistoj", kiel Evald Henkeding pro sia malica maniero nomis la membrojn de la ekzamenkomisionoj, eliras en vasta arko el la vojo de tia granda talento, kia li estas. Kaj se li nun tiel vagadis tra la ekspoziciaj ĉambroj povis hanti lin fridega hororo, se li vidis tiujn tristajn faraĵojn el kolormakuloj kaj ŝmiraĉaĵoj. Kontraŭ tio lia "ruĝa-grizo- en- verdo", kiel li nomis sian pentraĵon, estis majstroverko, pro kiu Rembrandt ne estus devinta honti.

La ruĝgrizulinon, tie starantan en la verdo, mi konis hazarde kaj lernis pro ŝi konatiĝi ankaŭ al Evald Henkeding je iu posttagmezo. Li kompreneble tuj trenis min kun si en sian atelieron, kiu pli similis al malbone meblita ĉambro ol al ateliero, kaj li montris sian majstroverkon al mi. Eĉ se vere ne estis io precipe granda, li tamen pravis en tiu rilato, ke vere estis en la ekspozicio pentraĵoj, al kiuj lia estis multe supera je riĉo de la penso kaj tekniko. Ĉiukaze mi vidis ankaŭ je liaj aliaj aĵoj, ke li kapablis pentri kaj havis multe da kuraĝo iri proprajn kaj originalajn vojojn.

Kiam ni tiam pli amikiĝis reciproke, mi bedaŭris lin, ĉar li spite al fervora strebado havis malmulte da sukceso, propre neniun. Mi volonte estus farinta ion por li, sed antaŭe li estus ja devigita almenaŭ unufoje ekspozicii ion. Ĉar, kie kaj kiel oni ekplektu la fadenon? Li meritis tion iom avanci. Kaj malgranda sukceso certe spronus lin sin forte ĵeti en la kolorojn.

Iutage, iam en la unuaj posttagmezaj horoj, ni promenis foje denove en la ekspoziciaj haloj. Mi vidis kiel liaj okuloj melankolie kaj sopire pendis je ĉiuj kartonaj ŝildetoj, kiuj pro „vendita“ faris al la aĉetisto plej ofte tiom da ĝojo kiom al la vendisto.

En tiu tempo preskaŭ neniuj vizitantoj ĉeestis, kaj la gardistoj ĉie faris sian digestan dormeton. En tiu momento venis tute freneza penso en mian kapon, kaj mi miris eĉ ne iomete, kiam Evald Henkeding donis al miaj pensoj siajn vortojn, ĉar li diris: „Mi supozas, ke oni povus kontrabandi je tiu tempo tute sen ĝeno bildon.“

"Jes“, mi diris, „ mi ja pensas, ke tio eblus. Sed kiun sencon tio havu?“

Je la sekva tago mi ne havis tempon. Sed en la postsekvinta tago petis min Evald Henkeding, ke mi estu tiel bona observi iom la gardiston en la apuda halo, kaj se li vekiĝus, mi tusu.

Do, kiel tio koncernu min, kion Evald Henkeding volas fari? Mi observas la viron, kaj kiam li vekiĝas, mi ektusas. Tre simple. Ĉio alia ne interesas min. Tial mi ankoraŭ tute ne estas helpanto de helpanrto, en la plej bona kazo senviva objekta ilo, je kiu iu priservas sin, kaj kio ne povas esti responsigita por agado, ĉar ĝi ne scias ion pri tio.

Post certa tempo Evald Henkeding denove venis al mi, kaj petis min iri en la apudan halon. Tie mi nun vidas la donacan surprizon. Lia "ruĝa-grizo- en- verdo" pendis oportune kaj ridetante je la vando. Ĉi tie inter la aliaj indiferentaj kaj enuigaj pripentritaj oleaj tolpentraĵaĉoj, oni nur nun rimarkis, kiel gaja estas lia „ruĝo-grizo“. Sufiĉe freŝige vivanta ĝi efikis en tiu spaco. Ĝi faris la saman bonfartigan esprimon kiel freŝ-cinika ŝerco , kiu krevas kun aŭdaca mortosalto senpere en rigide dormeman vesperan societon.

„Kiel vi enportis la bildon?“ mi demandis.

„Kompreneble kunruligite.“

„Sed la kadron?“

„Mi fiksigis la bildon sur la dorsoflanko de fremda kadro, kun kelkaj malvastaj lignolisteloj.“

„Jes, kaj la antaŭa bildo, ĉu ŝtelite?“

„Mi gardos min.“

Kie ĝi do estas?“

Tiu estas sur la dorsoflanko. Mi nur turnis dorsflanken la kadron. Hazarde tio funkciis.“

Mi levis iom la kadron kaj vidis vere la malaperintan bildon sur la dorsflanko.

„Sed la katalogo - ĉu?“ mi demandis.

„ Ho, tio estas egala“, li respondis petole.

En tiu momento envenis la gardisto. Li iris leĝere movante la brakojn renkonte al ni. Mi jam pagane ektimis. Sed Evald Henkeding rigardis kiel eksperto sian bildon. Foje el la proksimo, foje el al malproksimo, jen li premfermis la okulojn, jen li rigardis tra sia pugno kvazaŭ kiel tra teleskopo. Tiam li rigardis ĝin helpe de sia poŝspegulo de la dorsoflanko, balancadis la kapon tien kaj ĉi tien kaj ĉiam elbuŝigis ion: „Hm! Hm! Tse! Tse! La! La!“

La gardisto ekhaltis apud ili kaj diris starante tre bone kompreneble: „Je-e-s, nu jes! Ni havas nun ĉi tie tre belajn pentraĵojn. Ekzemple tiu juna belulino ci tie, kun la belaspekta ruĝa bluzo estas mia plej preferata bildo. Frumatene, kiam mi alvenas, mi rigardas ĉiufoje la ravan bildon. La rava verda herbejo estas tro bele pentrita. Mi estas ja kamparano, tion vi devas scii kaj tial...“

Estas foje avantaĝe, se tia gardisto ne tiel bone scias la objektojn, kiujn li devas protekti. Kelkajn tagojn pli poste mi subite pensis, ke mi foje rigardu, kion lia bildo efektive esprimas. Mi do foliumas en broŝuro kaj trovas sub la numero 635, kiu koncernas lian bildon: „Max Klett; Ruĝa papavo“. Nu, pro tio mi ankoraŭfoje devas rigardi pli detale la bildon al mi. Mi iras en la halon kaj vidas tabuleton sub ĝi: 2foje vendita.

Tio povas fariĝi interesa.

Dume mi ankoraŭ staras antaŭ ĝi kaj pripensas kiel oni povas vendi originalan bildon dufoje kaj kion enspezigos sume al Evald Henkeding, ankaŭ koncerne la proceskostojn ks. , venas grupo da vizitantoj en la halon, kiel kokidoj ĉirkaŭ la kovokokinon. La maljuneta sinjoro kondutas kiel bruulo, memtruda kaj docenta. Mi ankaŭ baldaŭ ekscias, ke li estas artakademia katedra profesoro, kiu prelegas parte al artlernantoj, parte al aliaj interesiĝantoj pri artscienco pere de la ĉeestanta objekto. Kun nekopiebla senpasieco li „klarigas“ la ekpoziciatajn pentraĵon. Nun li proksimiĝas al la „Ruĝgrizo en verdo“ de Evald Henkeding. Li rigardas dum momento, sin rapide orientiĝante, en la katalogon, post tio kaptas rapidan ampleksan vidaĵon de la pentraĵo kaj tiam elfosas siajn saĝojn: „Ruĝa papavo“ la artisto nomas sian verkon. Vi jam divenas el la titolo, gesinjoroj, la pensoriĉon de la eminenta majstro. Sur la tuta bildo ne estas eĉ unu ruĝa papavofloro. Sed ĝuste t i o estas la genia, la elstara ĉe la bildo. La sola ruĝo estas bluzo de la simpla junulina figuro. Kaj tiu forta ruĝo de la bluzo en kuneco kun la substrekita simpleco de la figuro devigas la idean mondon de la rigardanto memori pri la saturita plena koloro de la ruĝa papavo. Montriĝas ĉi tie nova, plene tutmoderna artformo -“

Unu el la cirkaŭstarantoj prenis notblokon el la poŝo kaj komencis fervore skribi.

„Moderna, delonge atendita kaj ofte jam tuŝita direkto: esprimi en la arto ne t i o n, kion oni vidas, ĉar tio estus la primitiva, senartista, sed esprimi t i o n, kion oni, instigite pere de la bildo, povus vidi kaj devus vidi. Mi do ripetas: arto ne prezentu kun fotografa simileco faktojn, sed faru videbla neekzistantajn aferojn kun helpo de instigita intelekto.“

La ĉeestantoj rigardis entuziasme supren al la majstro kaj pro emocio apenaŭ kuraĝis spiri. La sinjoro kun la notbloko alsaltis servoprete rapide al la aliaj, prezentis sin kaj petis la sinjoron artprofeso pri ĉirilata artikolo por lia artgazeto.

Estas ja nun foje fenomeno de nia tempo, ke la homoj kun sovaĝa avido ĵetiĝas sur ĉion strange apartecan, eĉ se estus kiom ajn freneza kaj groteksa. Tial ĝi estas eĉ ne iomete mirinda, ke „la ruĝa papavo“ jam transnokte troviĝis en la centro de la intereso kaj ke pro ĝi okazis la plej ardaj bataloj de la pro- kaj kontraŭpartioj. En la pli posta kaj tute normala irado de la okazaĵoj la afero kompreneble malkaŝiĝis, tio kompreneble signifas - por la ekspozicia komisiono. Pro kaŭzoj, kiuj lasas tre facile klarigi sin helpe de la homa starpunkto, la komisiono decidis favore al Evald Henkeding, ĉe kio Max Klett, same helpe de la homa starpunkto facile klarigeble, kontentiĝis kun honeste mezurita konvena sumo. La parafo same tiel bone povis signifi Klett kiel ankaŭ Henkeding.

Sed kiel ĉio en la vivo iras tute logike kaj sinsekve, tiel Evald Henkeding en ĉiu ekspozicio estas plurfoje prezentata. Li estas la esenca prezentanto de tiu direkto, kiu severe atentas pri tio, ke la subskribo de bildo havas eĉ ne la plej etan komunecon kun la prezentata enhavo. Ke la Henkedingismo baldaŭ kaj por ĉiam estos tretinta subpieden la polmomalsanan futurismon, tio estas – ekzistas ekzemploj – ekster ĉia dubo.

Fine la arto ja tamen ne estas kreita por la plebo, kiu tro pigras por pensi.

Kaj do...

El B.Traven, „La Frua verko“ la rakonto „Pentroarto“ , „Das Frühwerk“, Erzählung „Malkunst“, Marut-rakonto,

tradukis, Dorothea & Hans-Georg Kaiser kun Frank Vohla, la membroj de la klubo Karapaco, kune en klubvesperoj

PS: La mirindan pentraĵon pentris Silvia, la amikino de Frank Vohla!


https://traven-esperanto.blogspot.de/